Rekte al la artikolo

Vizito al esperanta 'Mekko'

<<  [956]  >>

David Budden

Pasintjare estis aranĝita kunveno en Bjalistoko, kiun mi volis ĉeesti, kaj mi antaŭĝuis la ŝancon viziti urbon, kiu fariĝis 'Mekko' por ĉiuj esperantistoj. Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, situas en nord-orienta angulo de Pollando kaj estas ĉefurbo de la regiono Podlasie. La hodiaŭa loĝantaro nombras 300,000. Proksime troviĝas la praarbarego Bialowieska, kie loĝas bizonoj kaj lupoj.

En la urbo renkontis nin Grzynia, ano de la Bjalistoka Esperanta Klubo. Tre helpeme ŝi kondukis nin al diversaj vizitindaĵoj.

Bildo

En la centro de Bjalistoko estas placo kun fonto; ĉe-kape de la placo estas busto de Zamenhof sur alta kolono. La surskribo simple anoncas: 'Ludwik Zamenhof 1859-1917'. Por esperantistoj tio tute sufiĉas.

De la busto ni piediris laŭ larĝa strato por vidi la naskiĝlokon de Zamenhof. Survoje, ĉe muro, ni vidis trafan sed malĝojigan ŝildon honore al Jakub Szapiro, esperantisto kaj ĵurnalisto murdita en 1941. Finfine ni atingis 'Ulica Ludwika Zamenhofa' — Zamenhof-straton — kie ni trovis ŝildon: 'Ĉi tie staris la domo en kiu 15 de decembro 1859 jaro naskiĝis kreinto de internacia lingvo Esperanto dr Ludoviko Zamenhof.' La domo mem ne plu ekzistas: ni devis kontentiĝi, rigardante la lokon, kie ĝi staris.

Poste ni vizitis la kunvenejon de la Bjalistoka Esperanta Klubo. Ekstere videblas ŝtonego kun surskribo: 'Partoprenantoj de 72a Universala Kongreso de Esperanto kaj loĝantaro de Bjalistoko decidis ke en ĉi tiu loko estos konstruita Monda Centro de Esperanto L. Zamenhof. Bjalistoko 29 VII 1987.

Unu tagon ni vojaĝis aŭtobuse al la urbo Tykocin, kelkajn kilometrojn okcidente de Bjalistoko. Tie naskiĝis Marko Zamenhof, patro de Ludoviko. Ŝildo indikas: 'Memore al Marko Zamenhof kiu naskiĝis 27.01.1837 en Tykocin, aŭtoro de lernolibroj. Instruisto de la franca kaj germana lingvoj. La patro de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la lingvo Esperanto'.

David Budden aĝas meze de la 60aj jaroj kaj loĝas en Lichfield. Li eklernis Esperanton antaŭ 12 jaroj. Li vizitis amikojn en Pollando kaj ilin gastigis en sia domo, uzante ekskluzive Esperanton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>