Rekte al la artikolo

Al orgeno donacita oni fuŝon ja esploras

<<  [956]  >>

Jack Warren

Jen teksto de fascina prelego prezentata en printempo 2003, ĉe kunveno en Prestono de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF). Memevidente Prestono situas en Lankaŝiro: la temo, do, pri lankaŝirano, ege taŭgis.

El la jaro 1599 kuŝas letero en la ŝtatarkivoj de Anglujo al la reĝino Elizabeta 1a enhavanta ĉi tiun frazon: 'Jen granda kaj stranga donaco, kiun oni sendos al la granda turko, pri kiu oni sendube multe parolos kaj kiu skandaligos aliajn naciojn, aparte la germanojn.' La donaco temis pri bela mekanika orgeno konstruita de Thomas Dallam el Warrington. Inter 1599 kaj 1600 Dallam persone liveris la orgenon permare al la sultana kortumo en Istanbulo kaj, post multaj aventuroj, sukcese — kaj viva — hejmeniris. Liaj atingaĵoj estus longe forgesitaj, se li ne estus survoje skribinta taglibron konsistantan el 78 oktavaj paĝoj, kiuj preskaŭ ĉion rakontas inter la foriro ĉe Blackwall, Londono, kaj la reveno. Mankas nur kelkaj paĝoj. Iel, iam ĝi aperis en la Brita Muzeo, kie ĝi ankoraŭ troviĝas.

Kial sendi strangan donacon tian al ekzotika lando je la alia flanko de la tiam konata mondo? Nu, Eŭropon tiutempe regadis pluraj potencaj nacioj, kiuj konkursis unu kontraŭ la alia por gajni avantaĝojn: angloj volis helpon de la turka ŝiparo kontraŭ sia malamiko, Hispanujo. Kiel multaj tiamaj angloj Dallam, kiu naskiĝis ĉirkaŭ 1570, serĉis sian fortunon en la ĉefurbo. Tie li lernoservis ĉe la Kompanio de Forĝistoj kiel orgenkonstruisto, kaj baldaŭ sendepende eklaboris. Londono floris kulture pro Ŝekspiro, Marlowe kaj Donne kaj komerce pro Drake kaj Raleigh: haveblis luksaĵoj kiel turkaj tapiŝoj, persaj silkoj, venecia vitraĵo kaj barataj spicoj. Por anglo kun sufiĉe da mono eblis vojaĝi eksterlanden — al Francujo, Nederlando au Italujo. Iri Turkion tamen danĝeris. La vasta turka imperio etendiĝis ekde Orano ĝis Azovo, ekde Budapeŝto ĝis Basro. Se anglo kaptiĝis, la turkoj aŭ mortigis aŭ sklavigis lin en galero kiel remanton. Ne estas konate, ĉu Dallam konsciis pri la riskoj de sia entrepreno, antaŭ ol li ekiris.

Ne nur milito sed ankaŭ komerco gravis rilate turk-anglajn aferojn. Ekde la 1570aj jaroj la angla ambasadoro Barton bone rilatis kun sultano Mahometo 3a kaj eĉ batalis por li en milita kampanjo; sed post la subita morto de Barton anstataŭis lin la malpli kapabla Henry Lello. Daŭre necesis konkursi kontraŭ la franca kaj venecia ambasadoroj por kapti la atenton de la sultano: la donacota orgeno fariĝis parto de tiu ĉi manovrado.

Pri kia orgeno temis? [Vidu la dorsan kovrilon.] En sia taglibro Dallam priskribis ĝin parenteze: 'supre de la orgeno, alta je 16 futoj [5,2 metroj], staris ileksarbusto plena de merloj kaj turdoj, kiuj je la fino de la muziko kantis kaj skuis siajn flugilojn.' Kroma dudekkvarhora horloĝo havis kunsonorilaron de 16 tonoj. Sur la tegaĵo estis 'du personoj, kiuj staris sur du anguloj de la dua etaĝo, kun du arĝentaj trumpetoj enmane'. Estis ankaŭ klavaro por la orgenisto. La orgeno kostis entute £550 kaj la tegaĵo enhavis minimume 300 uncojn [9 kg] da arĝento. La orgeno estis konstruata verŝajne inter 1597 kaj 1598. Post sukcesa elmontro en la Bankedejo en Whitehall ĉiuj, inkluzive de la reĝino, estis tre kontentaj.

