Rekte al la artikolo

Ameriko en la okuloj de eŭropanoj de la 16-a jarcento

<<  [961]  >>

Atilio Orellana Rojas

Prelego prezentita dum la brita kongreso en Scarborough.

La protagonistoj de mia hodiaŭa parolado estos la mitoj naskiĝintaj ĉe kelkaj eŭropaj popoloj pri Ameriko kaj pri tio, kio tie troviĝas.

En la tempo de la grandaj vojaĝoj de la eŭropanoj okazis io rimarkinda: la eŭropanoj opiniis, ke lokoj — kiujn hodiaŭ ni taksas mitologiaj, sed kiuj tiutempe estis parto de la maniero percepti la mondon — povis esti malkovrataj, esplorataj kaj eĉ ekspluatataj.

Ekde la helena periodo la spicaĵoj de oriento regule atingis Eŭropon. Ili venis per la tiel nomata Silka Vojo aŭ trans la maro: de la Bengala Golfo ĝis la Ruĝa Maro aŭ la Persa Golfo; tiam karavane ĝis Mediteraneo. Tiuj komercaj rilatoj ekzistis ekde la tempoj de Romio ĝis la mezepoko. Komence de la 16-a jarcento, la vasta etendiĝo de la Otomana Imperio influis ankaŭ la komercan interŝanĝon inter oriento kaj okcidento.

Ni ne forgesu, ke post 1453 (kiam Konstantinopolo falis en manojn de la turkoj) kaj en periodo de nur 22 jaroj estis fermitaj ĉiuj okcidentaj faktorioj en oriento. 1475 estas la jaro, kiam la lasta ĝenova faktorio estas efektive fermita ĉe la Nigra Maro. Iom post iom la kristanaj regnoj komprenis, ke ili devos trovi novajn vojojn por komerci kaj tiel atingi la tiom ŝatatajn spicojn.

Kontraŭe al tio, kio okazis en orienta Eŭropo, en Iberio en sama tempo la ĉeesto de la muzulmanoj iom post iom finiĝis. En 1415 la portugaloj transiris la Ĝibraltaran Markolon kaj okupis Ceuta post la rekonkero de la tuta teritorio de la iama portugala regno. Siaflanke Hispanio en 1492 deklaris sin libera de ĉiuj maŭroj. Estis klare, ke geografie la vojo al oriento devus iri tra la vasta Mara Oceano. Lisboa, Sagres kaj Sevilla iom post iom pleniĝis je kartografoj kaj maristoj pretaj servi la renaskiĝintajn regnojn per siaj konoj.

Tiam la homoj troviĝis antaŭ la defio atingi orienton laŭ alia vojo por povi alveni al tiuj malproksimaj kaj misteraj regionoj de la mondo. Kun la alveno al Ameriko ŝajnis en Eŭropo, ke la mitologiaj regionoj estos tuj atingeblaj. Multaj el la mitoj pri oriento estis transplantitaj al Ameriko. Ili reviviĝis kaj laŭbezone transformiĝis por adaptiĝi al la nova loĝloko.

Notinda estas la fakto, ke kun la alveno de eŭropanoj al Ameriko, la jarcentaj kredoj pri mitologiaj lokoj migradis fakte de oriento al la tiel nomata nova mondo. En Eŭropo la sanktaj libroj kaj la laikaj tradicioj metis la teran paradizon, la fonton de la eterna juneco, Gog kaj Magog, la minejojn de reĝo Salomono, la teritorion de Amazonoj, la mirindan oran palacon de Cipango — en la grandan vastecon de Azio, kaj preferinde en la plej forajn ekstremojn de tiu kontinento, en regionojn praktike ne atingeblajn por la loĝantoj de Eŭropo.

La preciza lokiĝo de la tera paradizo estis longe serĉata. La unuaj priskriboj de Kristoforo Kolumbo, kaj de ĉiuj aliaj kronikistoj alvenintaj al Ameriko, pensigis la tiutempulojn, ke efektive ĝi troviĝas en Ameriko. Antonio León Pinelo, la reĝa konsilanto de Hispanio, kronikisto kaj kompilanto de la leĝoj regontaj 'Hindiojn', verkis serion de klarigoj por montri, ke la loko, kie vivis Adamo kaj Evo, estis efektive Ameriko. Ĉar la biblio diras, ke la ĝardeno de Edeno troviĝis oriente de la teritorio, kie Adamo vivis post la forpelo, kaj ĉar Ameriko estas oriente de Azio, estis klare, ke Edeno estas en Ameriko.

