Rekte al la artikolo

Eŭropo de skotlandoj kaj slovenujoj

<<  [958]  >>

David Kelso

La aŭtoro argumentas, ke la internacia lingvo povus kontribui al multkultura federacio, modelo por la tuta mondo.

Antaŭ iom da jaroj, preferata slogano de la Skotlanda Nacia Partio (SNP) estis: 'Sendependeco en Eŭropo!' Ruza slogano, ĉar trafa argumento kontraŭ la politiko de SNP estas, ke la partio estas nur apartisma. Male, povis respondi SNP-anoj: ni favoras kuniĝon — sed en Eŭropo!

Ne nur ruzo, tamen, estis tiu ideo. Malantaŭ simpla slogano troviĝas granda koncepto. Mi estas civitano de la Unuiĝinta Regno — Britio, ni diras kutime, kvankam erare. Samtempe, mi fieras esti skotlandano kaj, same, eŭropano. Plue, mi ne estas nur malspecifa skotlandano: mi naskiĝis, maturiĝis kaj ankoraŭ loĝas en sudokcidenta Skotlando, apud Glasgovo, regiono facile distingebla de la edinburga aŭ de la nord-skotlanda.

Kiam mi estis knabo, mi vivis en vilaĝo — mia vilaĝo — kaj mia parolmaniero (plej eble ankaŭ vivmaniero) tiam estis de tiu distrikto. Alidirekten mi esperas, ke mi ne estas insuleca eŭropano: kiel esperantano [NDLR: la aŭtoro intence skribas 'esperantano', argumentante, ke Esperanto estas 'nek profesio nek ismo'] mi klare konscias esti mondcivitano, homarano. Tiaj identecoj ne estas sole geografiaj: mi havas ankaŭ personecojn profesian, religian/filozofian, hobian, politikan, genran, familian… kaj lingva(j)n. Tiurilate, mi ne estas maloftulo. Ankaŭ vi, kara leganto, posedas tiom da memoj kiom da ŝuoj kaj vi portas ilin, uzas ilin, laŭ la okazo, laŭ la situacio, en kiu vi troviĝas.

Videblas, ĉu ne, ke ni ĉiuj havas tiajn variajn anecojn: oni povas esti samtempe, samhome, katolika londonano, jorkŝira instruisto, virina homarano, laborisma eŭropano, ktp. Ĉu tamen ĉiu aneco samvaloras? Ĉu mia membreco de la skotlanda ŝuflikista sindikato pli gravas ol mia maljunula vireco? Ĉu mezureblas?

La homo estas laŭnature grupa, ariĝema animalo. Kiel relative malfortaj (sed inteligentaj) primatoj, niaj prauloj nepre kuniĝis por pretervivi en danĝera vivmedio. Tial la familio, la klano, la tribo. Pli poste aperis alispecaj grupoj: metigrupoj (gildoj kaj aliaj), soldataroj, eklezioj, samlernejaj klikoj, eĉ kluboj kaj sekretaj asocioj. Ĉiu homariĝo kreas propran kulturon: valorojn, fakan vortaron aŭ slangon, kutimojn kaj tradiciojn, engrupajn ŝercojn kaj, foje, kriteriojn pri aliĝo kaj eksigo.

Tiaj grupkulturoj varias laŭ amplekso. Antikva eklezio, kiel la romkatolika, havas riĉan historion, evoluintan valorsistemon (leĝojn kaj simile), komplikan organizaĵon, propran muzikon kaj arkitekturon — eĉ sian propran lingvon (la latinan).

Kontraste, vendredvespera bierkugla klubo havus eble nur kunvenlokon, rekoneblan aktivon (bierkuglumadon) kaj iujn komunajn spritaĵojn. Ĝenerale, la aliĝoforto (engaĝo) pli-malpli proporcias al la riĉeco de la grupkulturo. Nia engaĝo, do, al nia familio, nia eklezio aŭ kredgrupo, kutime pli fortas ol tiu al la bierkugla klubo aŭ la ŝuflikista sindikato.

