Rekte al la artikolo

Cerbumado en Jorko

<<  [961]  >>

Kunveno de la Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside.

Dum ses horoj — tamen kun tagmanĝo-paŭzeto — ili cerbumadis: pri gramatikaj kaj stilaj eraroj en ankoraŭ neredaktita artikolo-propono por internacia Esperanto-revuo; pri la plusoj kaj minusoj de esperanta televido-kanalo, kaj pri la fiasko-kialoj de la Internacia Televido; pri refleksivaj pronomoj, participoj kaj aliaj lingvaj tiklaĵoj; pri aŭd-ekzerco, kiu prezentis la voĉon de Ivo Lapenna; pri paroladetoj pri memelektitaj temoj; kaj fine pri kvizo enhavanta demandojn interalie pri Esperanto en Jorkŝiro.

Tiel suferadis — sed ŝajne ankaŭ masoĥisme ĝuadis — membroj de la Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside, kiuj kunvenis fine de junio en Jorko. La seminarion gvidis Paul Gubbins (denaska lankaŝirano reinvitita al la regiono de la blanka rozo: supozeble, post 500 jaroj, nun estas tempo enterigi la pasintecon kaj koncentriĝi pri la nuno).

Fotitaj estas cerbumantoj Darren Lampon kaj Muriel Shackleton; Anne George kaj Kay Sanders; kaj Graham Blakey, Angus Wilkinson kaj Jack Warren.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>