La kvar riveroj ĉirkaŭantaj la paradizon jam priskribitaj de Sankta Isidoro de Sevilla en la 6-a jarcento estis identigitaj kun la amerikaj: Fisón estis Rivero de la Plata, Tigriso estis rivero Magdalena, Gehon estis Amazono, kaj Eŭfrato ne estis iu alia ol Orinoko. La arbo de bono kaj malbono ne estis verdire pomarbo, kiel oni erare asertis longtempe, sed fakte temis pri pasifrukto, kiu pro sia koloro kaj bongusteco perdigis Adamon kaj Evon.

León Pinelo provis montri ankaŭ, ke la homoj vivis en Sudameriko, ĉar la kontinento havas formon de koro kaj tie ili restis ĝis la diluvo.

Ni centrigu nian atenton nur en la mitoj, kiuj influis la konduton ĉefe de hispanoj kaj portugaloj kaj iagrade ankaŭ de britoj, francoj kaj nederlandanoj, kiuj decidis esplori Amerikon. En Eŭropo estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj pli ol tiuj mitoj, kiujn mi aludos, rilate al foraj mondopartoj. Estis popularaj, ekzemple, la mitoj pri la tiel nomata Terra Australis Incognita, pri la reĝlando de Preste Juan, ktp. Ili fakte ne havas apartan rilaton al la amerika kontinento.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj kelkaj libroj estis rigardataj aparte gravaj. Unu el ili estis Romanco de Aleksandro , kies aŭtoro estas konata kiel Pseŭdo-Kalisteno. Li prezentis en diversaj epizodoj la vivon de Aleksandro la Granda. Ĝi estis verkita en la 3-a jarcento, kaj en ĝi estas multe da fantaziaj informoj. Aleksandro estis dum la mezepoko rigardata kiel paladino de okcidento, kiu sukcese eniris orienton. La teksto estas bele kolorita per rakontoj pri ekstravagancaj popoloj kaj naturaj kuriozaĵoj. Ĉar en la komenca tempo oni ne konsciis, ke oni ne venis al oriento, sed al mondoparto, pri kies ekzisto oni eĉ ne imagis, tiujn estaĵojn poste oni provis retrovi en Ameriko.

Ankaŭ la vojaĝoj de John Mandaville estis tiam konataj. Sur la kovrilo de unu el la hispanaj eldonoj oni vidas ekzemplerojn de kvarokululo, unuokululo kaj hundokapulo. Ankaŭ tiujn monstrojn oni ĉiel provis retrovi en Ameriko.

En Hispanio la libroj pri kavaliroj estis ŝatataj. Unu el ili estas aparte mencienda, nome, Amadís de Gaula. En ĝi oni parolas pri insulo nomata California, troviĝanta tute apud la tera paradizo, kie loĝis nigraj virinoj, kiuj vivis iel simile al la amazonoj. Bernal Díaz del Castillo post alveno al Meksiko tute firme povis aserti, kiom la azteka civilizo similis la informojn jam donitajn de Amadís.

Eŭropanoj, do, venis al Ameriko kun riĉa kaj bunta literaturo kaj kredoj pri mitologiaj lokoj, estaĵoj kaj bestoj, kaj anstataŭ unue malkovri la novaĵojn en tiu nekonata mondoparto, oni provis daŭre trovi tion, kio vivis en la kolektiva eŭropa mitaro.

Post tio, ke en 1521 la enormaj aztekaj trezoroj estis ŝtelitaj kaj en 1532 la inkaaj, iĝis klare, ke la nova mondo efektive estas Catay nek Cipango, kaj ke la revata oriento ne estas tiu kontinento. Tamen en Ameriko abundis oro.

La bibliaj kaj grekolatinaj mitoj estis iom post iom forgesitaj, kaj naskiĝis novaj legendoj, ĉar la nova teritorio ne estis sufiĉe konata, ĉar mankis kapablo bone komuniki kun la indiĝenoj, kaj ĉar la invadintoj ne sukcesis disigi realon disde fantazio en la informoj donitaj al ili de la indiĝenoj.