Klano kaj klaso

Jen la koncepta fono de la facila slogano 'Sendependeco en Eŭropo!'. Ni ja rajtas debati pri tio, kiu aliĝo pli gravas, ĉu la nacia, la tutmonda, la federacia, la regiona/landeta — aŭ eĉ la familia, la religia, la lingva/kultura. En Kalabrio, kie mi loĝas partjare, plej gravas la familio, aŭ la klano, inkluzivanta geonklojn, gekuzojn, boparencojn, kaj cetere. En Britujo, oni povus argumenti, foje kaj kelkloke pli gravas la klasa aliĝo ol la nacia — pripensu: la proletara memkonscio, la burĝa valorsistemo…

Politike, tamen plej gravas la nacio: Usono, ĉinujo, Rusujo, Francujo, ktp. Kial? Ĉu vere Britujo pli gravas en via vivo ol via familio, via hejmregiono, via kredo, via okupo? Debatende, ĉu ne? Foje oni ŝercas, ke 'lingvo estas dialekto kun armeo': antaŭ 400 jaroj, ekzemple, Skotlando estis sendependa lando, kun timinda armeo, kaj havis propran lingvon (la skotlandan, sen mencii la gaelan); hodiaŭ la skotlanda idiomo estas ja dialekto de la angla (kaj Skotlando ne plu havas propran armeon). Simile en Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj tiel plu, tiel plu.

Oni povas same ŝerci, ke nacio estas lando kun armeo. Preskaŭ senescepte la nacilandojn kreis ambiciaj regantoj de iu regiono en la nuna lando. Rigardu Britujon (Anglujo), Germanujon (Prusujo), Hispanujon (Kastilio), Italujon (Savojo), Rusujon (Moskvujo)… ĉie, simila historio. Perforte kreinte landon, la fondintoj tiam devis pravigi la kreaĵon. Tial oni evoluigis nacian kulturon: nacian lingvon, nacian flagon, himnon, eduksistemon, eĉ, ofte, nacian religion/eklezion. 'Via nacieco estas tiu, kiu vi kredas esti,' saĝe diris iu. Vere, tiuj nacilandoj estas artefaritaj kaj historie ne longe daŭris. Kie hodiaŭ Burgundujo, Romujo, Granda Litovujo, Grekujo de Aleksandro?

Kiam ni rigardas la hodiaŭajn nacilandojn, vidiĝas (mi opinias), ke iuj pli verŝajnas ol aliaj. Mi asertu, ke Japanujo, Islando, Svedujo, Novzelando, Pollando kaj Brazilo estas relative koheraj, facile kredeblaj, landoj; preskaŭ neniu pridisputas ilian validecon. Kontraste, Rusujo, Jugoslavujo (Serbujo-Montenegro), Hispanujo, Hindujo, Kanado, eĉ Britujo, kaj preskaŭ ĉiu subsahara afrika lando, estas ĝis ioma grado pridubindaj. Multaj homoj dirus, ke oni devus redifini tiujn landojn, aŭ erigi ilin, aŭ eltranĉi parton (ekzemple Katalunujo, Skotlando, ĉeĉnio, Montenegro, Kebekio). Kiel ili malsamas, do, la koheraj kaj la nekoheraj?

Kultura identeco

Nu, estas multaj kialoj, kompreneble — historiaj, sociaj, ekonomiaj kaj politikaj — sed mi volas alrigardi unu specifan faktoron: la kulturon kaj ties rilatan lingvon. Mi proponas, ke kiam lando estas kulture unueca, havante plej ofte (ne ĉiam, tamen) unu komunan lingvon, ĝi estas pli stabila, kohera, daŭrema, ol lando, kie la partoj havas pli distingeblan kulturan memon ol la tutlando.

Jugoslavujo (eksa) malsukcesis, ĉar la kroatoj kaj la slovenoj (inter aliaj) sin sentis pli kroataj kaj slovenaj ol jugoslavaj. La federacioj, kiujn oni kreis en orienta Afriko, centra Afriko kaj la Antiloj dum la disigo de la brita imperio, samkiale malsukcesis. La Unuiĝinta Araba Respubliko (Egiptujo kaj Sirujo), la Soveta Unio, eĉ Ĉeĥoslovakujo… ĉu?

Ege gravas ĉie kaj ĉiam la kultura (inkluzive de la lingva) identeco. Islandano, japano, polo, ne dubas pri sia nacieco: ĉu same kebekiano, skotlandano, kataluno, korsikano, flandro, friso, jorubo (el Niĝerio), sud-sudanano…?

