Rekte al la artikolo

Perpoŝte

<<  [958]  >>

Esperanto-Lobio

Ĉar LBE estas la oficiala organo de EAB, oni povas supozi, ke la respondo al miaj komentoj pri Esperanto Lobby reprezentas oficialan pozicion pri tiu bedaŭrinda afero. Vi ne mencias la antaŭan pretendon pri sugestita kalumnio sed entiras du novajn senkulpigojn.

Unue vi skribas, ke la subteno neniel protektis la iaman GCSE. Do? Kiu diris, ke la ekzisto de la lobio solvos ĉiun problemon de la movado?

Vi mencias klopodon de Esperanto Teachers' Association, sed kion faris EAB? Ĉu tiu petis helpon de la lobianoj? Ĉu EAB uzis la rajton viziti parlamentanojn ĉe Westminster? La ekzisto de la premgrupo donis eblon [NDLR: vidu la suban leteron de Geoffrey Greatrex].

La fakto estis, ke oni ĉesigis la ekzamenon pro relativa manko de kandidatoj. Ne helpis, ke glosa-anoj sukcesis enigi artikolon en la ekzamenistan bultenon kaj unu el la du-tri interlingua-anoj varbis subtenon de Institute of Linguists kontraŭ Esperanto.

Ŝajne oni devas decidi, kion celas la esperanta movado. Ĉu ĝi provas solvi la multekostan kaj danĝeran lingvan problemon? Tiuokaze oni devas varbi potenculojn kaj defii mokon kaj eĉ persekutadon kiel en antaŭaj jaroj.

Aŭ ĉu Esperanto estas nur la ludilo de hobiistoj? Se jes, for la kampanjado. Sufiĉas, ke la aktivado de esperantistoj estu promenado kaj ludado de skrablo, kiel oni konsilis en LBE antaŭnelonge.

Rik Dalton, Leeds


Mi rimarkis en viaj interretaj paĝoj, ke La Brita Esperantisto bonvenigas leterojn, kiuj pritraktas la Esperanto-movadon en Britujo. Ŝajnas al mi tamen iom strange, ke, kiam iu ĝentile ensendas faktan historieton pri la morto de Esperanto Lobby, por respondi al informpeto de alia membro de la asocio, li eĉ ne ricevas agnoskon.

Mi rimarkis ankaŭ, ke la redaktoro 'rifuzos artikolo-proponon, kiu ofendas aŭ damaĝas la reputacion de Esperanto, aŭ de EAB, aŭ de ties membroj'. Post la aŭtuna numero de La Brita Esperantisto, eble decus sugesti, ke aldoniĝu al tiuj vortoj 'krom se mem verkas tian artikolo-proponon la redaktoro de La Brita Esperantisto'.

Ian Fantom, Newbury


Mi ĝojas, ke oni iom diskutis lastatempe pri la agado de la parlamenta grupo. Dum la fruaj 1990aj jaroj mi pli-malpli respondecis pri la grupo, ĉiam kun la helpo kaj subteno de Brian Barker. Mi bone memoras la kunvenojn, kiujn ni organizis en Westminster en la epoko, kiam Peter Archer kaj Lord Milverton estis niaj ĉampionoj en la deputitejoj. Peter Archer, konservativa deputito, heredis sian postenon de Mark Fisher, laborista deputito.

Mi opinias, ke estis ĝuste dum tiu periodo, ke okazis la evento, kiun aludis nia redaktoro en la printempa numero. Mi kredas, ke li prave parolis pri 'kvazaŭa kalumnio', ĉar la afero certe estas diskutinda. Malgraŭ tiaj fuŝetoj, kiel rimarkis Rik Dalton en la lasta numero, la lobi-grupo neniel estis malsukcesa afero. Iuj deputitoj ja sufiĉe entuziasmis pri nia afero — mi menciu ekzemple Austin Mitchell kaj Teddy Taylor, kaj almenaŭ dek ĉeestis prelegon de Hans Erasmus, kiam ni invitis lin al Westminster.

Konkretaj rezultoj eble estas magraj; oni ne sukcesis konservi la GCSE-ekzamenon, estas vere. Sed ne mankis bonvolemo inter la deputitoj, kaj ili pretis almenaŭ starigi demandojn al ministroj, kiam venis okazo. Ne ĉiuj estis fervoraj subtenantoj de la lingvo, evidente, sed la fakto, ke la lobio estis la plej granda en Westminster — ĉar tia ĝi ja iam estis — en si mem estis prifierinda kaj citinda dum diskutoj kun ĵurnalistoj.

Ĝia malapero pro neglekto estas tial des pli bedaŭrinda, kaj mi esperas, ke nunaj EAB-anoj ne malkuraĝigus iun, kiu volus ĝin revivigi.

