Rekte al la artikolo

Feliĉan datrevenon!

<<  [958]  >>

Aŭtune festis la centjariĝon de Esperanto en Britujo pluraj grupoj kaj federacioj.

Stourbridge kaj Kingswinford

En septembro internacie celebris la grupo en Stourbridge kaj Kingswinford kun gastoj el Italujo kaj Kamerunio. John Partington parolis en la angla pri la historio kaj atingaĵoj de Esperanto; Keith Bowerman pri sia vizito al Hispanujo, kie li instruis Esperanton; kaj Elisabeta Cirio pri la esperanta junulara movado kaj pri siaj spertaĵoj en Brazilo. Tradukis por ne-esperantistoj (inkluzive de la vicurbestro de Dudley, s-ro Ian Kettle) John Gobourne, kiu krome emfazis la problemon pri interpretado ĉe la Eŭropa Unio. Poste s-ro Kettle tranĉis la festan kukon; partoprenantoj tostis al Esperanto kaj al Zamenhof, kaj regalis sin per granda bufedo.

Bildo

Don Lord tranĉas la festkukon de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.

Nord-Okcidenta Federacio

Membroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio kunvenis komence de oktobro en ĉestro, kie Don Lord prelegis pri la historio de la federacio. Li emfazis, ke en la pasinteco regis en Esperantujo alia etoso ol la nuna: oni parolis seke, serioze, kaj malofte ridis.

Li memorigis pri la kontribuaĵoj de nordokcidentaj esperantistoj al la antaŭenigo de la lingvo, ekzemple pri la iniciatintoj de la tiel nomata Eccles-eksperimento (unu el la instruistinoj en Eccles, Lizzie Derbyshire, poste instruis al s-ro Lord Esperanton), kaj pri profesoro Collinson, kiu en 1931 en Liverpolo fariĝis la unua universitata lektoro pri Esperanto. Li resumis la sorton de la internacia lingvo en Britujo, dirante, ke ĉi tie oni ne cenzuras aferojn, oni ilin simple ne mencias.

Post sia memorparolado Antonia Rostron van Ess, s-ro Lord tranĉis festkukon, kaj federacianoj deziris al Esperanto-Asocio de Britujo pliajn cent jarojn da paco, prospero kaj progreso.

Bildo

En Oksfordo kunvenis (de maldekstre) Sebastian Linfoot, Marcos Cramer, Andrea Kerekes-Zakonyi, Kate Hall kaj Marjorie Boulton. Fotis Sebastian Linfoot.

(Pli granda bildo)

Oksfordo

Internacie oni festis ĉe d-rino Kate Hall: kuncelebris la centjariĝon inter aliaj Marcos Cramer, germana studento, kiu multe aktivas ĉe la universitato, propagandante kaj instruante la lingvon; kaj hungara gastino, Andrea Kerekes-Zakonyi.

Gazetaraj mencioj

Diversloke aperis artikoloj en la gazetaro pri la centjariĝo: en Western Daily Press aperis longa artikolo kun paĝlarĝa foto pri festo en Weston-super-Mare; Evening Mail en Barrow-in-Furness priraportis eventon aranĝitan de la Morecambe-golfa societo; en du gazetoj en Southport aperis raportoj, kun fotoj, pri la tiea ceremonio (kiun partoprenis la geurbestroj); kaj Driffield Post publikigis longan artikolon pri Wolds Esperanto Society lanĉita antaŭ nur unu jaro.

Ankaŭ la festo en Stourbridge kaj Kingswinford rikoltis multe da gazetara atento. Sonraportoj kaj intervjuoj disaŭdiĝis de diversaj lokaj radiostacioj, interalie Radio Cumbria, Radio Lancashire, GMR, Merseyside.

Aliaj eventoj

D-rino Marjorie Boulton partoprenis la centjariĝan eventon ĉe la Londona Esperanto-Klubo; lernantoj de la internacia lingvo ĉe la gimnazio Erymsteds en Skipton ricevis kukon bakitan de membroj de la tiea grupo; la Orientmezlanda Federacio festis en Derby; Rosalind Walter organizis ceremoniojn por esperantistoj en Croydon kaj East Grinstead; en Maldon kunvenis membroj de la Orienta Federacio; kaj en Bournemouth oni kunligis centjaran eventon kun la decembra Zamenhof-tago — tiurilate intervjuiĝis profesoro John Wells ĉe Radio 5 de BBC.

NDLR: volonte mi estus aperiginta pliajn raportojn kaj fotojn el la supre menciitaj lokoj. Tamen, se neniu informas, nenion mi povas publikigi. Tial mi memorigas pri la neoficiala devizo de La Brita Esperantisto: sendu, ne plendu! Pro la supraj informoj mi dankas interalie al Keith Bowerman kaj Jim Voiels.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>