Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [960]  >>

Paul Gubbins

En la lasta numero de La Brita Esperantisto mi proponis, iom nervoze, ke estu lanĉita tiel nomata nekrologo-banko. Mi sciis, ke tiel mi eble ofendos homojn, kiuj preferas ne paroli pri aferoj tiaj: tion tamen mi nek celis nek deziris.

Mi volis simple krei datenaron, per kiu eblus dece adiaŭi en la kolumnoj de nia revuo al forpasintoj, kiuj jaron post jaro laboris por nia lingvo aŭ almenaŭ ĝin subtenis, sed, kiel ofte okazas, pri kiuj ni vere malmulton scias. Alivorte mi volis eviti la loterion, kiu permesas, ke pri kelkaj forpasintoj ni multon skribas; pri aliaj foje nenion aŭ tro malmulton.

Do al la kvaropo, kiu reagis laŭ la spirito de mia propono, mi sincere dankas. Mi esperas, ke mi neniam devos uzi la informojn, kiujn vi sendis. Sed, kiel vi kvarope agnoskas, sendante al mi aŭtobiografiajn notojn, unu el la maloftaj certecoj en la vivo estas — ironie — la morto.

Tamen, pro la ĝenerala manko de entuziasmo pri mia propono, mi lasas ĝin fali. Tion mi bedaŭras — sed verdiktis vi, la legantoj de La Brita Esperantisto, kaj do tiel estu. Sed, se iu estontece riproĉos al mi, ke mi neglektis aperigi nekrologon pri tiu aŭ alia forpasinto, tiun mi strekos tuj de mia solstic-karta listo.

Aliflanke mi demandas min, kiom da legantoj efektive legis miajn komentojn. Kvar certe; sed la ceteraj? Sendube en la revuo legeblas multe pli interesaj kontribuaĵoj ol redaktoraj komentoj: ekzemple en ĉi tiu numero mi aparte bonvenigas la raporton de Ross Weekes pri lia vizito al Suda Ameriko. Mi same dankas al nia fidela kontribuanto Mamed Madok'ba, kiu buntigas la revuon per siaj originalaj perspektivoj pri nia socio; kaj al David Kelso, preskaŭ konstanta 'vaganta verkanto' (roving reporter?).

Bildo

Supren, malsupren: jen la sorto de la apudmara kablo-fervojeto en Scarborough. Sed certe, kiam britaj esperantistoj kunvenos tie inter la 28-a de aprilo kaj la 1-a de majo, nur supreniros nia lingvo.

(Pli granda bildo)

Sed serioze, memoru, ke mi volonte aperigos raportojn kaj aliajn kontribuaĵojn — rakontojn, novelojn aŭ eseojn — de legantoj: do, verkemuloj, ekverku, kaj plenigu la paĝojn de La Brita Esperantisto per viaj originalaj kontribuaĵoj. Mi substreku denove la neoficialan devizon de la revuo: Sendu, Ne Plendu.

Kaj ne forgesu la Britan Esperanto-Kongreson en Scarborough (28-a de aprilo ĝis 1-a de majo). Mi ankoraŭ ne vidis detalan programon, sed jam anoncite estas, ke gastprelegos la eminenta esperanta edukisto kaj pedagogo Atilio Rojas, direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto en Nederlando. Kaj certe jam estas preparataj diversaj distraĵoj…

Do… ĝis Scarborough!

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>