Ne mankis vasta nombro de aventuristoj, kiuj kuraĝis eĉ riski la vivon por trovi valorajn metalojn. Ili rezonis tiel, ke, se Cortés kaj Pizarro sukcesis alveni al regnoj plenaj je oro, la vasteco de Ameriko evidente kaŝas ankoraŭ pliajn tiajn lokojn. Tiel ekaperis la unuaj mitaj regnoj de Quivira, la sep urboj de Cíbola, Omagua, la lando de Cinamo, Meta, Eldorado, Manoa, Parima, Guaypó, Jungulo, La Granda Paitití, Enim, la Granda Parú, Trapalanda, kaj la Urbo de Cezaroj.

Fakte tiuj nomoj fariĝis tre famaj en la 16-a jarcento, kaj informoj pri ili flugis de unu loko al alia, ĉiam kun pliaj detaloj volonte aldonitaj de iu ajn, sen kontrolo, ĉu tio estis vera aŭ ne. Neniu sciis ekzakte, kie tiuj urboj troviĝis. Tamen oni povus hodiaŭ diri, ke ie norde de Meksiko troviĝis la sep urboj de Cíbola, en Sudameriko estis Eldorado kaj la Granda Paitití, kaj en la sudo de Patagonio la Urbo de Cezaroj.

La novaj enloĝantoj de Sudameriko venis ĉefe de la sekaj regionoj de Andaluzio kaj Ekstremaduro en Hispanio. Ili en Ameriko troviĝis kun tute alia naturo: densa tropika arbaro kaj la vasteco de la anda montaro. En Sudameriko estis multe da akvofaloj, riveroj, varmeco, malsekeco, fenomenoj ne kutimaj por la novalvenintoj. Ili devis batali kontraŭ la insektoj kaj la nekonataj sovaĝaj bestoj. Kelkaj kronikistoj rakontis, ekzemple, kiel anakondoj simple grimpis la hamakojn de la kompatindaj hispanoj kaj en sekundoj ili estis formanĝitaj.

Ĉar al ili la medio estis nova, ili havis malfacilaĵojn eltrovi manĝaĵojn, kaj ĉar ili ne konis la faŭnon kaj flaŭron, ili ne sciis kio estas manĝebla kaj kio ne. Sekve de tio ili ofte mortadis venenigitaj; al ili fariĝis necese invadi indiĝenajn vilaĝojn por serĉi manĝaĵojn. Ili suferis ankaŭ atakojn de la indiĝenoj, kiuj defendis sin ĉiel kontraŭ la invadantoj, kaj ne malofte ili uzis venenigitajn sagojn.

Ĉio ĉi tio ankoraŭ pli faciligis la pliampleksigon de la mitoj pri la oraj regionoj, ĉar la malfacilaĵoj montris, ke efektive ili devas suferi por atingi bonan rekompencon. Tio estis iasence metaforo de la mistika vojo de la sanktuloj: ili devas daŭre batali kontraŭ malfacilaĵoj por alveni al la lokoj, kie oro abundas.

El ĉiuj tiuj mitologiaj regnoj, mi mencios specife tri, kiuj estas la plej konataj en Latinameriko, ĉar ili estis sidejo de abundaj trezoroj meze de mirinde bela naturo.

La Granda Paitití

Trovi oron estis la plej granda espero de la miloj de hispanaj soldatoj, kiuj vagadis tra Ameriko en la 16-a jarcento. Ia ajn spuro pri ĝi, ia ajn suspekto, ke en la proksimeco troviĝas tiu metalo, kreskigadis ankoraŭ pli la iluziojn.

En 1515 unu el la ŝipoj de Juan Díaz de Solís sinkis ĉe la estuaro de rivero de la Plata. Dek unu el la maristoj sukcesis savi sian vivon naĝante ĝis la riverbordo. Ili estis gastigitaj de indiĝenoj de la gvarania popolo kaj, sekve de iliaj rakontoj, ili decidis eniri la tropikan arbaron, ĉar ili aŭdis pri blanka viro, kiu regas ĉe la Sierra de la Plata (Arĝenta Montareto).

Bildo

Atilio Orellana Rojas estis la cefa gastparolanto dum la brita kongreso en Scarborough. Li prelegis ne nur pri Ameriko en la 16-a jarcento, sed ankaŭ pri Andreo Cseh, fondinto de la samnoma instru-metodo. Atilio prezentis tre viglajn kaj tre guindajn lingvo-lecionojn bazitajn sur la principoj de Cseh, kaj montris sin fleksebla instruisto neniel katenita al Cseh-metodoj: depende de la instruatoj, diris Atilio, necesas en la klascambro adopti kaj adapti diversajn pedagogiajn praktikojn.