Geoffrey Greatrex (prezidinto de EAB), Otavo, Kanado


Ne pro kalumnio sed pro skandalo mortis la Esperanto-lobio. Daton de la afero mi ne plu scias, sed pri la eventoj ekzistas ankoraŭ kelkaj dokumentoj.

En iu momento la lobio ial decidis publikigi 'nigran liston' de parlamentanoj, kiuj rifuzis aliĝi al la parlamenta grupo por Esperanto. Krome ĝi invitis al homoj skribi al tiuj parlamentanoj kaj proponi, ke tiuj ŝanĝu sian opinion.

Tio kompreneble kaŭzis grandan ĝenon al la nomitaj parlamentaj 'ne'-membroj, kaj supozeble ankaŭ embarason al la parlamentaj 'jes'-membroj. Certe grandan embarason ĝi kaŭzis al EAB, ĉar anstataŭ la samadresa lobio ricevis EAB la plendojn.

La asocio devis pene klarigi, ke ĝi ne estas la lobio kaj, malgraŭ la sama adreso, ne estras la lobion. Aperis kelkaj mokaj gazetartikoloj, kiuj certe pliigis la embarason de EAB. La posteaĵoj de tiu mispaŝo longe daŭris.

Rezulte, EAB devis pli klare apartigi sin disde la lobio, ne plu havi komunan adreson kaj apenaŭ havi kontakton. En tia cirkonstanco la lobio praktike ne povis funkcii. La parlamenta grupo por Esperanto pluvivis, sed la lobio estis, esence, sin mortiginta.

Geoffrey King (honora bibliotekisto de EAB)


[NDLR: fermita estas nun korespondado pri la Esperanto-lobio.]


Esperanto en la mondo

Reage al mia redaktora komento, ke ni esperantistoj ja engaĝiĝas en la cetera, neverda mondo, skribis malkonsente Annice Szrajbman el Mitcham.

Ŝi opinias (mi citas el longa letero): 'Kiel nuntempe la mondo rigardas Esperanton? Ŝajnas al mi, ke la plejparto de homoj ne scias pri ĝi. […] Kutime, pro malbona informado, ni vidiĝas kiel stranguloj, sekreta societo aŭ eĉ danĝeruloj. Mi kredas, ke dum la pasintaj 100 jaroj Esperanto perdis la ideologion de la juna Zamenhof. Ie la movado iris al erara vojo.'

Ŝi proponas, ke estu uzata unu komuna kurso por ĉiuj lingvoj, ke oni pli vaste propagandu Esperanton en bibliotekoj kaj aliaj publikaj ejoj, ke kluboj kunvenu publike ('en bierejoj, preĝejoj, restoracioj'), kaj ke la lasta tago de ĉiu kongreso inkluzivu 'malferman tagon', por ke neesperantistoj informiĝu pri la lingvo. Tiel, esperantistoj ne prezentos sin kiel 'maniuloj'.

Bone… sed mi memoras, ke la kongreso en Felixstowe estis al la publiko malferma. Kaj kiom da neesperantistoj la nazon enŝovis…?

Daŭre informu!

El vidpunkto de informado pri Esperanto frontas nin granda monto. Vi komentis en LBE 957, ke, se gazetoj malatentas nian jubileon, tiel estu. Jes tiel estas, sed tio ne signifas, ke ni ne provu — kiel ni ja provis okaze de la brita kongreso en Felixstowe.

Ni ne atendu 'ĝis prezentos sin aŭtentike raportinda evento, kiu persvados la eksteran mondon pri la nepreco de Esperanto'. Ni atentigu daŭre pri la ekzisto de ebla solvo.

Tio estas ebla solvo al la mizera stato de lingvo-lernado en Britio. Se ni daŭre emfazos la helpon doneblan al sukcesa instruado de dua, tria aŭ plia lingvo al iu ajn aĝ-grupo pere de unua paŝo per fonetika kaj gramatike senescepta lingvo, iom post iom ni forigos la komentojn 'ĉu ĝi ne mortis?'.

Ne gravas al mi, ĉu la atento-tirilo estas Stead, junularo profitanta de NoJEF, la elekto de profesoro Wells al la prezidanteco de EAB aŭ reago al mencio de la lingva problemo en la gazetaro.

Certe inter via legantaro estas multaj, kiuj informas regule pri la meritoj de Esperanto. Se vi ne jam faras, leganto, eku — la voĉoj estu pli multnombraj kaj venu de tre diversaj flankoj. Kaj se eble restas energio por sendado de provoj kaj rezultoj al ĉu Jim Voiels, ĉu Viv en la oficejo, dankon.

Kaj, se aldone venos sinpropono pri kunordigo de, kaj stimulo al, tia agado de inter niaj membroj, mi ĝojos.

Helen Fantom, Newbury (EAB-komitatano pri informado)

Bonvolu noti, ke al La Brita Esperantisto mankas spaco por aperigi leterojn cirkulere senditajn al aliaj revuoj aŭ komunikiloj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>