Rekte al la artikolo

Babile

<<  [956]  >>

Paul Gubbins

Se ne Holivudo, almenaŭ Pitsburgo

En novembro vizitis Oksfordon survoje al Germanujo Diana Weichert el Pitsburgo, Usono. S-ino Weichert, helpe de kameraisto, filmintervjuis d-inojn Marjorie Boulton kaj Kate Hall. Diana, jam de pluraj monatoj graveda, intencas 'naski' intervjuaron kun eminentaj esperantistoj el la tuta mondo… ankaŭ bebon en printempo. Rilate al ambaŭ 'projektoj' ni deziras feliĉon kaj ĝojon.

eraro.com

Por atentigi pri plurlingvismo en Eŭropo (verdire ties manko), oni alvokas al manifestacio en Strasburgo, Francujo, la 9an de majo. Iniciato sendube laŭdinda. Tamen la responda organizaĵo nomiĝas Europa Bunto — tiel, sen ŭ: Europa. Organizantoj, laŭ gazetara komunikaĵo, 'proponas la uzon de internacia lingvo neŭtrala Esperanto'. En ordo, sed prefere hokete korekta Esperanto. Eble la buntuloj konscias pri sia hoketa peketo: kiel alimaniere klarigi la konvenan retadreson europa.bunto@eraro.com?

Mal(h)inda lingvo

Kaptis mian atenton komentoj — publikigitaj en The Guardian (2003-10-24) — de barata kunlaboranto ĉe t.n. telefona helpejo (angle: call centre) pritraktanta informpetojn el Britujo en la angla lingvo. Laŭ la sinjoro: 'Vi ne konscias, kiom elĉerpige estas fremdlingve labori. Vi strebadas maltrafi eĉ ne unu vorton de tio, kion la homoj diras. Tiuj tamen atendas, ke vi konatiĝu kun ilia kulturo, dum ili prifajfas la vian. Ago rasisma. Finfine vi ekabomenas la aferon, kaj la telefonantojn vi malamas.' Do, kiam venontfoje iu kredigas, ke ĉiu en Barato perfekte parolas la anglan…

Ra-konte

Plia indiko pri la inspira sukceso de la angla. The Guardian (2003-10-07) raportis pri la 'ĥaoso' ĉe banko apud unu el la londonaj universitatoj. Klientoj estis devigataj vici ekster la banko, dum interne studentoj ĵus alvenintaj en la ĉefurbo provis malfermi kontojn. La problemoj, laŭ reprezentanto de la banko, devenis de la fakto, ke temis plejparte pri 'eksterlandaj studentoj, kiuj malbone regas la anglan'. Kiu volas daŭre argumenti, ke la angla plenvaloras kiel internacia lingvo-valuto?

Ata-kante

Antaŭ ol mi pluklegis la Daily Mirror de 2003-12-16, mi ne aŭdis pri Lauryn Hill. Ne temas pri aŭstralia vinberejo sed pri kantistino, kiu — se kredi la Spegulon — insultis dum koncerto la papon, atakante kantonte la pintularon de la romkatolika eklezio muta viv-al-vide al pastoraraj seksskandaloj. Tamen la kantistino uzis la (laŭdire) ĉie parolatan, ĉie komprenatan anglan lingvon kaj la gazeto raportis: 'Regis dum pluraj minutoj silento… ĉar malmultaj scipovis la anglan.' Evidente: angla lingvo apenaŭ anĝela.

Kap-tite

Samtage, en The Guardian, lamentis pri nekompreno de fremdaj lingvoj profesoro pri internacia komerca komunikado. Laŭ profesoro David Head de Plymouth Business School: 'Frapas, kiom da britaj esploristoj dependas de anglalingvaj informiloj kaj aliaj fontoj kaj, pli embarase, sin konvinkis, ke ili povas unulingve elturniĝi, ĉar tute erare [miaemfaze] ili kredas, ke la angla estas tutmonda universitata lingua franca.' La profesoro rekomendas studadon ĉe universitatoj de fremdaj lingvoj. Sed scioj pri la hispana apenaŭ helpas legi tekston en la ĉina. Estus interese scii, kion la profesoro opinias pri Esperanto.