Dek du jarojn poste, du el tiuj hispanoj renkontiĝis kun la ekspedicio de Sebastián Caboto kaj rakontis pri la Arĝenta Montetaro, kaj rekomendis tuj navigi tiudirekten por plenigi la ŝipojn per oro kaj arĝento. Ĉi tio estis verdire la unua paŝo en tiu poste ĝeneraligita kredo, ke en Sudameriko ie estas sekreta imperio tre riĉa en tiuj metaloj. La ekzisto de la Arĝenta Montetaro fariĝis tamen sensignifa antaŭ la apero de la regno de la Granda Paitití.

En la hodiaŭa Peruo, en la urbo Cajamarca, Pizarro kaptis la imperiestron Atahualpa. Por savi sian vivon Atahualpa provis atingi kompromison kun Pizarro. En la ĉambro, kiu estis lia prizono, li faris surmure linion, kiu indikis la plej altan punkton, kiun lia mano kapablis atingi, kaj proponis al Pizarro ŝanĝi sian liberecon kontraŭ ĉambro plena je oro ekde la planko ĝis tiu linio indikita de li. Pizarro akceptis la proponon. De tiu tago tra la tuta vasteco de la Inkaa Imperio fluis al Cajamarca oro.

La imperiestro plenumis sian promeson, sed la invadisto ne. La 3-an de aŭgusto 1533, baptita kiel kristano kaj kun la nomo ŝanĝita al Juan, li estis brutale batita de Pizarro kaj lia soldataro, kaj la imperiestro mortis. Aŭdinte pri la morto de Atahualpa, la indiĝenoj kaŝis ĉion el oro en la provincon Antisuyu (la Orienta Provinco). Laŭdire tien iris la nobeluloj de la imperio kaj kaŝis ankaŭ sin.

Estas alia tradicio, multe pli kredebla por mi. Malantaŭ la ĉefa sanktejo de la granda inkaa templo nomata Coricancha (templo de la suno), ekzistas enirpordo konata kiel Chingana: tunelo komunikiganta la sanktejon kun la fortikaĵo de Sacsayhuamán. Tiu ĉi tunelo estis uzita en la 16-a jarcento de la princo Inca Choque Auqui (la Ora Princo), dum la hispana invado en la tempo de la civila milito inter Huáscar kaj Atahualpa.

Choque Auqui, mem frato de la batalantoj por la rajto heredi la tronon, forlasis la imperiestran palacon de Amarucancha kunportante la mumion de sia patro Huayna Capac kaj la oran statuon de tiu iama inkao. En la mumio estis lia koro tute kovrita per oro. La princo fuĝis kune kun la kleruloj (Amautas), arkivistoj (Quipucamayocs), sacerdotoj (Willajs), virgulinoj de la dio Suno (Ajillas), nobeluloj (Orejones) kaj kelkaj soldatoj. Tiuj fakte fondis la 'alian Cuzco' por konservi la tradicion kaj la trezorojn de la prapatroj.

Ie, do, estis fondita la urbo Paiquinquin Qosqo, nome, la urbo ĝemela al Cuzco. En 1686 la misiisto Francisco de Cale skribis, ke al Paitití oni povus alveni post kvintaga promenado de Cuzco. Paitití efektive konsistis el serio de urboj konektitaj inter si pere de tuneloj, kaj en ĝi evidente abundis ĉio el oro, arĝento kaj neimagebla kvanto da juveloj. La homoj tie estis tre altaj kaj vestis sin ĉiam blanke, kaj eblis vidi la kanton de la nevideblaj birdoj. Laŭdire ĉe la piedoj de Paitití estis artefarita lago kvadratforma, de kie eliris ŝtonita vojo, per kiu oni povus atingi tiun regnon.

La imperiestra familio fakte multe suferis sekve de la invado kaj, malgraŭ la klopodoj de la tri lastaj regantoj, la monarkio ne sukcesis restariĝi. Post la torturo kaj murdo de Tupac Amaru, la lasta el ili, la mito pri la ekzisto de Paitití fariĝis ankoraŭ pli forta. En 1547 Domingo de Irala traveturis la riveron Paranao kaj poste la Paragvajon, serĉante la tiom priparolatan Paitití. En 1558 Nuflo de Chaves sekvis la paŝojn de la antaŭa. Ambaŭkaze kun nula rezulto. Tiu listo estas sufiĉe vasta: Francisco de Aquino, Juan álvarez de Maldonado, ktp.

