Rekte al la artikolo

Lingvaj aventuroj… en Preston

<<  [959]  >>

Kunvenis en majo membroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Preston. Prologe kaj prelege montris sin riĉa la kunveno…

Bildo

Olwen Melling, Vivienne Isherwood kaj Graham Blakey ĉeestis la kunvenon de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.

(Pli granda bildo)

Demando diskutinda, kiun levis en Preston iama prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), Stephen Thompson: ĉu dum venontaj naciaj elektoj prezentu sin antaŭ la publiko kandidatoj de — ni diru — Esperanto-partio?

Stephen argumentis, ke balotoj ofertas relative malmultekostan eblon informi pri aferoj kiel lingvo-diskriminacio kaj la kostoj de tradukado kaj interpretado en internaciaj organizaĵoj. Kandidatoj dissendas siajn prospektojn al dekmiloj da hejmoj en ĉiu elekto-distrikto kaj tiel eblas varbi por Esperanto.

EAB, laŭ Stephen, almenaŭ konsideru financan subtenadon por Esperanto-kandidatoj tiaj.

Sekvis diskuto pri la propono. Multaj konsentis kun Stephen, sed oni notis, ke la sendube malmultaj voĉoj tiel rikoltitaj povus ridindigi Esperanton kaj 'pruvi', ke ekzistas intereso nek pri lingvo-politiko nek pri Esperanto kiel ebla solvo. Flanke, valorus scii, kion opinias legantoj de La Brita Esperantisto pri la ideo de Stephen: bonvolu sendi komentojn al la redaktoro.

Bildo

Prelegis Derek Tatton dum la maja kunveno de NOEF: la gastprelegonto fortigas sin antaŭ ol enkonduki sian temon.

Post kunvena prologo tia sekvis prelego de la iama kaj multjara estro de Wedgwood Memorial College kaj nun membro de la administra komitato de EAB, d-ro Derek Tatton, kiu — proprakonfese en sia unua serioza prelego en Esperanto — prenis kiel temon 'Aventurojn anglajn, aventurojn esperantajn: kiom lerneblas de spertaĵoj pri la angla'.

Deirpunkto estis la libro de Melvyn Bragg, The Adventure of English, en kiu la aŭtoro priskribas la originojn de la angla lingvo. Sed, kiel atentigis Derek, la evoluo de la angla, kiel ĝin prezentas Bragg kaj aliaj aŭtoroj, tre similas al tiu de Esperanto.

Ekzemple, notis la gastpreleganto, Bragg montras, kiel la angla senhonte traserĉis kaj prirabis aliajn lingvojn por krei sian vortostokon — same kiel Esperanto. Krome, kiel en Esperanto, tiel al la angla ege gravis tradukaĵoj, aparte pri la biblio, kiuj helpis fiksi lingvajn normojn.

Bildo

Stephen Thompson, Malcolm Jones kaj Andrew Wheatley atendas sian fotiĝon por la dorsa kovrilo.

(Pli granda bildo)

Kaj, same kiel Esperanto dependis precipe de manpleno da homoj (ĉefe Zamenhof, sed ankaŭ Kabe kaj aliaj), tiel ankaŭ la angla, kiu, laŭ Bragg, ŝuldas sian sukceson al nur ses homoj: interalie Chaucer, Shakespeare kaj Johnson. Tiamaniere, diris Derek, malgraŭ tio, ke Esperanto estas tiel nomata artefarita lingvo, ankaŭ de pluraj vidpunktoj la angla povas esti tiel rigardata.

Derek ornamis sian prelegon per citaĵoj en la angla lingvo el libroj de Bragg kaj aliaj: sendube, malgraŭ tio, ke temis pri esperanta prelego, la anglaj intervenoj helpis al la aŭdantaro orientiĝi kaj sekvi la argumentojn. Pro tio, post la prelego, sekvis vigla aplaŭdado kaj pluraj homoj unuope dankis al Derek pro pensiga kaj atentokapta prelego.

Kaj dankindas ne nur Derek: ankaŭ la organizantoj de la kunveno, precipe Andrew Wheatley, Ian Mac Dowall, kaj Jim kaj Gaynor Voiels.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>