Rekte al la artikolo

Diluve pluve en Barlaŝtormo

<<  [958]  >>

Kompatinda Ionel Oneţ, gastpreleganto dum la pasintsomera somerlernejo en Barlastono. Jen iu, al kiu plaĉas suno, lumo, varmo… kaj kio okazis? Pluvadis kaj pluvadis kaj pluvadis. Kaj krome pluvadis. Tiom pluvadis — jes, pluvadis — ke nuligita estas la ekskurso: promeno (ha!) tra la kamparo, pardonu, marĉo, ĉirkaŭ la vilaĝo Cheddleton.

Do ne viziteblis fervojo kaj vaporlokomotivoj, ne videblis la muelejo proksime al la stacidometo, ne laŭireblis la kanalo en la valo de la rivero Churnet, kaj ne trinkeblis la bona biero ĉe la apudfervoja gastejo 'Nigra Leono' ĉe Consall Forge. Aŭ ĉu 'Ruĝa Leono'? Pest'… mi ne scias. Mi ne iris. Pluvadis.

Bildo

Ionel Oneţ amuze sed fake prelegis pri Drakula, emfazante ne nur la mitojn sed ankaŭ la faktojn pri la vaste konata sango-suĉinto. Tamen kio enestas la botelon… ĉu nur vino aŭ ĉu alia ruĝa trinkaĵo?

(Pli granda bildo)

Do kio fakte okazis (krom la pluvo… ĉar, jes, kredu min, pluvadis)? Nu, Ionel venĝis sin kontraŭ la veterdio, prelegante pri sia parenco diabla, Drakula (vidu la foton maldekstre). David Kelso, komparante Kaledonion kaj Kalabrion, kie li nun loĝas almenaŭ dum parto de la jaro, sendube sopiris pri la varmo de suda Italujo. Kaj kursanoj prelegetis pri diversaj temoj — feliĉe ne pri la vetero — kadre de la studprogramo.

Nu, jes… la studprogramo. Kontraste al antaŭaj jaroj okazis multe pli da kunlaborado inter la du grupoj: progresanta kaj progresinta. La pli spertaj esperantistoj, ekzemple, ne nur preparis gramatikajn sesiojn por la malpli spertaj, sed ankaŭ kunaranĝis skeĉojn kaj aliajn teatraĵetojn. Rezulte: unu el la plej ĝuaj distraj vesperoj jam de jaroj.

Bildo

Atente sekvas prelegon Vivienne Isherwood, Celia Mackle kaj Janet Arnold.

(Pli granda bildo)

Kaj, eble pro la akvegoj, kiuj mirinde 'amazonigis' la ŝoseon ekster la kolegio, kaj kiuj malmulte permesis al kursanoj eliri, krom vespere al la drinkejo, oni turnis sin al poemoj: la fruktoj — eble la ondoj — de tiu verkado, brile organizita de la nelacigebla Angela Tellier, ĝueblas ĉi-sube.

La ĉi-jara festivalo pluva (pardonu denove, somera) okazos en Barlastono inter la 6a kaj la 12a de aŭgusto. Detaloj estas haveblaj de Esperanto-Domo aŭ de Wedgwood Memorial College. Sendube, ho, sendube, brilos la suno… sed tion mi ne promesas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>