Unu el la plej grandaj historiistoj en Argentino, Enrique de Gandía, iel klarigis la devenon de ĉi tiu mito. Li konsideris, ke en la periodo de la inkaa imperio la imponeco de la temploj en Cuzco kaj de la aliaj grandaj urboj igis kelkajn revi pri tiu perdita tempo, kaj kelkaj eĉ pensis, ke la trezoroj troviĝas en la lago Titicaca. Li analizis la etimologion de Paitití tiel: pai estas monarĥo, kaj tití estas mallongigo de Titicaca. Paitití signifus, do, 'monarĥo de la lago Titicaca'.

En Paitití, laŭ la hodiaŭaj onidiroj, vivas la inkao Intipchurrin (filo de la suno), kiu silente regas, pretigante sin por la restarigo de la imperio.

Impresis min ekscii, ke en Peruo estas grupo de homoj, kiuj tute serioze plu serĉas Paitití kaj ĉiun jaron organizas piediradon laŭ la regiono, kie supozeble ĝi troviĝas ankoraŭ kaŝita sub la tero. Tio certe, ĉar la usonano Hiran Bingham la 4-an de aprilo 1912, ricevinte dek milionojn da usonaj doloroj de National Geographic Society, malkovris Machu Picchu, kiam li efektive serĉis Paitití.

Eldorado

La plej foraj informoj pri Eldorado estas de la jaro 1534, kaj tiu mencio aperis en la urbo de Sankta Francisko de Kito. Iu indiĝeno iris tien kaj petis subtenon de la hispanoj por batali kontraŭ la popolo ĉibĉa. La indiĝeno asertis, ke en lia lando estas abundeco de oro kaj promesis bone rekompenci la aliancanojn, se ili estos helpataj. Li ankaŭ priskribis la ceremonion de la ora viro, kiu poste revigos milojn da homoj.

En la vilaĝo Guatavitá, en la nuntempa Kolombio, vivis tribestro, kiu estis kokrita. Kiam li malkovris la perfidon de la edzino, lia indigno estis senlima: dum bankedo li devigis ŝin manĝi la penison kaj testikojn de la alia viro speciale rostitajn por la okazo, kaj li ordonis al ĉiuj en la vilaĝo, ke ili daŭre parolu pri la fiago de la edzino tute laŭtvoĉe. La edzino ne povis elteni tian humiligon. Ŝi prenis sian filinon kaj ĵetis sin kun ŝi en la lagon de Guatavitá. La tribestro ekpentis pro sia ago kaj lia granda afliktiĝo malkreskis, nur kiam la sacerdotoj malkaŝis al li, ke lia edzino loĝas en palaco sub la lago, kaj ke li povus ŝin honorigi per oraj donacoj. De tiam la tribestro kutimis navigi sur la lago kaj ĵeti objektojn el oro kaj ankaŭ smeraldojn. Li iris nuda kaj kun la korpo kovrita de ŝlimo kaj polvigita oro.

Alia fonto pri la deveno de Eldorado diras, ke la heredantoj al tribestreco devis vivi ses jarojn en groto, manĝante nek viandon, nek salon, nek spicaĵojn. Ili ankaŭ rajtis nek seksumi nek vidi la sunlumon dum tiu periodo. Kiam alvenis la tago de la kroniĝo, la unua ago estis eniri la lagon por fari oferojn al la dioj. La indiĝenoj kutime metis fajron ĉirkaŭ la lago, nudigis la kronprincon kaj kovris lian korpon per ŝlimo kaj oro. Li vojaĝis sur la lago per boato plena je oro kaj smeraldoj kaj kun ujo, kie ardis karbo. En la momento mem de la ofero, ĉio silentis: muziko, kantoj, kaj la tribestro ĵetis en la lagon diversajn trezorojn.

Laŭŝajne tiu rito, jam malaperinta antaŭ la alveno de la hispanoj kaj transformita en legendo, pasis de generacio al generacio. Malgraŭ tio la konkeristoj ne povis akcepti, ke tioma donacemo estu io, kio ne plu okazas. Ilia avideco donis al tiu legendo proporciojn nekredeblajn, kaj ekde 1534 estis organizitaj ekspedicioj por serĉi tiun lokon. Antonio de Sepúlveda volis eĉ sekigi la lagon Guatavitá en 1580, kaj eĉ postulis la boradon de unu el la ŝtonaj muroj apud la lago, ĝis finfine amaso da rokoj falis sur la sklavojn kaj per tio formortis ankaŭ lia riĉec-avideco.