Bildo

Reĝina ŝipo, 1588. Verŝajne la Hector aspektis pli-malpli tiel.

(Pli granda bildo)

La 9an de februaro 1599, Dallam ekvojaĝis — laŭ li post 'tre mallonga averto' — al Turkujo. Lia taglibro enhavas liston de la provianto: oleo, vinagro, sekaj prunoj (1 ŝilingo kaj 3 pencoj), aveno, spico kaj sukero (3 ŝilingoj). Li kunportis glavon, keston, kaj — kiel luksaĵon je kosto de 35 ŝilingoj — senkruran spineton. La orgenon oni malmuntis kaj, sub la londona ponto, stivis en la Hector, armita komerca ŝipo de 300 tunoj. La kapitano estis Richard Parsons.

Piratoj

Sekvis la longa vojaĝo, kiu verŝajne instigis Dallam skribi la taglibron. Li ne estis klerulo kaj ne celis eldoni libron, sed li estis bone edukita, ege scivolema kaj neniam enuis. Legante la taglibron, oni ĉiam sentas sin rekte apud la aferoj, kiujn Dallam priskribas, ĉiam el sia vidpunkto.

Eĉ la progreso laŭ la markolo ne tedis. La Hector devis defendi sin kontraŭ la fifamaj dunkirkaj piratoj. Pasaĝeroj devis helpi al la ŝipanaro; Dallam estis preta kun musketo. Parsons sukcesis kapti plurajn piratojn kaj do rajtis konduki ilin teren kiel malliberulojn, sed je la konsterno de Dallam li akceptis ŝmirmonon kaj liberigis ilin. Dallam notis, ke la samaj piratoj poste kaptis entute 60 ŝipojn laŭ la orientangla marbordo.

Pli sude Dallam ĝuis la varman veteron, spektis la ludadon de marporkoj kaj balenoj kaj distris la kunvojaĝantojn per sia spineto. La 27an de marto ili trapasis la ĝibraltaran markolon, sen minaco de hispanaj galeroj; apud Marbella kaj Malaga videblis fora neĝo pinte de la Sierra Nevada. La 30an ili haltis ĉe Alĝero, tiam urbo-ŝtato estrata de la turkoj, kies vera mongajno estis pirateco. Tie oni kaptis kristanojn, torturis kaj sklavigis ilin pro malobeo de islamaj kutimoj. Tio ne fortimigis la scivoleman Dallam, kiu surteriĝis por miri la jam aperintajn fruktojn sur la arboj, la virinojn kun kaŝitaj vizaĝoj, la preskaŭ senvestajn maŭrojn kaj eĉ hejtitan kovilon por kokinoj, aparaton tiam nekonatan en Eŭropo. Intertempe la reĝo sciiĝis pri la orgeno kaj arestis kapitanon Parsons kaj du maristojn, ĝis oni montros la orgenon al li. Konsterno regis surŝipe: kion fari? Dallam sentime iris al la palaco kaj uzis siajn negocajn kapablojn por liberigi la anglojn. La eventon Dallam skizis per nur du-tri linioj en sia taglibro: tamen evidente li estis homo, pri kiu povas fieri Warrington.

Ili foriris de Alĝero la 4an de aprilo. Fulmo dum ŝtormo okazanta laŭ la afrika marbordo vive sed samtempe konversacie priskribiĝis: 'fajro kiel ege varma feraĵo prenita el forĝo, foje simila al kuranta vermo, aliafoje kiel huffero, kaj denove kiel kruro kaj piedo.' Malton ili preterpasis kaj la 20an atingis la grekan insulon Zakinto. Tie denove Dallam montris sian sentiman scivolemon. Grimpinte ĝis la pinto de la apuda monto Skopos, li spertis paskan diservon en vilaĝa preĝejo kaj ricevis panon kaj farbitajn ovojn, kontraŭ kiuj li fordonis sian tranĉilon.

El Zakinto la Hector vojaĝis ne rekte al Konstantinopolo sed al Iskenderuno, por elŝipigi varojn por Alepo en Sirio. Surteriĝinte pro birdĉasa ekskurso, Dallam kaj liaj kunuloj primiris akvajn bubalojn, kiam embuskis la grupon pafilarmitaj lokanoj, tiel ke ili devis rapide fuĝi. Survoje, notis Dallam, kuŝis sur domomuro 'tre strangaj bestetaĉoj, kiuj rapide supren- kaj malsupren-iris, iuj el ili pli grandaj ol granda bufo, kaj samkoloraj, sed ili havis longajn vostojn kiel rato'. Dallam ekvidis siajn unuajn lacertojn.

