Rekte al la artikolo

De kie vi nomiĝas?

<<  [961]  >>

Simon Davies

André Cherpillod. Etimologia vortaro de la propraj nomoj. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2005. 227 paĝoj. ISBN 92-9017-089-1.

Jen la jango por la jino de la samula Konciza Etimologia Vortaro: ĝi kompletigas la antaŭan elstaran verkon per pritrakto de la majusklaj vortoj. Temas ne nur pri plene esperantigitaj nomoj kiel Anno kaj Ludoviko, sed ankaŭ pri fremdaj formoj kiel Dostojevskij kaj Tjan-An-Men, ĉiuj prezentitaj kun modele konciza klareco.

La libro sukcesis respondi preskaŭ ĉion, kion mi ĝis nun demandis al ĝi. Mi trovis unu surprizan formon (Tajgiĉuano kun G anstataŭ Ĝ), kaj unu nekutiman historion (ke la stelnomo Siriuso signifas skuiĝadon, anstataŭ varmegecon).

Enestas la interreta Vikipedio, sed la aŭtoro ial ignoras la atestitan fakton, ke vikio — sistemo por facile krei retpaĝojn — venas de havaja vorto por 'rapida'. Simile li konjektas, ke la komputika nomo Unikso rilatas al unika, kvankam ĝi efektive nur vortludas pri pli frua sistemo Multikso (MULTipleksora Informa kaj Komputa Servo).

Bildo

Apud mia nomo, Simono, eblas legi pri hebrea etimo kun la senco 'aŭdema', sed laŭ aliaj vortaroj tio tute ne estas certa. Mia nomo povus egale bone deveni de greka vorto por 'platnaza' — eĉ se mi persone preferus esti majstra je la oreloj ol mopsa je la flarilo.

Alia recenzo kritikis la oftan listigon de diverslingvaj formoj, taksante tion 'nenecesaĵo'. Mi kontraŭas. Por mi estas ege interese vidi ekzemple la grekan ortografion de Ŝekspiro, aŭ la volapukan tradukon de Usono. Cetere, Cherpillod mencias la anglalingvan formon 'Usona' (el United States Of North America) kaj informas, ke Samuel Butler proponis ĝin ĉirkaŭ 1905. Tamen Butler mortis en 1902, kaj li ŝajne neniam uzis tiun vorton.

Mi ĉesu fendi harojn. La verko estas bonega, kaj mi forte rekomendas ĝin al ĉiu esperantisto kun lingva intereso, ĝojante, ke la aŭtoro inkluzivis la fame enorman nomon de kimra fervojstacio apud Bangoro, kaj nur iomete ŝanceliĝante pro la kolizio de koloroj sur la kovrilo.

Simon Davies estas komputikisto, kiu helpas en la kulisoj de pluraj EAB-projektoj, inkluzive de kompostado de LBE kaj pretigado de lastatempaj DVD-eldonoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>