Rekte al la artikolo

Baldaŭ estos…

<<  [959]  >>

David Kelso

Originala monologo prezentita de la aŭtoro dum la teatro-semajnfino en Barlastono, januaro 2005. La vorto kapinta (kies signifo dum prezentado ne bezonas klarigon) devenas de la kalabria, grekdevena, dialekta formo capinta: 'paŝtista hokbastono'.

Nu, kapinta, jen ni du, vi kaj mi, solaj apud la kameno, kiel tiom ofte.

Kaj baldaŭ printempo. Kiam alvenos la ŝafidoj, la kapridoj; kiam ekvidiĝos la verdetaj ŝosoj sur la migdalarboj. Bona tempo por adiaŭi, ĉu ne? Ĉio freŝa, ĉio bela, esperplena. Adiaŭ, Plembaĉi…

Jes ja, baldaŭ estos, kapinta: mi tion sentas, en la ostoj, tra la tuta korpo. Precipe nun, mezvintre: boreo hurlas, tagoj mallongaj, malalta sunveturo de Briĥa ĝis Fioremandra… ĉu vi rimarkis, kapinta, ke la suno leviĝas apud greka monto — Briĥa — kaj subiĝas ĉe itala — Fioremandra? Taŭge… taŭge, ĉu ne?

Do baldaŭ… sed kial unue iris ŝi, kapinta, kial? Mi ĉiam supozis, ke estos mi, la unua. Sed Lidinja… nur okdek tri jarojn ŝi havis, dek jarojn malpli ol mi. Kaj mezsomere, subite. Pli bone por ŝi, tamen, tiel: meze de vivado, genepoj, ridado. Jes, pli bone por ŝi. Nun postrestas mi, tamen: sola, multaĝa, manko-senta, preskaŭ blinda… nur mi kaj vi, kapinta.

Bildo

Sed for tiaj pensoj! Kian belan vivon mi ĝuis… kaj kiel feliĉa mi estis! Feliĉa, jes… ĉar ĉu mi ne naskiĝis post la terura tertremo, kiam mortis tiom da infanoj? La tertremegon mi ne memoras… male la postreston, la malreston. Nia bela preĝejeto… ruina, eĉ ĝis hodiaŭ. Ho, jes, kapinta, ni ĉiam intencis refari ĝin, eĉ pli bela, sed ĉiam pli urĝis la domoj, la staloj, la vojoj. Tiam oni translokigis la negran madonon al San Pantaleo… laŭdire 'pro sekureco'. Sekureco! Ŝtelado, pli ĝuste. Estas nia madono, la negra virgulino de Plembaĉi, ne de San Pan-ta-le-o. Sciu, kapinta, estis ŝafisto… simpla paŝtisto kiel mi… kiu trovis la ikonon, nian ikonon, en la montaro, longe antaŭ la antaŭa tertremego, ja antaŭ la antaŭantaŭa, kiam ankoraŭ regis la burbonoj… [Kraĉas] … jes, antaŭ longa, longa tempo. Tiam… notu, kapinta… ĉiu en la lando parolis nian lingvon, la grekan. Hodiaŭ, la italan… la romian. Kial, diable? La nia estas tiom bela, tiom antikva lingvo… cetere nia, nia propra lingvo. Kial alilingve paroli?

Jes… kiam mi estis knabo, ĉiu ĉi tie parolis greke. Ho, bela tempo! La somero, kapinta… la somero daŭris dek monatojn, la vintro nur du. Vere! Kaj mi loĝis en tiu ĉi domo, jes, ja, ĉi tie, en la domo, kiun konstruis mia avo kaj siaj filoj, mia patro kaj miaj onkloj. La tegmenton ni perdis en la tertremego, jes, sed la muroj rezistis. Jes, ili rezistis, kiam preskaŭ ĉio alia falis. Restis nur nia domo, dudeko da aliaj, kaj la tiel nomata kastelo de la barono. Kaj ankoraŭ hodiaŭ… solida, ŝtona, varma, familieca kampara domo: mia hejmo… mia hejmo dum preskaŭ jarcento. Kaj kia jarcento, kapinta! Kiajn ŝanĝojn mi vidis!