Moderna komunikilo

Vizitante la domon de angla komercisto, li neatendite vidis modernan rapidkomunikilon. En la korto estis kolombejo, kaj kiam alvenis blanka kolombo la komercisto ekkriis 'Bonvenon, honesta Toĉjo' kaj elprenis de sub ĝia flugilo leteron, kiu sendiĝis el Alepo, 80 mejlojn for, nur kvar horojn antaŭe. Kamele necesus kvar tagojn por tiu vojaĝo.

La 10an de junio la Hector forlasis Iskenderunon kaj iris laŭ la suda marbordo de Turkio ĝis la insulo Rodiso, kiun ĝi atingis la 27an. Kapitano Parsons surŝipe gastigis la vicguberniestron kaj aliajn gravulojn. Tamen la proksiman tagon — denove — enkarceriĝis kunvojaĝanto, ĉi-foje la angla pastro Maye. Delegacio alfrontis la vicguberniestron kaj petis klarigon. Venis respondo: 'Ĉar via donaco al mi ne sufiĉis.' Parsons protestis, ke li jam estis sufiĉe malavara. Replikis la vicguberniestro: 'Por mia ĉefo jes, sed ne por mi.' Parsons proponis al li propran donacon, kaj la pastro liberiĝis.

Forlasinte Rodison la 30an de junio ili atingis la insulon Ĥio la 14an de julio. Tuj necesis serĉi freŝan manĝaĵon, ĉar dum tri tagoj ili manĝis nenion krom 'rizo boligita en odoraĉa akvo'. Tie regalis ilin la angla konsulo sur sia verando. Scivolemaj lokanoj ariĝis sur la ĝardena muro ĝis ĝia disfalo. Tio 'ege kolerigis la konsulon, kaj li verŝajne estus preferinta, ke ni ne estus venintaj'. Tamen Dallam kaptis la okazon por admiri la belajn urbajn virinojn: jen ofta detalo en la taglibro.

Finfine la Hector atingis Konstantinopolon la 16an de aŭgusto, ses monatojn kaj tri tagojn post la ekiro de Londono. La urbego tiam posedis 12 mejlojn da muroj kun 25 pordoj el la 5a jarcento. La turka t.n. 'nova palaco' — laŭ eŭropanoj la 'serajlo' — restis sur la ruinoj de greka palaco. Ne longe for situis la katedralo de Sankta Sofia, la romia hipodromo kaj la egipta obelisko. Trans la akvo de la Ora Korno, en Galata, troviĝis la kristana kvartalo, kaj tie la angla ambasadoro Henry Lello malpacience atendis la donacon, per kiu eblis regajni prestiĝon super la francoj kaj la venecianoj.

La orgeno metiĝis sur ŝarĝpramon, kiun oni remis trans la akvon al Galata. Kaj jen granda ŝoko: ene estis ŝimo, malfiksitaj juntoj inter la lignopecoj, fendita farbo, kavetigitaj kaj kontuzitaj tuboj — ĉiuj efikoj de humido kaj varmego. Kiel diable prezenti tion ĉi al la sultano? Laŭ Lello, la orgeno 'eĉ ne valoras du pencojn'. Dallam, kolera kaj ofendita, notis sindetene '… mian respondon al la ambasadoro mi preterlasos'. Sed li sciis, ke la damaĝo estas riparebla, kaj lia propra metiista reputacio tuŝis lin pli ol tiu de la Levanta Kompanio, kiu pagis la donacon. 'Do,' li skribis, 'mi eklaboris.'

Boligita ŝafaĵo

Bonŝance la mekanismo ankoraŭ bone funkciis, kaj do sekvis dek tagoj da laboro por anstataŭi la tubojn. Mardon la 11an de septembro la orgeno malmuntiĝis, ŝarĝiĝis sur pramon, transiris la Oran Kornon kaj stariĝis en la serajlo. Ekde nun Dallam kaj liaj helpantoj tien pendolveturis ĉiutage. Ili komencis frue kaj tagmanĝis kiel la aliaj servistoj. Surtabliĝis nigra pano, boligita ŝafaĵo, pilafo, jogurto kaj abundaj freŝaj fruktoj. Dallam notis: 'Mi manĝis ĉiutage en la serajlo, kaj ĉiutage ni ricevis vinberojn post nia manĝo.'

