Rekte al la artikolo

'Ĉe' la SATEB-semajnfino

<<  [961]  >>

Savis la vivon de la Esperanto-instruisto Andreo Cseh nederlanda esperantisto, kiu, kiam nazioj serĉis informojn pri li, 'perdis' la slipon surhavantan adreson kaj aliajn personajn detalojn, tiel ke la germanoj kredis lin malaperinta. Tiel, laŭ Ed Borsboom, aŭtoro de 'Vivo de Andreo Cseh', kaj gastpreleganto en Barlastono dum la jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB), la vivo konstruiĝas plejparte sur hazardo.

Ŝajnas, ke 2006 estas la jaro de Andreo Cseh. Prelegis pri li dum la brita kongreso en Scarborough Atilio Orellana Rojas; du semajnojn poste prelegis ankaŭ pri li Ed Borsboom. Tiel tiuj, kiuj aŭdis la unuan prelegon, povis respondi al la demando de s-ro Borsboom, per kiu li komencis sian prelegon: 'Kion vi scias pri Cseh?' Jen imitinda metodo komenci prelegon, almenaŭ en la intima rondo, kiu karakterizas SATEB-semajnfinojn: tiamaniere ĉiu en- plektiĝas tuj en la temo; el nuraj aŭskultontoj fariĝas kunaŭskultantoj, kiuj mem kontribuas al la sesio.

Bildo

S-ro Borsboom (fotite) montris sin sprita, vigla kaj entuziasma preleganto, kiu klare kaj koncize prezentis la vivon de Cseh, kiun li persone bone konis kaj kies karismo lin tuŝis. 'Li estis mia granda instruisto pri la vivo,' diris s-ro Borsboom. 'Tia homo bezonis biografion.'

Tial la biografiisto dum pluraj jaroj kolektis kaj ordigis dokumentojn kaj aliajn informojn pri Cseh, kaj tiam, dum kvar jaroj, kompiladis la libron. Verŝajne Cseh mem estus aprobinta. Dum la milito, laŭ s-ro Borsboom, Cseh savis multajn Esperantajn librojn, ekzemple aĉetante la restantan stokon de eldonejoj: nur tiel, dum Esperanto-agado estis malpermesata, eblis flegi la internacian lingvon kaj certigi, ke ĝiaj adeptoj havu legaĵojn en Esperanto.

Kaj legaĵo en Esperanto (ankaŭ en la angla) fariĝis diskut-temo dum la jarkunsido de SATEB: lastatempe la asocia revuo, La Verda Proleto, suferis pro manko de kontribuaĵoj; sed nun, se ĉiuj planoj realiĝos, aperos kontribuaĵoj de membroj de SATEB pri diversaj temoj, ĉu ĝeneralaj, ĉu politikaj-sociaj.

Tiel la reelektita komitato de SATEB — David Kelso, prezidanto; Laura Miller kaj Pearl Simons, sekretario kaj help-sekretario; Arturo Prent, kasisto — esperas revivigi la revuon. La komitato esploros ankaŭ la formaton de la jarkunsida semajnfino por allogigi ĝin al pli da homoj, kiuj volas diskuti en Esperanto ĝeneralajn sociajn temojn. Povas esti, ke la tradicia maja dato de la jarkunsido ŝanĝiĝos (por ne apudi al la dato de la brita Esperanto-kongreso): jen alia decidotaĵo por la komitato.

Ankaŭ dum la semajnfino okazis distra vespero, kaj lingva kaj politika-socia forumoj. Diskut-temoj inkluzivis la nunan politikan situacion en Italujo, surstratajn sekureco-kameraojn, ellandigon de industrioj kaj servoj, kaj la Eŭropan Union.

S-ro Borsboom prelegis duan fojon, same lerte, same atentokapte, pri Lanti, la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda: li diris, ke Lanti (pseŭdonimo de Eugène Adam) posedis tri ecojn, nome perfektan esperantan prozon, emon lingve eksperimenti, kaj ideologion, kiu kondukis lin al sennaciismo.

Entute ĝuinda evento: bedaŭrindas, ke britaj esperantistoj turnas la dorson al ĝi. Ĉu povas esti, ĉar SATEB-anoj siavice turnas la dorson al EAB-eventoj, kaj do ne sufiĉe vaste brit-movadumas por flirtigi la SATEB-standardon?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>