La serĉado de Eldorado ne finiĝis en la 16-a jarcento. Tra la jarcentoj aperis multaj aventuristoj. En 1921 la usona piloto James Angel serĉis oron en la Venezuela Gvajano, kaj asertis esti vidinta El Dorado dum unu el liaj flugoj. En 1935 li malkovris akvofalon — la plej altan en la mondo, la Akvofalon Angel.

Vere bela ora statueto troviĝanta en la Muzeo pri Oro en Kolombio montras la momenton, kiam la tribestro de la boato faras sian oferon. Kelkaj antropologoj konsideras, ke tiu ĉi legendo enhavas du simbolajn ideojn: pri vasta kaŝita trezoro (la kono) kaj pri la fonto de la eterna juneco (la senmorteco). Oro, kiu por la eŭropanoj havis fortan materian valoron, havis spiritan valoron por la amerikaj indiĝenoj. Ĝi simbolis la sunon kaj ĝian lumon; ankaŭ fekundecon, vivon kaj povon.

En la 60-aj jaroj la Nacia Instituto pri Kulturo en Peruo organizis ekspedicion por trovi Eldoradon en la arbaro de la rivero Urubamba. Ili taksis, ke la urbo troviĝas tie, pro la referencoj en la kronikoj de, ekzemple, Felipe Huamán Poma de Ayala de 1600. Iom baldaŭ oni perdis kontakton kun la grupo: komenciĝis rapide la serĉado de la pluvivantoj. Unu jaron post la foriro, kiam oni ne plu esperis retrovi iun vivantan, tamen proksime al Cuzco aperis Núñez de Arco, la arĥeologo-gvidanto de la grupo. Li surprizis ĉiujn dirante, ke li neniom memoras, kion li vidis en la malkovrita Eldorado.

La Urbo de Cezaroj

Kiel infano mi aŭdis diri: 'La Urbo de Cezaroj kaŝiĝas ĉe la Anda Montaro, apud vasta lago. Ĉiam dum Sankta Vendredo eblas vidi de malproksime kiel brilas la kupoloj, turoj kaj tegmentoj de la domoj, ĉiuj faritaj el oro kaj arĝento…'

Unu plia el tiuj fantazie riĉaj lokoj troviĝas sude de la argentinaj pampasoj, en tiu vasta platejo, kie la vento estas forta kaj la pejzaĝo esence monotona. La Urbo de Cezaroj verdire ne naskiĝis same kiel la aliaj urboj antaŭe menciitaj, nome, ĝi ne devenas de iu legenda amerika civilizo, sed de la granda monavideco de la konkeristoj.

De kiam oni atingis la Magelanan Markolon okazis pluraj provoj krei hispanajn urbojn en Patagonio. Ĉiuj fiaskis sekve de la firma rezisto de la diversaj triboj en la regiono, kaj multaj hispanoj mortis. Restis ĉiam la onidiro, ke kelkaj hispanoj sukcesis savi sian vivon kaj, trovinte oron kaj riĉaĵojn, decidis resti tie kaj esti la solaj regantoj, sen la bezono dividi tion kun la hispana reĝo. Ili estis nomataj 'cezaroj', kaj ilia mitologia loĝejo la Urbo de Cezaroj.

Kelkaj konsideris, ke la Urbo de Cezaroj troviĝas ie meze de la arbaro; aliaj diris, ke en duoninsulo; eĉ, ke ĝi estas en lago kaj la sola ebleco eniri ĝin estas levebla ponto. Tie abundis oro kaj arĝento, per kiuj oni kovris la murojn de la domoj, kaj per kiuj oni fabrikis seĝojn, tranĉilojn kaj ankaŭ plugilojn. Kelkaj eĉ diris, ke apud la Urbo de Cezaroj estas du montoj, unu plena je diamantoj, kaj alia el oro.

Iuj kritikaj historiistoj taksas ĉi tiun legendon invento de la hispana monarĥio por stimuli la koloniigon de la regionoj plej sudaj de la amerika kontinento. Tiuj terenoj estis certe gravaj strategie, sed ne tre allogaj por la konkeristoj, same kiel estis Meksiko kaj Peruo.

