Rekte al la artikolo

Spirita kongreso

<<  [957]  >>

Paul Gubbins

La ĉi-jara Skota Esperanto-Kongreso, kvante pli etskala ol la Brita Kongreso en Felixstowe, tamen kvalite ĝin egalis. Raportas Paul Gubbins.

Partoprenante la 99an Skotan Kongreson de Esperanto, okazinta fine de majo en la ĉarma kaj apudrivera urbeto Peebles, mi gastis ĉe drinkejo Cross Keys, kiun laŭdire frekventis Kavaliro Walter Scott kaj kiun ankoraŭ frekventas, laŭ ekstera murŝildo, fantomo. Ĉi-lasta, feliĉe, ne vidiĝis; male pri la spirito de Scott, kiu stampis — ne ekskluzive — ĉi tiun memorindan, altnivelan kongreson.

Bildo

Atente aŭskultas la prelegon de Marjorie Boulton (de maldekstre) Alekso Mollison, John Francis, Bill Simcock kaj Tom Neil.

(Pli granda bildo)

Do duontagan ekskurson ĝuis kongresanoj al domo Abbotsford, konstruita de Scott kaj kiu, kiel poste prelege atentigis David Bisset, ne nur enkorpigas la historion de la aŭtoro sed ankaŭ inspiris t.n. baronecan arĥitekturan stilon popularan en Skotlando aparte en la 19a jarcento. Surbaze de la Abbotsford-vizito Jean Bisset aranĝis kvizon pri Scott kaj liaj verkoj por testi la memorkapablon de ekskursintoj: ekzemple, kiu urbo asociiĝas kun bela knabino? Tiuj, kiuj vulgare — kiel mi — tradukis per pretty girl, perpleksiĝis; tiuj, kiuj pli poezie pensis, tuj elmensigis fair maid kaj la ĝustan respondon, Perth.

Ankaŭ aliaj prelegoj pensigis. Marjorie Boulton prezentis diversajn informojn i.a. pri la poetoj de la skota skolo: deklarante sin 'honora skotino' — malgraŭ sia anglineco — ŝi tamen notis, ke nuntempe ŝi sentas sin pli hejma en Esperantujo ol en ajna nacia medio. John Francis, ano de la skota skolo, pri kiu parolis Marjorie Boulton, konfesis en prelego kun titolo 'Naivo — Scio — Racio', ke, retrorigardante, li ofte kredas siajn iamajn agojn kaj opiniojn tiuj de 'idioto', ĉar la homo intertempe maturiĝas. Li priskribis, kiel lerninte Esperanton li kredis la lingvon apenaŭ esprimiva: du bone tradukitaj poemoj tamen konvinkis lin, ke Esperanto plenrajtas kiel literatura lingvo.

Debato

Same informoriĉa montriĝis debato pri supersignoj. Ed Robertson notis la fojan lingvan ĥaoson kaŭzitan de komputiloj nekapablaj pritrakti Esperanto-supersignojn. Menciante i.a. la fifaman numeron de La Brita Esperantisto, el kiu forfalis ĉiuj ĉapelitaj literoj, li insistis: 'For la supersignoj, for la fuŝaĵoj.' Kontraŭe, Hugh Reid argumentis, ke supersignoj protektas la unikecon kaj la neŭtralecon de Esperanto. La debato pruvis sin efika rimedo diversflanke prilumi aktualan problemon kaj vere engaĝigi la publikon: kial ne enprogramigi dum ĉiu kongreso debaton tian?

Bildo

Pri supersignoj debatis Ed Robertson (meze): ĉu ĉi tiun temon li daŭre diskutas kun Norah Brown kaj Ron Calder?

(Pli granda bildo)

Same kaptis la intereson de kongresanoj la humuraj kaj informaj filmetoj — kelkaj premiitaj — de Alekso Mollison, kiu indikis kiel plej efike ekspluati kameraeton (ekzemple oni uzu stativon, por ke la kameraeto — la filmisto preferas la vorton kamkordero — ne tien kaj reen svingiĝu).

Krome Tom Neil, iama instruisto pri matematiko, prezentis amuzan sesion — iom super la kompatinda kaj senmatematika kapo de la redaktoro de La Brita Esperantisto — pri 'matemagio'; alivorte pri la magio de matematiko, inkluzive de t.n. magiaj kvadratoj; eble, se Tom Neil estus mia instruisto pri matematiko, mi havus tute alian sintenon vid-al-vide al ciferoj.

Kaj, en la lasta sesio Norah Brown, parolante pri sia patrino, indikis, ke historio ne rilatas sole al gravuloj: ankaŭ t.n. ordinaraj homoj — se homoj entute ordinaras — disponas pri historioj tiom profundaj, tiom emociigaj kaj instruaj, ol reĝoj, princoj kaj generaloj.

Gratulindas ne nur la prelegintoj sed ankaŭ la organizantoj de tiu ĉi ege sukcesa kaj ĝua kongreso (kies partoprenantoj parenteze kolektis £60 por subteni blindajn esperantistojn). La venontjara Skota Kongreso okazos en la okcidenta apudmara urbeto Largs: se nur duone tiel plezura kaj instiga kiel la ĉi-jara, valoros tamen ĝin partopreni.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>