Rekte al la artikolo

Du poemoj

<<  [960]  >>

Tim Carr

Kvazaŭ nova

(Irlande 1979)

Sur selo meze de duoninsulo,
kun ŝlagro en la kapo, tra pluvsagoj,
mi grimpas bore, glite laŭ zigzagoj
kaj skias sob, bremsante, el nebulo.

Jes, amo 'kvazaŭ nova' — brilo, brulo;
l' interna suno de mirindaj tagoj.
(Mi vidos monton flosi inter lagoj,
kaj citos el Ronsardo pri Tibulo.)

Spokrompo! Tempo premas dum riparo.
Des pli stakataj violonoj spronas;
soprano soras, pulsas basgitaro.

Jam finĝustigas meĥanisto sperta.
Perkuta fulmostreko kanton kronas
— krisigno, krom startpafa, am-aserta.

Trans la Merseo

(Vintre 1959)

Vizaĝoj — sesdek mil! — en stadiono.
Vizaĝoj viraj — krudaj, akraj, duraj
inunde kaj lavange plej teruraj,
truditaj sen kompensa distra fono.

Mizera karno de sordida ŝtono
ĉe akvoj rancaj, defluiloj nuraj,
sub nuboj kremkoloraj kaj sulfuraj.
For de Ivona, la plej alta bono,

mi, kiu vidis belon absolutan,
vidas akute mondon hidan, brutan,
junulo funebranta, ekzilita.

'Infero', la urbego nun filmata,
por krim-kinaĵo ŝoka, krom ekscita;
des pli efekta, ĉar monokromata.


La titolo de la unua poemo tradukas la Abba-kanton 'As good as new'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>