Imagu… la lernejon. Jes… lernejon, nian propran, ni havis en Plembaĉi. Ne plu. Sed tiam… du, foje eĉ tri mastrojn kaj… ho, mi ne scias… ĝis sepdek geknabojn, eĉ pli, eble, ĉar neniam ĉeestis ĉiuj. Ĉiam estis hejme io pli grava… novaj ŝafidoj, olivrikolto, malsana bovino, vinfarado, ĉiam io, io pli postula ol lernado. La mastroj… ĉiuj viroj tiam… kleregaj homoj, kiuj tutfacile legis, skribis kaj kalkulis… ĉiam laŭ la itala lingvo, tamen. Sed ili persiste lernigis min legi, almenaŭ iome… kaj skribi. Jes, kapinta… ne nun sed iamafoje mi faris tre belan skribon… kaj kalkuli, eĉ multobligi kaj dividi… kvankam Lidinja, mia kara, ĉiam pli lertis ol mi.

Do kvin jarojn mi estis en la lernejo, sed tuj, kiam mi atingis dek du jarojn, mi devis eklabori. Ni estis multnombra, mia familio… dek du gefiloj, kaj miaj geavoj kaj onklino, kiu iel malsanis en la kapo. Malfacile mia patro manĝigis nin. Miaj pliaĝaj fratoj jam helpis mian patron en la kampoj, kaj miaj fratinoj, ĝis kiam ili edziniĝis, helpis en la domo… purigado, lavado, kuirado, fromaĝfarado… ankaŭ prizorgado de la kokinoj, kaj tiel plu. Mia patro decidis, ke mi helpu mian onklinon, lian fratinon, pri ŝiaj ŝafoj. Ŝia edzo mortis en la milito kontraŭ la aŭstroj… ie en norda Italujo, en la montegoj, en la neĝo, kun centoj da aliaj kalabriaj soldatoj. Ankaŭ oficiroj, kiuj ne estis de ĉi tie: ili devenis plejparte de la grandaj urboj, kaj parolis itale. Nu… ĉiuj mortis. Kial, mi ne plu memoras. Eble pro ia terpeco… ĝenerale pri terpeco temas. Sed mi ne scias, ne komprenas… eĉ neniam bone komprenis la militon, en kiu mi mem soldatis.

Sed vi, kapinta… ankaŭ vi militservis, ĉu ne? Kun mi… kaj do certe vi memoras, en Grekujo, kiam Andro diris al mi: 'Hej, Demo, ĉu vi kredas, ke, se mi alparolos greke tiun vilaĝaninon, ŝi komprenos?' 'Nu, provu,' mi respondis. 'Hej, kuzino,' li kriis, 'ĉu al ni bonvole iom da via kristalklara akvo?'… ja varmegis kaj surkape ŝi portis akvopoton. 'Volonte,' ŝi respondis. 'Jen do la fonto… nur cent metrojn for.'

Ŝi komprenis nin. Kial fifeke ni militis kontraŭ niaj kuzoj, niaj samlingvanoj? Kaj do… sufiĉ'! Andro kaj mi — kaj vi, kapinto — simple forgesis retrovi la taĉmenton. Ni restis en tiu montara vilaĝo kaj paŝtis la ŝafojn… ĉar ties junaj viroj militservis. Du jarojn ni restis… ĝis alvenis anglaj soldatoj — jes, anglaj!… kie diable estas Anglujo?… kiuj diris, ke Italujo aliancis sin kun ili kaj ni rajtas hejmeniri. Kaj ni estis herooj en Plembaĉi — ĉu ne, kapinta? — kuraĝaj revenintaj soldatoj… kvankam nur inter ŝafoj militis ni.

Kion mi estis diranta…? Ho jes, mia onklino. Do tiam ŝi estis sen edzo, pro la milito, la antaŭa milito, kun sep infanoj kaj sufiĉe multnombra ŝafaro, krome la kaproj. Miaj du pliaĝaj kuzoj jam paŝtis la bestojn, sed kiam unu el iris al la foiro… aŭ alicele al la urbo… helpon ŝi bezonis. Nu… mia patro jam sciis, ke ambaŭ kuzoj al Usono volis elmigri… sed tion al mi li ne diris, ĉar ankaŭ lia fratino, mia onklino, tion ankoraŭ ŝi ne sciis. Tiel… jes… tiel mi iĝis ŝafisto… kaj ĉio ĉi antaŭ okdek jaroj. Jes, kredu, kapinta… okdek jaroj da paŝtado… nu, pli-malpli… krom la fifreneza milito.

