Rekte al la artikolo

Ne seke historia — sed 'zike' homa

<<  [959]  >>

Paul Gubbins

Ziko Marcus Sikosek. Sed homoj kun homoj: Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2005. 197 paĝoj. ISBN 929017086-7.

Tute konvenas, ke tiam, kiam oni festas la centjariĝon de la unua Esperanto-kongreso en Bulonjo-sur-Maro, aperas libro pri la originoj de la kongresoj, pri la homoj, kiuj formis ilin, kaj pri la kongresoj mem.

Evidente, apenaŭ eblas detale raporti pri unuopaj kongresoj: historiistoj, kiuj deziras funde studi tiun aŭ alian kongreson, turnos sin al tiamaj dokumentoj kaj raportoj. Tamen en la libro de Sikosek eblas gustumi kongresan etoson, enspiri iom la aeron de ĉiu kongreso, ofte surbaze de komentoj aŭ anekdotoj provizitaj de partoprenintoj.

Do (kaj jen la granda pluso de la libro) la esploroj de Sikosek prilumas la kongresojn ne de seke historia sed — pardonu min — de 'zike' homa vidpunkto. Alivorte, ne science objektive (se tio entute eblas) sed pli rakonte subjektive. Sikosek do verkas, kaj prave, por ĝenerala leganto, por tiu, kiu scivolas pri kongresoj, pri ties iniciatintoj kaj nunaj realigantoj, ol por fakulo, por esperantologo. Rezulte: leginda, facile alirebla kaj informoriĉa libro.

Menciindas la multaj fotoj en la libro, plejparte al mi nekonataj. La fotoj klare indikas en la fruaj jaroj de Esperanto la gravecon — almenaŭ por sinjoroj — de lipharoj kaj barboj: studu, se vi min ne kredas, la kovrilan foton. Ŝajnas, ke kiam floris barboj, floris Esperanto. Do, sinjoroj, enrubujigu viajn razilojn: ju pli da mentona haro, des pli da esperanta faro!

Sed serioze: gratulon ne nur al la aŭtoro pro valora libro, kiu ŝtopas gravan breĉon en niaj scioj pri esperanta socio kaj kulturo, sed ankaŭ al du britoj, kiuj grave kunlaboris: al EAB-prezidanto John Wells, kiu provizis enkondukon, kaj kies rolo kiel UEA-prezidanto estas simpatie konsiderata (vidu paĝojn 161-2), kaj Angela Tellier, kiu provlegis. Jen du pliaj kialoj por aĉeti la libron!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>