Rekte al la artikolo

Germana renkontiĝo: kial tiel sukcesa?

<<  [958]  >>

Jack Warren

La aŭtoro priskribas someran esperantan eventon, kiun li partoprenis en Germanujo. Vidu ankaŭ 'Redaktore'.

Meze de vintro malfacilas kapti la apartan ĝojon de somera ferio — suno, longaj tagoj, banado, la ebleco elekti, ĉu endome aŭ enĝardene neniumi. Tamen restas klare en mia memoro mia unua esperanta ferio: du semajnoj en la Eifel-regiono de Germanujo ĉe la dua Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, organizita de Lu Wunsch-Rolshoven el Berlino.

Ĉe enlandaj esperantaj eventoj oni ofte cerbumas, kiel uzi la lingvon, kaj kiel paroligi homojn, kiuj apenaŭ uzis la lingvon ekde la lasta kunveno. La rezultoj estas ofte nekontentigaj. Oni luktas ne nur kontraŭ gramatikaj kaj vortaj problemoj sed ankaŭ kun la sento, ke ĉio estas iel nenatura: kial uzi 'fremdan' lingvon kun samlandanoj?

Nenio tia okazis en Germanujo: la lingvo ne estis io priluktenda sed tute natura fono por ĉio kadre de la ferio. Kiel, do, ferio tia sukcesis, ankaŭ lingve, dum tiom da aliaj eventoj aŭ duone malsukcesis aŭ fiaskis?

Unue, laŭ mi, gravas precipe ĝuste tiu ĉi natura fono. Inter 58 homoj el 11 landoj, el kiuj ĉiuj elektis la ferion, ĉar ili jam regis la lingvon aŭ volis lerni ĝin, Esperanto iĝis tute natura afero. Mi kiel la sola brito aparte profitis de tio, sed ĝi validis por ĉiuj.

Due, la kondiĉoj de kunvivado instigas partoprenantojn paroli ofte kaj detale pri siaj ĉiutagaj ĉirkaŭaĵoj: kompreneble ne nur pri tiuj, sed precipe. En Esperantujo abundas homoj, kiuj scias elokvente pledi por akceptigi la internacian lingvon, sed ne kapablas klarigi, kie en la kuirejo troviĝas la sukero. Tiun problemon ni ne havis: jen refreŝiga ŝanĝo.

Aparta sperto memorigas min pri tio. Mi helpis sekigi la lavitajn telerojn en la kuirejo. Tio ampleksis ankaŭ plurajn lingvajn taskojn, ekzemple kompreni, kie estis la tuj sekvota vazaro kaj kie tiuj, kiujn la telerlavmaŝino lasis ankoraŭ malpuretaj; trovi pli da sekaj tukoj; kaj kompreni kiel funkciis tirkestaro, kiu trapasis la tutan muron inter kuirejo kaj manĝoĉambro, tiel ke eblis malfermi ĝin en iu el la du ĉambroj: riĉa fonto por spontana konversacio!

Kroma avantaĝo estis la loko. Ni loĝis en skolta gastejo kun komfortaj ĉambroj, manĝejo, kiu servis ankaŭ kiel kafejo kaj babilejo, kaj tiel nomata 'fotela ĉambro' por legado kaj lingvaj kursoj, kun apenaŭ uzata televidilo. Ekstere estis granda ĝardeno, kie familioj tendumis kaj infanoj ludis sur baskulo kaj balancilo (tie ludetis foje eĉ maturaj grizbarbuloj). Tiu ĉi medio spegulis la diversecon de la partoprenantoj: unuopuloj, familioj kun infanoj, studentoj, pensiuloj — ĉiuj kontribuis al etoso, kiu pli similis al vilaĝeto ol al konversacia rondo.

Ege interese estis observi kaj subaŭskulti la infanojn. Danke al la senlaca laboro de la poeto-kuiristo Cor van Ekelenburg abundis freŝaj fruktoj, kiujn la infanoj entuziasme manĝis: ĉokoladon aŭ sukeraĵon mi neniam vidis. Ĉiam furoris inter ili aŭ pilkludoj ekstere, aŭ ŝakludoj ĉie. Do estis daŭra bezono komuniki maldense sed trafe. Jam dum la unua semajno la infanoj ekuzis Esperanton, kiu poste iĝis pli-malpli rutina — kondiĉe, ke plenkreskulo ne ĉeestis. Oni do sukcesis komunikigi ilin, ĉar ili mem volis komuniki.

Kio, do, pri tiuj plenkreskuloj? Matene okazis lingvaj kursoj por progresantoj, kun kroma helpo por komencantoj dum la unua semajno. Tiu ĉi helpo tiom efikis, ke la komencantoj iome uzis la lingvon dum la dua semajno. Posttagmeze estis prelegoj pri diversaj temoj: Ĉinujo, poezio, blusmuziko; ankaŭ dancklasoj aŭ promenoj laŭ vojetoj, kiuj kondukis rekte en la apudan kamparon. Vespere oni babilis, trinkis, kantis aŭ ludis. Foje okazis kradrostfesto en la ĝardeno, kie oni longe restis ĝis falflugis vespertoj inter la arboj.

Neniu el tiuj eroj estis deviga: oni partoprenis laŭvole kaj sentis sin kontenta; ankaŭ tio — la rajto resti laŭbezone sola — gravas por praktikanto de la lingvo.

Ŝajnas al mi, ke ferio estas aparte bona medio por lingva progreso pro tiuj ĉi trajtoj: kiel eble plej diversaj partoprenantoj, stimula loĝejo, kaj riĉa elekto de alloga sed nedeviga agado. Ideale estus, kompreneble, se oni povus ferii multe pli longe kaj ofte. Ĝis tiu ĉi utopio alvenos, eble indas iel feriigi la proksiman konversacian rondon.

Jack Warren, kiu loĝas en Middlesbrough, estas instruisto. Vidu ankaŭ la rubrikon 'Kiu kiuas?' en LBE 954.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>