Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [959]  >>

Paul Gubbins

Kiom ni scias pri niaj membroj? Rilate al la plej aktivaj, al tiuj, kiuj regule partoprenas kongresojn, kontribuas al la administrado de Esperanto-Asocio de Britio aŭ al federaciaj aŭ lokaj eventoj: multe.

Almenaŭ supraĵe. Demandu vin, ĉu vi scias, kiel okupis aŭ okupas sin profesie sinjorino A, kiajn aliajn interesojn ekster Esperanto flegas sinjoro B, kiam kaj kial fraŭlino C fariĝis esperantisto, ktp. Eĉ se temas pri 'granda nomo' en la brita esperanta movado, ofte nebulas biografiaj informoj tiaj, eĉ la plej bazaj, kiel naskiĝ-jaro aŭ -urbo.

Pro tio mi demandas min, ĉu valoros starigi specon de asocia biografio-banko. Mi levas la demandon pro du kialoj. Unue, dum miaj nunaj esploroj kun Marjorie Boulton pri originalaj esperantaj dramverkistoj, mi miras, malkiom oni scias pri la personaj vivoj de tiuj, kiuj tra la historio de Esperanto ne nur kontribuis al nia literatura heredaĵo sed ankaŭ al la movado, ĉu nacie, ĉu internacie.

Certe, esperantistoj (almenaŭ la plej renomaj) estas ofte plej modestaj, plej privataj homoj. Mi memoras, ke Stephen Thompson iam diris, ke li renkontis iun, kiu loĝis en Dollar, Skotlando — kaj kiu ne sciis, ke tie vivas argumenteble la plej granda Esperanto-poeto, kaj kandidato pri Nobel-premio, William Auld. Preferindas modesteco ol fanfaronemo… sed en ĉiuj aferoj regu ekvilibro.

Mia dua kialo estas same persona, sed multe pli tikla, eĉ ŝoka (kaj anticipe mi pardonpetas, se mi ofendos). Kiel ĉiu redaktoro, mi timas aperigi nekrologojn. Timas, ĉar mi estas hontinde nepreparita. Stulte, ĉar, kiel rimarkis Benjamin Franklin, nenio certas en la mondo krom morto kaj impostoj. Pri impostoj oni plendas; pri morto oni silentas: ĝi restas unu el la daŭraj tabuoj en nia socio.

Grandaj naciaj gazetoj kaj televidaj stacioj disponas pri vastaj nekrologaroj (denove mi pardonpetas, ke mi aroge tiel tuŝas tabuon); malgrandaj revuoj, kiel La Brita EsperantistoUpdate, tute ne. Tio signifas, ke kaze de morto de EAB-membro, estiĝas speco de nekrologo-loterio: en la esperanta mondo eĉ en morto forestas egaleco. La loterio estiĝas, ĉar mi dependas centelcente de kontribuaĵoj de parencoj kaj amikoj — funebrantaj kaj do okupiĝantaj pri nepraĵoj aliaj ol biografiaj notoj sendotaj al redaktoro de asocia revueto.

Alivorte mi dependas plejparte de hazardo, kiu siavice signifas, ke foje ne aperas nekrologoj, aŭ apenaŭ konvenaj, eĉ pri konataj esperantistoj. Tiam oni riproĉas, ke nia asocio, kaj precipe mi, kiel redaktoro, ne dece adiaŭis al fidela servinto de Esperanto.

Kion fari? Ĉu resti ĉe la nuna, hazarda sistemo? Ĉu, por senloteriigi la situacion, rezigni pri nekrologoj? Argumenteblas, ke tiuj, kiuj konis la mortinton, ĉiaokaze informiĝos, ĉu telefone, ĉu interrete, kaj laŭe, persone reagos; ĉiujn aliajn la forpaso ne koncernas. Aŭ ĉu adopti la praktikon de niaj pli grandaj gazetaraj kuzoj kaj krei biografio-bankon… eĉ aŭtobiografio-bankon?

Evidente, kiel redaktoro, mi favoras la lastan proponon pri aŭtobiografio-banko. Tiel facile troveblus almenaŭ bazaj informeroj (mi ne diras 'faktoj': foje aŭtobiografioj tiom fidindas kiom politikista promesaro) ofte, kiel mi supre indikis, ne konataj eĉ al tiuj, kiuj kredeble 'bone' konis la forpasinton. Banko tia certe faciligus mian laboron, kaj eble helpus al estontaj esploristoj pri Esperanto en nia lando.

Pro tio, mi volas proponi, ke tiuj, kiuj emas kontribui al tia (aŭto)-biografia banko, sendu al mi — aŭ al 'neŭtrala' instanco, nome EAB — koncernajn notojn, enhavantajn bazajn informerojn: ĝuste literumita nomo, naskiĝ-jaro kaj -urbo, ĉefokupo kun datoj, rolo en la esperanta movado kun datoj, kaj bazaj personaj informoj (familianoj, flankokupoj, k.s.).

