Rekte al la artikolo

Mondfederismo — kunvivi aŭ vivi kune?

<<  [957]  >>

David Kelso

Glossop, Ronald J., Monda Federacio? (trad. el la angla de Johano Rapley). Eldono de la aŭtoro, Usono, 2001. 328 paĝoj + bibliografio kaj indekso. ISBN 0-9679662-9-9.

Jen ampleksa traktado pri tutmonda, demokrata, federacia regado. Ĝi ne pretendas esti senpartia, neŭtrala verko. Tamen la aŭtoro, mondfederisto kaj profesoro pri pacstudoj, donas al kontraŭaj vidpunktoj konsideron skrupule justan. Tiom skrupule, foje, ke mi ne certas, ke li elsukcesas refuti ĉiujn ties argumentojn.

La anglalingva versio de tiu verko eldoniĝis en 1993; la esperanta traduko, de Johano Rapley, en 2001. La esperanta versio, helpe, enhavas ĝisdatigon, en si mem interesegan superrigardon pri la lastaj 10 jaroj. Havante la anglan World Federation?, mi povis kompari: la traduko — kiel atendite — estas plej kapabla kvankam, laŭ mia gusto, iom tro fidela al la originalo. La stilo de Glossop vere ne scintilas: klara, racia kaj ordeca sed neniel eferveska. Mi bedaŭras, ke la tradukinto ne iom malpezigis la tekston. Sed ambaŭ versioj, mi devas substreki, estas plezure legeblaj kaj metiecaj.

Mondfederismo devas interesi esperantistojn. Kiu favoras interlingvon, supozeble favoru sopiron al tutmonda, supernacia regado. Same, kiu entuziasmiĝas pri demokrata, federacia mondrego, entuziasmiĝu ankaŭ pri neŭtrala tutgloba lingvo por efektivigi tian regadon. Bedaŭrinde, multaj mondfederistoj ne alte taksas la mondan lingvoproblemon: la plimulto — ĝenerale anglaparolantoj — opinias la anglan la solvo. Tamen, ĉe la kongreso de mondfederistoj en Londono en 2002, oni sukcese rezoluciis favore al Esperanto (almenaŭ principe) danke plejparte al Glossop kaj esperantistaj mondfederistoj.

Problemo

La problemo, mi opiniemas, troviĝas parte en la ĉefa malforto de la libro, nome, ke ĝi ne sufiĉe analizas konceptojn kiel demokration, federacion kaj regadon/registaron (angle ambaŭ government). Ironias, do, ke la angla versio havas subtitolon 'Kritika analizo de federacia mondregado' (A critical analysis of federal world government): tiu tradukiĝas kiel 'Ampleksa analizo de federacia mondregistaro'. Ampleksa analizo pli trafas ol kritika analizo. La dua ĉap-itro temas pri 'bazaj konceptoj' kiel registaro (pli ĝuste regado), demokratio, monda registaro (mondrego?) kaj federacio, sed fakte klarigas nur kion intencas la aŭtoro, ne la implicojn de tiuj ĉi vortoj kaj la multajn tiurilatajn demandojn.

Regado, ekzemple, povas situi ie en gamo de monarko subtenata de soldataro kaj obeanta kortumon ĝis malcentraliza, partoprena demokratio kiel la svisa. Glossop tamen ne ag-noskas la nunan mondordon — UN, Monda Kortumo, Sekureca Konsilio, Tutmonda Komercorganizo (angle, WTO), Internacia Mona Fondaĵo kaj ceteraj — kiel regadon. Laŭ li, regado estas io pli simila al Usono. Simile lia vidpunkto pri tio, kio konsistigas demokration kaj federacion forte spegulas — tro forte, mi diru — lian propran, usonan devenon. Tra la hodiaŭa mondo, oni plej ofte akceptas kiel preferatan la okcidentan modelon de parlamenta demokratio, ofte kunigatan kun iom da malcentrigo aŭ regiona regado. Eblas tamen, ke tiu opinio malpravas.

Eksperimento

Certe tro simplas supozi, ke kio bone funkcias en Svedujo aŭ Nordameriko nepre funkcios ankaŭ tutmonde. Estas aliaj modeloj. La eksa Sovetunio estis laŭkoncepte (praktiko iom malsamis) interesa alternativo al parlamenta demokratio, tiom ofte dominata de korporaciaj kaj aliaj establaj interesoj. Parlamenta demokratio, en sia klasika formo, vere sukcesis nek en Sudameriko, nek en Afriko, nek en sudorienta Azio. Kubo celas propran, originalan, sendependan regmodelon. Ankaŭ Ĉinujo ne konvinkiĝas, ke okcidenteca demokratio taŭgas en tieaj cirkonstancoj. Fakte, en la plimulto da landoj, oni ankoraŭ eksperimentas pri demokratio.