Do… jen mia vivo. Somere en la montaro… sep monatojn en kabano, sub la ĉielo. Ho… ne mankis akvo, lakto, fromaĝo… kaj haveblis forneto… ankaŭ legomojn ni kultivis… kokinojn. Do, bona vivo… sed jes izola. Foje alvenis frato, kuzo aŭ onklo… poste filoj, nevoj, nepoj. Farunon, fruktojn, foje luksaĵeton ili alportis… ankaŭ novaĵojn el la vilaĝo. Kiel ni soifis al novaĵoj! Do… kiu mortis, naskis, edziĝis… kiu elmigris kien, al Usono, Aŭstralio, Argentinio. Ĉiam tranoktis niaj vizitintoj ĉe ni… kaj plejofte ni mortigis ŝafon aŭ kapron… maljunan aŭ kriplan, aŭ idon malfortan… kaj babilis dum la tuta nokto… manĝante, trinkante vinon kaj kantante niajn popolajn kantojn… greklingvajn, senescepte. Belaj vesperoj, kapinta… oazoj en dezerto de tagoj kaj semajnoj, ĉiuj samaj, preskaŭ senokazaj. Kaj senhomaj.

Tiaj la someroj. Oktobre, kutime ĉirkaŭ la festo de Sankta Luko… mi ne scias kial… ni pelis la brutojn suben, al la antaŭmontaro, ĉi tien, kie troviĝas Plembaĉi. Kutime ni retenis duonon de la grego… foje pli, foje malpli, laŭ la nombro, la prezo ĉe la foiro kaj nia familia bezono… kaj irigis la ceteron al la foiro en Kondofuri. Ho, jen tago, ne, diurno: dudek horoj da vendado, aĉetado, marĉandado, enspezado, elspezado, celebrado, kompatado, manĝado, drinkado, kantado kaj rakontado pri kio okazis en niaj vilaĝoj dum la pasintaj dek du monatoj… kaj ĉio, ĉiam, ĉiu greklingve.

Kiom ni estis, ni paŝtistoj? Kiam mi estis junulo, eble kvincent, eĉ pli… sed post la lasta milito, ĉiam malpli. La junuloj daŭre elmigris, ne tiom al Usono kiom antaŭe… sed al Germanujo, Svislando, Francujo… al la grandaj urboj de norda Italujo. Iuj revenis … du el miaj filoj, ekzemple… aliaj ne. Aŭ nur dumferie. Paŝtado, eĉ terkultivado, fariĝis laboro tro peza… kaj ne sufiĉe profitiga. Profitoj, kapinta… ĉiam profitoj. Jen la nuna mondo. Kaj do ili rezignis… pri la kamparo, la vilaĝo, la greka lingvo.

La vintroj estis malsamaj. Mi restis en la vilaĝo, iom da mono en la poŝo post la foiro. Hejme mi bone manĝis… prizorgis la brutojn en la proksima kamparo… vespere amuziĝis kun amikoj… okulumante la belulinojn, jes, ja, la belulinojn, kiuj vespere promenis laŭ la vilaĝa strato. Inter ili… nu, unu plej allogis min. Lidja… dum sesdek kvin jaroj mia Lidinja… sed ŝi ĉiam priridis min, dirante, ke ŝi atendas princon el Usono aŭ Argentinio… ne paŝtiston el Plembaĉi. Sed mi sciis… jes, mi sciis… ke ŝi ŝercas… flatiĝas pro mia intereso. Do iun oktobron, kiam ŝi estis jam deksesjaraĝa, kaj post la foiro, mi donacis al ŝia familio du junajn ŝafojn… sesmonatajn, kapinta, do sufiĉe valorajn… kaj petis ŝin fianĉiniĝi kun mi. Ŝi diris, ke ŝi devos pripensi la aferon… sed mi sciis, pro la ekrideto, la ruĝiĝo, ke ŝi jam jesis. Sed mi daŭre amindumis, laŭ la kutimo tiam… kaj post kvin monatoj… mi estis reironta en la montaron… ŝi ja jesis… tio estas, ŝia patro jesis. Ni gefianĉiĝis… kaj, post tri jaroj, kiam mi ŝparis sufiĉon, ni geedziĝis.