Bonvolu noti, ke mi skribis en la antaŭa alineo 'volas proponi'. Antaŭ ol firme lanĉi la proponon nepras, parte pro la tabuaj ecoj rilate morton, diskutado: klare, neniu devigos tiel kontribui, sed eble aliaj ofendiĝos, interpretante la proponon kiel inviton mem verki propran nekrologon.

Plej gravas juraj konsideroj rilate al la akto de 1998 pri daten-protektado. Juristoj sendube konsilos, sed laŭ miaj unuaj esploroj gazetoj — kredeble ankaŭ publikaĵoj kiel La Brita Esperantisto — sub difinitaj kondiĉoj rajtas konservi tiajn informerojn, ekzemple cele al nekrologo.

Jen do rekte en la abelujon: morto-tabuoj, nekrologoj, juraj interpretadoj. Se kelkajn mi ofendis, aliajn incitis, mi denove pardonpetas. Sed ofendi kaj inciti — alivorte pensigi — apartenas al la taskaro de ĵurnalisto. Mi scias, ke mia propono pri (aŭto)biografia banko faciligus mian redaktoran taskon. Sed kion pri la propono opinias legantoj de La Brita Esperantisto?


Kaj alia tikla punkto (eble kulpas la foje varmega, foje tempesta somero): Britaj Kongresoj. Mi ĉeestis kiel gasto federacian kunvenon en Jorkŝiro, kiam leviĝis demando pri la venonta Brita Kongreso — kongreso organizota de malgranda grupo (federacio) favore al, kaj eĉ nome de, pli granda grupo (Esperanto-Asocio de Britio). Tio estigas plurajn problemojn.

Eble, en la pasinteco, honoro estis inviti la nacian organizaĵon jarkunsidi en tiu aŭ alia urbo. Sed nuntempe lasi al loka aŭ regiona grupo, foje eĉ individuoj, respondecon grandparte pri nacia kongreso apenaŭ plu tolereblas: ofte mankas sufiĉe da homoj por surŝultrigi la ŝarĝon de kongreso.

Ŝajnas al mi, ke, se Esperanto-Asocio de Britio deziras kongresi — miaopinie nepra elemento en la agado de nacia asocio — do Esperanto-Asocio de Britio ĝin organizu, aŭ almenaŭ pli intime kaj pli subtene interagu kun surlokaj aktivuloj. Tiel ĉiu scios, kies kongreso estas — ĉu tiu de EAB, ĉu tiu de la organizantoj — kaj EAB respondecos plene pri ĉiuj en- kaj el-spezoj. Tiamaniere lokaj organizantoj ne estos devigataj prezenti buĝeton al EAB, cele al ties aprobo, rilate al efektive sia kongreso; tiamaniere oni ne malŝparos tempon, decidante, kiu pagos kion: ekzemple, ĉu EAB aparte pagu la luadon de la ĉambro uzota por la jarkunsido?

Eble do la lukso de loke aranĝata kongreso malaperas. Iasence ĝi jam malaperis: ĉi-jare, ekzemple, ne okazis aparta Brita Kongreso. Tiel nomata eŭropa kongreso, malgraŭ la graveco de la jubilea jaro 2005, ne povas kaj ne devas anstataŭi Britan Kongreson.

Por ke okazu en Britujo ĉiujara kongreso, necesas nun serioze konsideri, ĉu organizi jaron post jaro kongreson en la sama loko, laŭ la samaj kondiĉoj. Tiel la organizaj taskoj minimumiĝus; tiel unu aŭ du homoj povus relative facile respondeci pri la ĉiujaraj aranĝoj, uzante similan ŝablonon.

Povas esti, ke tiuj, kiuj volas ferii koincide kun Brita Kongreso en diversaj partoj de la lando, ne partoprenos. Tamen oni organizas kongreson unuavice ne turismo-, sed esperanto-cele. Estus alia afero, se la 'turistoj' volontulus mem organizi kongreson, kaj respondeci pri ĉiuj financaj kaj aliaj aranĝoj. Sed ŝajnas, ke jam venis la tempo por rekonsideri la organizadon kaj financadon de Britaj Kongresoj.

Verŝajne unu-du legantoj koleros (kaj postulos surtelera la kapon de la redaktoro), ke oficiala nacia organo esperanta tiel sublupeigas la praktikon de la oficiala nacia asocio esperanta. Sed unu el la roloj de bone funkcianta asocia revuo konsistas en tio, ke ĝi de tempo al tempo okazigu debaton pri aferoj, kiuj tuŝas ĉiujn asocianojn. Kaj espereble La Brita Esperantisto tiel bone funkcias.

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>