Bildo

Malnova desegnaĵo pri janiĉaro.

Por li tamen la restado en Konstantinopolo ne estis sen danĝero. Okcidentano, kiu kuraĝis ekstere promeni, devis esti akompanata de janiĉaro — ano de la sultana infanterio — kaj, por eviti rimarkigon, porti turkan mantelon super la propraj vestoj. Verda, la koloro de la Profeto, estis nepre evitinda: oni surstrate jam batis viron portantan verdan kuloton. Kristano rajtis nek porti armilojn nek rigardi turkon rekte en la okulojn. La turka imperio iom toleris kristanojn kaj judojn sub sia regado, sed nur ene de striktaj limoj.

La granda tago venis. Dallam surmetis — je propra risko — sian verdan livreon de la Forĝista Kompanio kaj rapidis al la serajlo kun siaj helpantoj. Je la oka, kaj denove je la naŭa, li kontrolis la orgenon detale kaj senpolvigis ĝin. Salutate per kanona salvo de la Hector, la sultano alvenis en orkolora kaiko ornamita de eburo, ebono, perlamoto kaj oro. Dallam, rimarkinte, ke li alvenis ĉirkaŭ sep minutojn pli frue ol atendite, ĝustigis la horloĝon por sonorigi ĝin ĝustatempe.

La sultano envenis kun akompanantoj kaj sidiĝis en pompseĝo. La horloĝo eksonoris kaj la orgeno faris senerare ĉiujn siajn artifikojn. La sultano proksimiĝis al la klavaro, rimarkinte, ke la klavoj dumlude subpremiĝis sentuŝe, kaj demandis, ĉu iu scipovas ludi.

Oni gestis al Dallam eniri. Unue blindigis lin la aro da paĝioj, surdmutuloj (inter ili falko-dresistoj kun falkoj) kaj nanoj armitaj de sabroj. Sed kion fari nun? Dallam jam avertiĝis nepre ne montri la dorson al lia moŝto. Sed tiu 'stariĝis… sed leviĝante el sia seĝo, antaŭenpuŝis min, kiun li ne povis fari alie, li sidis tiom apude; sed mi pensis, ke li estas eltiranta sian glavon por fortranĉi al mi la kapon.' Li ludis, ĝis la horloĝo denove sonoris, riverencis kaj foriris malantaŭe laŭ la taŭga maniero. Pro tio li ricevis el sako malantaŭ la sultano 45 orajn monerojn el la manoj de la sultano mem: '… kaj tiam oni elmetis min denove, kie mi eniris, estantan ne malĝoja pro mia bona sukceso.'

Efektive Dallam tiel bone impresis ĉe la kortumo, ke oni petis lin resti por ĉiam, proponante, ke li elektu por si du konkubinojn de la sultano. Li devis inventi edzinon kaj infanon, kiuj atendadas lin en Anglujo. Post dek tagoj li invitiĝis al rondvizito de la sultanaj ĉambroj — tiam unika sperto por okcidentano. Krom ĉambroj plenaj de donacoj, vestoŝrankoj plenaj de kostumoj kaj krom la sultana arkopafejo, li mallonge ekvidis la famajn konkubinojn. 'Ili surhavis kuloton el fajna katuna tuko, blanka kiel neĝo kaj fajna kiel muslino; ĉar mi povis distingi la haŭton de la femuroj tra ĝi. Tiu kuloto etendis ĝis la mezkruro… iuj havis krurojn senvestajn, kun ora ringo sur la maleoloj; kaj surpiede velura pantoflo alta je kvar aŭ kvin coloj.' Li restis tiom longe, ke lia gvidanto ekkoleris. 'Li stamfis piede por ĉesigi mian rigardadon; tion mi ege malinklinis fari, ĉar tiu vidaĵo mirinde bone plaĉis al mi.'

Perfekta turko

Farinte sian devon, Dallam rajtis iri hejmen. La 28an de novembro li ekiris de Galata en turka ŝipo: 'malkontentiga vojaĝo, la kapitano kaj la maristoj estis tiel barbaraj.' La 9an de decembro ili atingis Volos sur la orientgreka marbordo. Sekvis transtera vojaĝo tra la montoj al la okcidenta marbordo. Gvidisto-interpretisto akompanis ilin: 'tiu viro… estis anglo, naskita en Chorley en Lankaŝiro, lia nomo Finch. Li estis ankaŭ laŭ religio perfekta turko, sed estis nia lojala amiko.'

