Rekte al la artikolo

Facila lingvo, malfacila lego

<<  [957]  >>

Kris Long

István Ertl. Provizore. Originala poemaro. Roterdamo: Bero, 2004. 64 paĝoj.

Bildo

Jen okulfrape bela libreto kun majstra kovrilo de Francisco Veuthey. Vera libro do, senhonte legebla en trajno. Sed — strange — nenio pri la aŭtoro, eĉ bibliografio (ekde la gazeto Opus Nigrum kaj Stilekzercoj de Queneau ĝis La Postdomo kaj Sensorteco de Kertész — sed eble mi ne ĉion scias). Ĉu laŭ supozo, ke ĉiu konas ĉiun en la movado? Fermita rondo?

Kvindeko da poemoj, ĉiuj malsamaj laŭ formo. Temoj: amo, vi en mi, la herbo (laŭ Dinwoodie), penso kaj vorto (ĉu 'ĉiu verso estas pens-aborto'?), la lingvoj kaj la lingvo, la geto, la patrujo (kun biertablo kaj katoj en ŝtuparejo, do ne iu ajn!), tempo kaj eterno, morto kaj nasko. Nu, ĉio.

Ĉu sengarne por insisti, ke leganto traktu la poemojn, ne la poeton? Nur unu gloso, pri Horacio 1.11. Nenio pri '"Der springt noch auf" — la lastaj vortoj de l' poeto'. Retserĉo (se vi ne memoras la citon) montros la poeton Radnóti. Do 'la slipo el via poŝo' pri terpomoj kontrastas kun la poemaro en lia — aŭ ĉu ĝi levas la terpomojn al la nivelo de la poemaro?

Retserĉo pri la 'blua kato, la honesto' en adiaŭa poemo tamen montris ĝin rusa pli ol blusa: ĉu pluso aŭ ne? Ni restu ĉe la vortoj.

Bonstila verko, kompreneble. Nur unu vorto en ne internacia formo ('repertorio' — ne repertuaro, sed el mezeŭropa fonto, pli arĥiva do, laŭ retmesaĝo de la aŭtoro), du eblaj unuliteraj komposteraroj — aŭ eble tiaj versoj (seneraraj ja laŭ literum-kontrolo) estas tiaj por inviti leganton konjekti: deziro 'korpoŝira, kernotorda'? Kiel tordi kernon? Ĉu tamen 'karno-'?

Enhavtabelo grupigas titolojn por sugesti strukturon. Kaj efektive pluraj sinsekvaj poemoj temas pri ekzemple stratoj. Sed fakte tiu drivo (drivas ankaŭ vortoj: reportero, reĝisoro? repertorio? … refektorio) transsaltas gruplimojn — do kion konkludi? Nu, unu stratpoemon mi trovis tro kaprompa (nur unu el kvindeko). La sekva tute klaras krom 'stratmiraĝoj'. Ĉu miraĝoj, en kiuj oni vidas strato(j)n? Aŭ miraĝo, kiun kaŭzas strato? Ŝajne la unua — sed okaze de dubo necesas akcepti ambaŭ.

Sed reen al kaprompo. 'La Reĝisoro… scenon' konsistas el ok kvinjamboj, ĉiu post 'en tiu lando' krom la lasta, 'en tiu ĉi…'. Komence kvar efektive priskribas, fascine. Sed 'la sun' irizas tra larmemaj nuboj' — cirusoj do tra kumulusoj, kun sufiĉe da spaco por vidi irizo(j)n flanke de la suno — ŝajnas malofta vido. Nu, temas ja pri sceno, do kial ne malofta? Sed kiel 'stratoj sin malfermas al krepusko'? Ne domoj laŭ la stratoj, sed la stratoj mem? Ĉar fine de strato en krepusko pli helas?

Sekvas religiaj terminoj: fido, kredo, eterne. La antaŭa poemo konfirmas negativan sugeston de kredo. Sed 'ni vivas ŝajne de- kaj por-eterne'? Kion aldonas de- kaj por-? Se eterno signifas transtempon, do sen komenco aŭ fino… Ĉu la verso sugestas falsan 'eternan vivon', nur ĉiaman? Sed tiam kiel kompreni la kontraston inter tiu lando kaj tiu ĉi?

Sufiĉe da demandoj! Sufiĉe por montri la libron riĉe cerbumiga. Legi poemaron en Esperanto postulas nekutiman fortostreĉon, multe pli ol kompareblan tekston en nacia lingvo. Facila lingvo, malfacila lego (rakontu tion al ekzamenistoj). Malfacila tasko ja, taksi verkon, kiun oni kvazaŭ finredaktas mem komence (la libro informas pri la kompostinto, sed nenion diras pri kontrolo aŭ redakto). Nu, kunlaboro, klare — kiel ĝenerale krea legado. Kaj ĝi valoras la penon!

Kris Long, poeto, tradukisto, lastatempe emeritiĝis de la brita meteologia servo. Li loĝas en Bracknell.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>