Ho, Lidinja, Lidinja, mia kara, vi estis bona edzino. Dek gefilojn ni kreis… ne forgesante la karulinon, kiu mortnaskiĝis, kaj la bravuleton, kiu mortis dujaraĝa… difterio. Kaj dum miaj forestoj en la montaro vi lerte mastrumis… tiel ke ĉiuj niaj idoj estis fortikaj, honestaj… kaj bone instruataj. Dankon pro tio. Via Demetrio… via Deĉjo… ne forgesos… kaj sopiras jam la rerenkontiĝon.

Sed vidu, kapinta, dum tiuj jaroj la vilaĝo mirinde ŝanĝiĝis. Antaŭ la dua milito, kiam regis la faŝistoj… [Kraĉas] … alvenis ŝoseo… antaŭe estis nur vojetoj, sufiĉaj por azenoj, bovoj kaj homoj. Neniam ni vidis aŭtomobilon ĝis, se mi bone memoras, kiam la frenezuloj denove militis… ĉu en Abisenio? kie ajn ĝi estas… kaj alvenis… jes… kamiono kun oficiroj por rekruti soldatojn. Ho jes, ĉiam, ĉiam troveblas junuloj, kiuj ambicias, en bunta uniformo… morti. Kaj poste… post la dua milito… alvenis akvo el tuboj. Sufiĉis ĝis tiam putoj kaj fontoj… kiujn mi ankoraŭ preferas. Tiam elektrolumo, kloakoj. Sed imagu… dum tiuj alvenis, foriris la homoj. Stulte, ĉu ne? Ĉar kiam mi estis knabo, ni estis centoj, preskaŭ mil genajbaroj. Hodiaŭ, en somero, eĉ ne cent… dum vintro malpli ol dudek. Jes ja, de sepcent kristanoj al dek sep. Kio okazis, kapinta… kio okazis?

Kaj do hodiaŭ troviĝas pli da plembaĉianoj en Pitsburgo, Usono, aŭ en Frankfurto, Germanujo, ol en Plembaĉi mem. Jes, ja. El miaj ok vivaj idoj, nur unu, Elena, restas en Plembaĉi… baldaŭ ŝi venos por prizorgi la fajron kaj pretigi iom da vespermanĝo por mi. Sed la ceteraj? Nu, Akilo… ĉiuj havas greklingvajn nomojn, kompreneble … loĝas ne fore, en Melito. Fervojisto li estas. Foje li revenas… semajnfine, dum la someraj ferioj… sed lia edzino ne estas de ĉi tie… ne tre ŝatas la vilaĝon. Kaj ŝi ne komprenas la grekan… dum mi malbone parolas la italan… tamen pli bone ol mia kara Lidinja… preskaŭ neniom ŝi parolis itale.

Kaj la aliaj idoj… nu… aŭ en Svislando aŭ Novara, Norditalujo. Iam ili revenis regule, dumsomere; sed ĉiam malpli ofte. Mia plej aĝa filo, Andro, jam emeritiĝis. Li ĉiam diris, ke li revenos post la pensiuliĝo. Ĝis nun, tamen, ne. Ne.

Tiel la vilaĝo mortas… kaj mi kun ĝi. Infanoj… apenaŭ estas. Nur du… kaj ili devas vojaĝi ĉiutage dek kilometrojn al la lernejo en San Pantaleo. Kaj parolas nur la italan. Elena, mia filino, kutime parolas greklingve kun mi, sed cetere ankaŭ ŝi parolas itale. Neniu en la vilaĝo, krom mi, ankoraŭ uzas nian lingvon. Kiam mi mortos… post nelonge… mortos en Plembaĉi ankaŭ nia antikva greka lingvo, post dudek ses jarcentoj da ĉiutaga parolado. Plorinde, ĉu ne, kapinta? Plorinde.

David Kelso, iama direktoro de Esperanto-Asocio de Britio kaj nun membro de ties administra komitato, dividas sian tempon inter Skotlando kaj Kalabrio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>