Tian amikon ili bezonis. En Lamia, kie ili devis resti du tagojn, Dallam komentis: 'Mi eble diras resti, ĉar mi estas certa, ke ni ne ripozis dum la nokto, nia loĝejo estis tiel malbona, krom la granda timo, ke oni tranĉos al ni la gorĝojn.' En la montoj alfrontis ilin tondro, fulmo, pluvo, neĝo kaj ege malfacila vojsurfaco. Malantaŭ ili kaŭris kvar turkaj friponoj, kiuj celis murdi kaj prirabi ilin, supozeble helpe de Finch; tiu tamen sukcesis veneni ilian vinon dum kuntrinkado kaj do savis la vojaĝantojn.

Post pli agrabla restado en Naŭpakto (itallingve Lepanto) ili transiris la Patrajan Golfon por reviziti la insulon Zakinton. La lojala Finch tie adiaŭis. Necesis atendi ŝipon kaj per ĝi daŭrigi la vojaĝon. Post 46 tagoj jen surprizo: la unua ŝipo, kiu venis, estis la konata Hector. Per tiu ili eliris Zakinton la 26an de februaro 1600 en konvojo de entute sep aliaj ŝipoj. Ekvidinte la 8an de marto hispanan ŝipon survoje al Malto, ili ne hezitis ĉasi kaj kapti ĝin. 'Ni havis el ĝi tre bonan blankan panon kaj bonan fromaĝon.'

Daŭriginte la vojaĝon preter Ibizo, Alikanto kaj tra la ĝibraltara markolo, ili antaŭsendis la plej rapidan ŝipon Rebecka al Anglujo kun la novaĵo pri la sukceso de la ekspedicio. Sed post du tagoj la Rebecka revenis, ĉasate de du hispanaj galionoj de 1200 kaj 800 tunoj. La ŝipoj, oni supozis, hejmeniris el la oriento, riĉe ŝarĝitaj. La maristoj volis ataki ilin kaj persvadis al la malinklina kapitano Parsons tion permesi.

La Hector kaj la alia plej granda ŝipo, la Great Susan, proksimiĝis al la grandaj galionoj. Oni atendis, streĉite, la unuan pafon… kaj tie, ĝuste tie, mankas pluraj paĝoj de la taglibro. Tamen ni scias, ke venkis la angloj, ĉar sur la lasta paĝo rakontas Dallam pri surteriĝo en Dovero kun la hispana kapitano, kiun ili sekure kondukis kiel malliberulon. Kaj tiam ili festis, 'tre feliĉaj, ke ni denove estis sur angla tero'. Ili rajdis al Canterbury, tranoktis en Rochester, kaj la proksiman tagon, fine de aprilo 1600, atingis Londonon; tie ankaŭ finiĝas la taglibro.

La sukceso iĝis granda reklamo por Dallam. Tamen ne certas, ĉu li persone profitis. Ben Johnson aludas la orgenon en sia teatraĵo Ĉiu laŭ sia humuro; alia teatraĵo pli poste, en 1615, mencias la eventon. Dallam ĝuis longan kaj aktivan karieron kiel orgenkonstruisto. Li verŝajne laboradis ĝismorte, kaj starigis dinastion de metiistoj, kiuj aktivadis multparte en Anglujo kaj aliloke dum preskaŭ cent jaroj.

Bedaŭrinde neniu el la Dallam-orgenoj transvivis: sendube pluraj iĝis viktimoj de la reĝimo de Kromvelo. Tion Dallam mem ne spertis, ĉar ĝi okazis post lia morto. Ni povas imagi lin homo laborema, okupata, sed foje ankaŭ preta sidiĝi en angulo kun spicita varma biero kaj rakonti al sia familio la eventojn de sia juneco kaj de sia granda vojaĝo — kaj ilin revivigi por familianoj kiel li ankoraŭ faras por ni per la paĝoj de sia taglibro.

Jack Warren estas lingvo-instruisto, kiu loĝas en Middlesbrough. Li profiliĝis en La Brita Esperantisto en printempo 2003 en la rubriko 'Kiu kiuas?'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>