Rekte al la artikolo

Satiga SATEB-semajnfino

<<  [957]  >>

Bildo

Notindis la ĉi-jara SATEB-evento en Barlastono pro du elstaraj prelegantoj: Kreŝo Barkoviĉ kaj (dekstre) Petro Chrdle.

(Pli granda bildo)

Riĉigis la ĉiujaran semajnfinon de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) du elstaraj prelegantoj: Kreŝo Barkoviĉ, origine el Kroatujo kaj nun ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj Petro Chrdle, el Ĉeĥa Respubliko, posedanto de la turismo-agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH.

Prelegis Barkoviĉ — tiel klare, ke eĉ komencantoj bone komprenis — pri la libro 7000 Tagoj en Siberio, kiun li tradukis: temas la libro pri la preskaŭ 20-jara restado de komunisto en siberia gulago. Dua prelego rilatis al pasintjara vizito lia al Japanujo, kie li fasciniĝis pri la japana tradicia virina kostumo, kimono, kaj kie li kaptis la okazon ĉe botanika ĝardeno same tradicie skribi salutmesaĝon — en Esperanto — sur folion de tiea arbo.

Bildo

La nova prezidanto de SATEB, Bill Simcock (meze), tuj profundiĝis en paperoj. Maldekstre: Anne Johnson, sekretario; dekstre: Ron Lynn, komitatano.

(Pli granda bildo)

Chrdle pensige prelegis pri la eniro de sia lando en la Eŭropan Union. Eŭropo-pesimisto, li atentigis pri rompitaj promesoj: ekzemple la teoria libera movo de varoj kaj homfortoj en EU fariĝis fakte unudirekta — de okcidento orienten. Avertante, ke, se ne senteblos vera demokratio kaj vera egaleco en Eŭropo, kreskos ekstremaj politikaj partioj kaj dekstraj kaj maldekstraj, li tamen kredis, ke la unio prezentos bonajn eblojn al la juna generacio.

Partoprenis la semajnfinon en Barlastono ĉ. 25 homoj, kiuj — samkiel EAB — elektis novan prezidanton (aŭ, kiel kelkaj insistis dum la kutima lingvo-kliniko, prezidenton). Prezidantiĝis Bill Simcock, kiu sekvas en la posteno Pearl Simons — varme aplaŭditan pro ŝia multjara prezidanteco.

Krome partoprenantoj informiĝis pri la interreta enciklopedio Vikipedio, kontribuis al soci-politika forumo kaj apogis la libroservon. Okazis ankaŭ konversaciaj rondoj por tiuj, kiuj volis esplori la lingvon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>