Propraopinie mi surpriziĝos, se nia nuna demokratio akceptiĝos tra la mondo kiel rega normo. Se nur 40% el rajtantoj balotas, kaj ili elektu inter nur tri-kvar kandidatoj, mem elektitaj de 0,001% de la voĉdonrajta civitanaro, ĉu vere tio estas akceptinda demokratio? Pro tio daŭras la debato. Malmultaj raciuloj kontraŭus la principon 'regado de la popolo, fare de la popolo, por la popolo': tamen, la demando, kiel plej efike tion realigi, ankoraŭ ne estas finsolvita.

Ne surprizas do, ke la ideoj de Glossop spegulas tro fidele la usonan version. En p. 36 li prezentas tabel-forme 'Komparon de konfederacio kaj federacio', kvazaŭ du paradigmoj, kiuj ili ne estas. Federacio kaj konfederacio, en siaj plej oftaj formoj, estas nur du punktoj en kontinuaĵo de centralizo (Rapley prunteprenas el naturscienco la esprimon unuara) al plejmulta malcentralizo — ekzemple de stalina Sovietio ĝis Svislando. Inter tiuj polusoj oni povas koncepti kiom ajn da ebloj, ekzemple Germanujo, Aŭstralio, Brazilo, Belgujo, Barato/Hindujo, Jugoslavujo (iama), Hispanujo, eĉ Britujo. Krome, malsukcesaj eksperimentoj: la Antila kaj Centrafrika federacioj, la Unuiĝinta Respubliko Araba.

Eŭropa Unio

Bildo

La Eŭropa Unio estas ofte menciata kiel modelo pri evoluo de tutmonda federacio. Vidiĝas tamen, ke evoluanta Eŭropo unuiĝa preskaŭ certe ne similos al Usono, ĉar la cirkonstancoj de ĝia naskiĝo malsimilos: eble 40 ŝtatoj anstataŭ 13; pli ol 30 lingvoj, ne unu; la 21a jarcento, ne la 18a; almenaŭ 10 distingeblaj kulturaj tradicioj, anstataŭ unu (du, se oni allasas, ke la sudaj ŝtatoj nordamerikaj kulture malsamis al la nordaj). Eŭropo forĝu sian propran solvon; same la ekssovetiaj landoj, Ĉinujo, Afriko kaj la ceteraj mondregionoj.

Tiu verko do estas valorega superrigardo de la nuna etapo en la debato pri tio, kiel mastrumi t.n. Planedon Tero: la detalaj scioj de Glossop pri lia fako imponegas. La ĉefa malforto tamen estas tiu nesufiĉe kritika traktado de kernaj konceptoj. Simila malforto videblas en la esperanto-movado, hodiaŭ iom malpli ol en la pasinteco. En la fruaj jaroj certe, kaj iome ĝis antaŭ nelonge, oni kredis, ke, kiel (naci)landoj (zamenhofe regnoj) bezonas nacian lingvon por sin unuigi, tiel la mondo bezonas internacian: fino de la debato. En la hodiaŭa mondo de superŝtatoj, de supernaciaj ligoj kiel ASEAN (en sudorienta Azio) kaj la Afrika Unio, de tutmondaj organizoj (IMF, Tutmonda Komercorganizo) kaj de naskiĝantaj konfederacioj kiel la Eŭropa Unio, oni konstatis, ke la demando estas ege pli malsimpla. Dulingvismo, plurlingvismo, laborlingvoj, profesiaj tradukado aŭ interpretado, kaj superaj naciaj lingvoj (la angla, la rusa, la ĉina…?) — ĉiuj estas ebloj, kiom ajn malplaĉaj.

Al mi verŝajnas, ke ambaŭkampe — mondrego kaj mondlingvo — la solvo estos misorda: malsamaj regaranĝoj en diversaj mondpartoj, malsamaj solvoj de la lingvoproblemo en diversaj vivofakoj.

Ekzemple, ĉu iu iam proponis, ke bezonus Esperanton tutmonda ĝendarmaro… ĉu en kriza momento estus tempo en tia multnacia, multlingva trupo por tradukado, laborlingvoj aŭ plurlingvismo?

David Kelso estas la iama direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Aktuale li instruas la anglan kiel fremdan lingvon en Italujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>