Rekte al la artikolo

Kvizo

<<  [961]  >>

Partoprenintoj en la federacia seminario en Jorko testis siajn sciojn pri Esperanto per tiu ĉi kvizo. Ankaŭ vi povas kvizumi. La kvizo havas du partojn, kaj gajneblas entute 24 poentoj.

Esperanto en Britujo

  1. Kiu estas la nuna prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio?
  2. Kiun rolon en EAB ludas Joyce Bunting?
  3. Kie okazos la venontjara Brita Esperanto-Kongreso?
  4. Kiu estas la nomo, aŭ en Esperanto aŭ en la angla, de la eduka projekto lanĉita de EAB por instruigi Esperanton en elementaj lernejoj?
  5. Kiu estas la nomo de la Esperanto-biblioteko en Barlastono?
  6. Kiu brita esperanta grupo festas sian centjariĝon en septembro ĉi-jare?
  7. Krom Scarborough, kie okazis la lasta brita Esperanto-kongreso en Jorkŝiro? (Por kroma poento: en kiu jaro?)
  8. Kie okazis en Jorkŝiro Universala Kongreso de Esperanto? (Kroman poenton por la jaro.)
  9. Kiu estis la nomo de la esperanta pioniro, kiu loĝis en Keighley, Jorkŝiro?
  10. Kiu estas la nomo de la konata esperantisto, kiu pasigis la adoleskantajn jarojn ne en Jorkŝiro sed relative apude en norda Lincolnshire?

Esperanto en la mondo

  1. Sur kiu kontinento ankoraŭ ne okazis Universala Kongreso?
  2. El kiu lando devenas la nuna prezidanto de UEA?
  3. En kiu jaro mortis Zamenhof, kaj, por kroma poento, kie okazis la Universala Kongreso en tiu jaro?
  4. Nomu unu Esperanto-centron en Francujo.
  5. Kiu estas Osmo Buller?
  6. Kiel nomiĝas la esperanta biblioteko ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo? Por kroma poento, kiun rolon plenumis la homo, kies nomon portas la biblioteko?
  7. En la fruaj jaroj de Esperanto la Akademio havis alian nomon. Kiun?
  8. Sviso, aŭtoro, psikologo, iama interpretisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko… pri kiu temas?
  9. Kion signifas la mallongigo ZEO?
  10. Kiu prezidinto de UEA tradukis lastatempe teatraĵojn de Ŝekspiro: Henriko 5-a kaj La vintra fabelo?

Entute: 20 + 4 poentoj. La respondoj troviĝas post la rubriko 'Babile'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>