Mia intereso estas ne nur teoria, scienca. Tiu argumento plej aktualas hodiaŭ, en Eŭropo. Ju pli fortiĝas la federaciaj organoj en Eŭropo, des pli vidiĝas, ke ne ĉiuj membrolandoj estas same validaj. En la pli grandaj eŭropaj landoj (Germanujo, Francujo, Britujo, Hispanujo, Italujo, Pollando) ĉiam pli la rutina regado regioniĝas, ĉar ni lernas per farado, ke pli facilas administri edukadon, sanservon, vojsistemon, sociajn servojn kaj similajn, por kvin milionoj da homoj ol por kvindek milionoj. Do, se la strategiaj funkcioj federaciiĝas (je kontinenta nivelo) kaj la administraj je regiona nivelo, kio restos por la nacilando? Respondo: armeo, polico kaj juro, ĉu ne? Nu, ja tiuj estis la origino de la nacilandoj.

Vidiĝas klaraj indikoj, ke la estonta mondo estos pokontinenta. Oni povas aserti, ke Usono, Rusujo, Ĉinujo, Hindujo/Barato, Aŭstralio, Indonezio, Brazilo kaj Sudafriko jam estas kvazaŭ-kontinentaj entoj. Sekvas Eŭropo.

Ne malfacilas imagi similajn federaciojn en Sudameriko, Sudorienta Azio, la arablingvaj landoj kaj, esperende, Afriko (ĉu suda, orienta, okcidenta, centra?). Ne temas pri nure administraj aranĝoj. Tiuj kontinentaj federacioj estus, plejofte, multlingvaj kaj multkulturaj. En Usono, Rusujo kaj Ĉinujo estas po unu oficiala lingvo, sed faktas, ke grandegaj malplimultoj en tiuj landoj ĉiutage uzas aliajn lingvojn — kaj preferus uzi ilin ankaŭ oficialcele.

Eŭropo estas interesa kazo: la unua libervola, multlanda, multlingva, multkultura federacio en la mondo-historio: ĉiu antaŭa estis deviga, perforta. Do, se Eŭropo sukcesos, aliaj eble sekvos. Kiel sukcesi, tamen? Jen la kerno de la afero. Nacilandoj ne helpos al tia multgenta federacio: fakte ili jam malhelpas, ili rivalas. Pli efikus fortaj, kulture homogenaj landetoj/regionoj kiel Litovujo, Estonujo, Slovenujo, Katalunujo, Eŭskio, Korsiko, Sicilio… kaj tiaj plu: Eŭropo de Regionoj.

En preskaŭ ĉiuj tiuj landetoj estus unu gepatra lingvo, ĉu la nuna, (tiel nomata) nacia lingvo, ĉu historia idiomo, kiel la gaela, la kimra, la vaska, la kataluna. Kaj por interregiona, tutlanda kaj federacia traktado… nu, Esperanto, kompreneble! La internacia lingvo, do, ofertas eblon krei tute originalan, multkulturan federacion, modelon por la cetera mondo.

Ni scias, ke ne estas realeca alternativo. La pli grandaj landoj neniam akceptos unu oficialan lingvon, kiel la anglan. Dulingva, trilingva aŭ plurlingva solvoj estas subtenataj de tiuj landoj, kiuj kredas, ke iliaj lingvoj estus unu el la du, tri aŭ pluraj lingvoj; sed mi ege skeptikas, ĉu oni iam sukcesos pri la elekto de tiuj lingvoj, t.e. la malelekto de la ceteraj.

Se esperantanoj nur povus montri al la malpli grandaj landoj, al la jamaj regionoj (ekzemple Bavarujo, Skotlando, Sicilio, Katalunujo) kaj al la malplimultaj lingvanaroj, ke ja ekzistas solvo, kiu oportunus ne por angleparolantoj aŭ por la pligrandaj landoj, sed por ĉiuj.

La elekto, do, por Eŭropo (kaj, fine, la mondo) estas inter tute nova, demokrata, justa, diverseca, multkultura federacio — aŭ plua imperio.

David Kelso estis direktoro pri evoluigo ĉe Esperanto-Asocio de Britio kaj, loĝanta almenaŭ dum parto de la jaro en Italujo, nun okupiĝas pri — kiel li mem skribas — 'legado, studado (la italan lingvon kaj Esperanton), instruado (malmulte kaj private), verkado, promenado, korespondado… kaj dommastrumado laŭ la tradicia modo (ekzemple mankas lavmaŝino)'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>