UMIST kaj Zam Zam

Denove pri universitatoj: kunfandiĝas du manĉestraj universitatoj, la Universitato de Manĉestro kaj la Instituto pri Scienco kaj Teĥnologio de la Universitato de Manĉestro. Tio signifas, supozeble, ke mi ne plu povos admiri el preterpasanta trajno la belan esperantan kunmetaĵon videblan sur unu el la konstruaĵoj: UMIST, mallongigo de la angla University of Manchester Institute of Science and Technology. Jam de jaroj ŝajnas al mi, ke UMIST perfekte esprimas tion, kion oni faras ĉe universitatoj: ĉu ne universitatanoj iste umas (alivorte, ili profesie foje tre svagajn fakojn flegas)? Feliĉe tamen la kunfandiĝo ne minacos la misteran mesaĝon videblan en la fenestroj de fabrikaĉo apud la ĉefa stacidomo en Manĉestro: 'Zam Zam'.

Vian latinaĵon mi nun komprenas…

… danke al la traduko Antologio Latina fare de Gerrit Berveling (antaŭ kelkaj jaroj gastpreleganto ĉe la barlastona somerlernejo), kiu gajnis pro la antologio la prestiĝan OSIEK-premion 2003. Gratulon!

SATiga programo

Gastprelegos en Britujo Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), okaze de la jarkunsido de la brita SAT-filio SATEB. Li prelegos pri sia traduko 7000 Tagoj en Siberio (rekomendite estas, ke partoprenontoj antaŭlegu la libron) kaj pri Kroata Printempo kaj Vi. Samtempe SATEB organizos konversaciajn sesiojn por komencantoj. La jarkunsido okazos inter la 14a kaj la 16a de majo en Wedgwood Memorial College, Barlastono. Pliaj detaloj haveblas de la SATEB-sekretario Anne Johnson (020 7359 8102; rete <privata retadreso>) aŭ de Wedgwood Memorial College (01782 372105; rete wedgwood.college@staffordshire.gov.uk).

Malfor(um)a demokratio

La tre aktiva — foje tro aktiva, foje kalumnia — interret-forumo aludita en la pasinta numero de La Brita Esperantisto, de tempo al tempo entenas interesaĵojn. Ekzemple la forumo informis (2003-10-30), ke parlamentano minacis procesi kontraŭ Esperanto-Asocio de Britio (EAB) pro kvazaŭaj kalumnioj fare de la respondeculo pri la iama Esperanto Lobby (organizaĵo, kiu petis britajn deputitojn subteni la internacian lingvon). Ŝajnas, ke nur tujaj pardonpetoj flanke de la iama honora sekretario de EAB, Eric Walker, evitis proceson.

Poste, ĉirkaŭ la vintra solstico, furiozis foruma diskuto pri (mal)demokratio en EAB. Jam en La Brita Esperantisto (aŭtuno 2003) mi pledis por travidebleco rilate jarkunsidojn de EAB: la forumaj proponoj tamen miaopinie pensige antaŭenigas la debaton. Mi resumas — skize sed espereble sufiĉe — la kvarŝtupan skemon cele al plidemokratiigo de EAB (2003-12-19): [1] membroj elektas perpoŝte [2] ĝis-50-kapan konsilantaron de EAB (= parlamenton), kiu siavice elektas [3] pli sveltan administran komitaton (= registaron), kiu siavice elektas [4] oficistojn kaj prezidanton. Mi dubas, ĉu troveblas en Britujo sufiĉe da interesatoj por formi tiel grandan konsilantaron… sed eble pli sveltan povus ludi rolon.

Gravas tamen la propono pri perpoŝta baloto: miaopinie, en la statutaj ŝanĝoj proponitaj en Update 24 (jan-mar 2004), la estraro ne sufiĉe atentis pri sekretaj kaj perpoŝtaj balotoj. Nepras tiel inkluzivi ĉiujn membrojn de EAB, ne simple la malplimulton, kiu partoprenas la jarkunsidon; krome, sekreta baloto evitus la embarason publike voĉdoni por (aŭ kontraŭ) komitatanoj en la ĉeesto de ties amikoj, eventuale familianoj. Mi proponis laŭan ŝanĝon en paragrafo 4.1 kaj pledis krome por 100-vortan kandidatan 'manifeston' sendotan kun balotilo kaj aliaj jarkunsidaj dokumentoj al ĉiu EAB-membro. Efektive EAB plejparte akceptis bezonon pri statutaj ŝanĝoj tiaj kaj ilin prezentos al la jarkunsido en Felixstowe.