Komence de la 18-a jarcento, Silvestre Antonio Roxas priskribis la arĥitekturon, la vivon kaj la manĝo-kutimojn de tiu urbo. En 1707 li aperis en Madrido ĉe la reĝa kortego, sin anoncis kiel forkaptito de la puehuenĉe-popolo kaj proponis al la tiama reĝo la konkeron de tiu urbo. Ĉar lia peto restis senaŭskulta, li iris al Ĉilio por insisti antaŭ la reĝa reprezentanto. Tiam li estis informita, ke li heredis grandan monsumon en Hispanio. Jam en Hispanio li eluzis sian heredaĵon por la organizado de grupo konkeronta la Urbon de Cezaroj… sed por tia vojaĝo li bezonis apartan permeson de la Konsilio pri Hindio. Finfine, kaj post 12-jara atendado, lia peto ne estis akceptita.

Tre kolera, li eldonigis en Peruo sian verkon Vojaĝo de Buenos Aires al Urbo de Cezaroj. Laŭ li, la urbo troviĝis sur iu altaĵo; tie abundis temploj kaj domoj el ŝtono; la cezaroj estis blankuloj, blondaj, bluokulaj, kaj havis barbon. Ili parolis lingvon nekonatan al la hispanoj kaj al la indiĝenoj. Ili kutimis utiligi markojn por la bestaro same kiel oni faradis en Hispanio. Plie, tiuj cezaroj havis grandnombran servantaron: ĉiuj indiĝenoj kristaniĝintaj. Aldone al tio, la urbo estis tre riĉa en grajnoj kaj legomoj, sed ne estis tie vino kaj oleo, simple pro tio, ke vitoj kaj olivarboj ne bone adaptiĝis al tiu fora regiono. Anstataŭe la loĝantoj manĝis abunde fiŝojn kaj marfruktojn.

Tio estis, esence, kion Roxas diris, sed lia rakonto estis poste abunde riĉigita per detaloj, kiel faris la jezuito Pedro Lozano en 1733. Li informis, ke tiujare aperis hispano en la insulo Chiloé. Montriĝis, ke li estis neniu alia ol unu el la cezaroj, kiu fuĝis de la urbo Hoyos, la plej granda kaj dense loĝata el inter la tri ekzistantaj en la regno de la cezaroj — la aliaj du estas Muelle kaj Sauces, situantaj je nur 10 kilometroj de Calbuco, tuj antaŭ Chiloé.

Kiel oni tuj rimarkas, la komenca raporto de Roxas pri unu urbo estas jam vastigita al tri urboj. Plie, Lozano raportis, ke fakte en la Urboj de Cezaroj ne estas oro, sed arĝento mirinde abunda ĝis la grado, ke manĝiloj, kaseroloj, ujoj plej diversaj, kaj ĉio eĉ por la plej ordinara uzo, estas arĝentaj.

Fidinda specialisto de tiu tempo pri la Urbo de Cezaroj estis Ignacio Pinuer, guberniestro de Valdivia. En 1774 li diris, ke la Urbo de Cezaroj estis tute ĉirkaŭita de fosaĵo, kaj ke eblis eniri nur pere de leveblaj pontoj. La cezaroj tie sidis sur seĝoj el arĝento kaj oro, uzis ĉapelojn, subĉemizon, ĉemizon kaj grandajn pantalonojn, kaj ankoraŭ pli grandajn ŝuojn. Kio plej mirindis en la urbo estis, ke la cezaroj estis senmortaj. Tiu senmorteco kaŭzis demografiajn problemojn, ĉar ili ne plu povis loĝi en la sama insulo, kaj tiel parto de la familioj translokiĝis al alia flanko de lago, apud kiu la Urbo de Cezaroj troviĝas. Malgraŭ pluraj provoj, neniam la Urbo de Cezaroj estis trovita.

Fakte la forta altiro atingi magian lokon, plenan je riĉaĵoj kaj povo, signifis al multaj la perdon de la propra vivo, kaj ankaŭ malriĉigis plurajn revemulojn. La serĉado de tiaj oraj regnoj ne alportis kiel sekvon la eltrovo de ormontojn, sed almenaŭ permesis, ke la amerika kontinento estu pli bone konata.

Atilio Orellana Rojas eklernis Esperanton en 1984, kaj jam de 1988 instruas la internacian lingvon per rekta metodo. Li estas direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto en Nederlando, kaj multe artikolis pri, interalie, edukaj kaj indiĝenaj temoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>