Rekte al la artikolo

Varme vintre

<<  [957]  >>

Bildo

Partoprenantoj en la Mezlanda tago: (de maldekstre) Donnchadh Magloingsigh, Malcolm Jones, Chad Brown, Darren Lampon, Irene Lock, Michael Zammit kaj Norman Lock.

(Pli granda bildo)

Ĉiam la vetero surprizas dum la Mezlanda Esperanto-Tago, okazanta ĝenerale la unuan sabaton de marto sed, ĉi-jare kaj esceptokaze, la lastan sabaton en februaro ĉe Wedgwood Memorial College. Foje la tago heroldas printempon kaj, en la kolegiaj ĝardenoj, distrumpetas la plej fruaj narcisoj pli mildan kaj agrablan sezonon.

Ĉi-februare, tamen ankoraŭ vintris… alme-naŭ ekstere, ĉar en la kolegia klasĉambro, kie stude ŝvitis ok 'taguloj', la temperaturo baldaŭ leviĝis ĝis preskaŭ someraj niveloj. Kaj ne mirige: dum la tuta tago vigle kunlernis kaj kunbabilis ĉiuj studantoj.

Bildo

Norman Lock kaj, dekstre, Donnchadh Magloingsigh kunlabore diskutas taskon.

(Pli granda bildo)

Emfazita estis la parolata lingvo: komence oni petis la tagulojn prepari mallongan paroladon pri temo libere elektita kaj prezentotan fine de la sesiaro. Por helpi la preparadon, la taguloj studis parton de jam prezentita prelegeto kaj ĝin lingve, strukture kaj enhave analizis. Post laŭkutime bongusta barlastona tagmanĝo, eblis viziti la oficejon kaj butikon de Esperanto-Asocio de Britio, antaŭ ol reveni klasĉambren por diskuti etan poemon kaj prezenti la paroladojn.

En 2005 la Mezlanda Esperanto-Tago okazos sabaton, la 5an de marto, ĉe Wedgwood Memorial College. Pro la neceso nuligi tiujn kursojn, kiuj ŝajne ne altiras difinitan nombron de partoprenontoj, frua aliĝo (same por ĉiuj kursoj en Barlastono) rekomendiĝas. Kontaktu Wedgwood Memorial College telefone per 01782 372105/373427 aŭ rete ĉe wedgwood.college@staffordshire.gov.uk.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>