Biblioteko en Barlastono

La vilaĝa biblioteko en Barlastono — eble — translokiĝos al Wedgwood Memorial College, kie situas la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio. Avantaĝo aparte por partoprenantoj en barlastonaj kursoj, ekzemple la somerlernejo, estus aliro al bibliotekaj komputiloj (pli kaj pli gravas komputiloj en lingvo-instruado). Por realigi la translokiĝon estas decidite flanke de la kolegio peti financan subtenon de diversaj karitataj kaj aliaj fondusoj. Samtempe estas proponite, ke EAB finance kontribuu (per ĝis 5000 pundoj) por indiki subtenon kaj apogon de la kolegiaj planoj (kaj per kies realigo kursanoj esperantistaj profitos). Povas esti, kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, ke EAB jam estos decidinta, ĉu finance asociiĝi kun la projekto. Intertempe tamen mi tre esperas, ke EAB subtenos… nia asocio finfine ne estas tute almozpetanta. Jen, ŝajnas al mi, pravigo de la proponoj supre skizitaj cele al demokratiigo: elektita konsilantaro povus tre facile (ekzemple interrete) doni opinion, ĉu jes aŭ ne kontribui al biblioteka projekto, aŭ simila, kaj kiome.

Voiels senvualigas…

Dissendis Jim Voiels (EAB-respondeculo pri publikaj rilatoj) en decembro al 32 lokaj Esperanto-grupoj en Britujo — ĉu ĝoji, ke estas tiom, aŭ malĝoji, ke estas maltiom? — t.n. pakaĵon publik-rilatan. La 'pakaĵo' enhavas i.a. enkondukan leteron, A4-formatajn afiŝojn, detalojn pri lokaj amaskomunikiloj kaj specimenajn gazetarajn komunikaĵojn. Tiel lokaj grupoj povos informi pri la centjariĝo de organizita Esperanto-agado en Britujo. Nepre tiel propagandu… parenteze tute kongrue kun la spirito de la pionira epoko, kies atingaĵoj estos celebrataj dum la brita kongreso en Felixstowe… kaj bonŝancon!

Ni gratulas…

… al Osmo Buller, nomumita post demisio de Trevor Steele ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio (s-ro Buller tiel oficis ĝis 2002), kaj al Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta ĉe la Brusela Komunikado-Centro, proklamita esperantisto de la jaro 2003. Jam en 1998 tiel laŭreatiĝis William Auld kaj en 2001 Osmo Buller: la honoran titolon aljuĝas areopago aŭspiciata de la magazino Ondo de Esperanto.

Britujo en Bruselo…

Elisabetta Cirio, kiu prezidas Junularon Esperantistan Britan (JEB), reprezentis la grupon en Bruselo fine de februaro dum seminario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Bone estas, ke en TEJO-rondoj aŭdiĝis britaj opinioj (eĉ se Elisabetta italdevenas!).

Roterdamo en Britujo…

Bonvolu frue aliĝi al la ĉi-jara somerlernejo en Barlastono (2004-08-07 ĝis 13). Gast-prelegos, -distros kaj -bierumos la unika Ionel Oneţ el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Jen ebleco konatiĝi kun unu el la plej simpatiaj eminentuloj en Esperantujo kaj samtempe partopreni la plej prestiĝan dunivelan Esperanto-kursaron en Britujo. Mendu studlokon rete ĉe wedgwood.college@staffordshire.gov.uk aŭ telefone per 01782 372105.

Bonvolu noti, ke pro ŝanĝoj ĉe Wedgwood Memorial College rekomendatas frue aliĝi. Oni ne povos promesi ĉambron al tiuj, kiuj provos malfrue mendi. Povas esti, ke, se komence de la somero restos vakaj ĉambroj, la kolegiaj instancoj disponigos al aliaj grupoj studlokojn kutime okupatajn de esperantistoj.

… kaj norduloj en Prestono

Okazos en Prestono la 8an de majo la printempa renkontiĝo de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio. Promesataj estas bunta programo, eventuale prelego, kaj tutcerte konversaciaj rondoj kaj aliaj lingvaj distraĵoj. Krome oni tre bone manĝas dum tiu ĉi federacia kunveno… kaj eksterfederacianoj estas bonvenaj. La kunvenejo troviĝas nur kvin piedminutojn for de la stacidomo kaj do facile atingeblas. Pli detale informiĝu — kaj mendu lokon — de Stephen Hodson (<privata retadreso>).

Fine…

… dankon al ĉiuj kunlaborantoj de La Brita Esperantisto, aparte al Simon Davies, kiu nelacigeble laboras por prepari la belaspektan, legindan revuon, kiun vi nun enmane tenas. Dankon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>