Rekte al la artikolo

Babile

<<  [961]  >>

Paul Gubbins

La angla … internacia lingvo

Ni scias, ke ĉiu en la mondo parolas kaj komprenas la anglan… sed eble ne en nordorienta Anglujo. Laŭ raporto en The Guardian (2006-02-08), respondeculoj pri la sanservo en County Durham organizis seminarion por helpi al kuracistoj kompreni erojn en la 'Geordie'-dialekto — ekzemple: 'Ah've a canny ill-fard dunsh'. Solvo sube!

La angla … malhelpilo

Raportas British Council — ironie unu el la plej grandaj propagandistoj (koste de britaj impost-pagantoj) de la angla lingvo — ke tutmonda uzo de la angla malutilas al britaj firmaoj kaj aliaj instancoj. 'Kiam ni konkurencas ekonomie, pedagogie aŭ kulture [tiel], ne plu sufiĉas paroli la anglan,' informas la lingvisto David Graddol, kiu aŭtoris la raporton. Verdire nenio nova: antaŭ 20 jaroj same konkludis inter aliaj la pedagogo kaj lingvisto Stephen Hagen. Rekomendas Graddol, ke junaj britoj lernu la 'lingvojn de la estonteco': la hispanan, la mandarinan kaj la araban. La estonteco…? Hmm, eble esperantistoj proponus alian lingvon de la estonteco. [El The Guardian, 2006-02-15.]

La angla … ĉie (ne)komprenata (1)

The Observer (2006-05-07), en raporto pri poloj laborantaj en Londono, skizis la sorton de juna tubisto en London, kiu ricevis monpunojn ĝis valoro de £2000 pro kontraŭleĝa parkumado, simple ĉar li ne povis legi kaj kompreni la parkumŝildojn. Konjekteble tubo-riparado estas pli internacia lingvo ol la angla.

La angla … ĉie (ne)komprenata (2)

La aŭtoro Louise Welsh priskribis en The Guardian (2006-05-08) studviziton al la sudgermana urbo Bamberg. Sub okulfrapa titolo 'Iam mi pensis, ke ĉiu en Eŭropa parolas la anglan — sed tiam mi translokiĝis al urbeto [tiel] en Bavarujo', ŝi notis: 'Tamen aŭskultu, ĉiuj el vi, kiuj diris al mi, ke nuntempe ĉiu en Eŭropo parolas la anglan. Tiel ne. Eĉ etaj infanoj perfekte parolas la germanan… Ne restas al mi alia eblo, krom kunludi kaj plibonigi miajn preskaŭ neekzistantajn sciojn pri la germana.' Do, imagu…

La angla … ĉie (ne)komprenata (3)

Ĉi-foje en Irlando — kie la registaro intencas instaligi apudŝoseajn ŝildojn en la latva, la rusa kaj la pola, por memorigi al eksterlanandoj tie laborantaj, ke necesas ŝofori je la maldekstra stratflanko. Cetere estas planite traduki en diversajn lingvojn de orienta Eŭropo la irlanda ŝoforado-regularo (The Guardian, 2006-05-24).

La angla … ĉie (ne)komprenata (4)

Kuracistoj kaj specialistoj en Hispanujo pli kaj pli insistas pri la hispana lingvo, raportis The Observer (2006-07-09). Kelkaj rifuzas interparoli en la angla kun britoj, kiujn akompanu interpretisto. La prezidanto de la hispana kuracista asocio diris, ke la lingva barilo prezentas medicinajn riskojn kaj povas 'konduki al gravaj miskomprenoj kaj eraroj, pri kiuj finfine respondecos la kuracisto.' Unu el la interpretisto-volontuloj notis: 'Neniel eksterordinaras helpi britojn, kiuj jam de 20 jaroj ĉi tie loĝas kaj kiuj plendas, ke medicinistoj ne parolas la anglan. Pro tio, ke kelneroj kaj drinkejo-deĵorantoj parolas la anglan, ili atendas tion ankaŭ de kuracistoj.' O sancta simplissima…

Esperanto … 'bland and kitsch'

Neniel, leteris Heather Eason al la redakcio de Financial Times, kiu publikigis ŝian replikon (2006-05-23) reage al komento de raportisto, kiu komparis la Eŭrovizian Kanzono-Konkurson kun 'sengusta kaj kiĉa' Esperanto. Heather, denaska esperantisto, informis la ĵurnalon, ke samtage ŝi solvis Microsoft-problemon per helpo de japana esperantisto, diskutis vestaĵojn kun iu en Greklando kaj eĉ la raportiston kun amiko en Suda Ameriko. La letero — modela specimeno por korekti la malverojn, kiuj ĉirkaŭas Esperanton — legeblas ĉe eriketo.blogspot.com/2006/05/urnala-renomo.html.

La uson-angla … ĉion voranta Esperanto

En interesa kaj trafa eseo 'La eŭropa ideo' (The Liberal, Hay Festival Special, majo 2006), George Steiner tamen atentigis pri la kultura vandalismo de la uson-angla lingvo kaj aparte pri la 'valoroj kaj mondo-perspektivo monotonaj, kiujn tiu ĉi ĉion voranta Esperanto kuntrenas.' Klare Steiner, kiu ĝenerale elektas siajn vortojn tre zorge, plene miskomprenas la esencon de Esperanto — bedaŭrinda eraro el la plumo de klera kaj pensiga homo.

Esperanto … socia lingvo

En Croydon eblas lunde konversacii en Esperanto. Aldoniĝis al la franca, germana, itala kaj hispana rondoj ĉe la Croydon Social Languages Club nun Esperanto. Pri la iniciato informis Annice Szrajbman, kaj interesatoj kontaktu Michael Sims (tel. <privata telefonnumero>).

Esperanto … ĉu savlingvo?

Pereis en majo plurmiloj da homo pro tertremo en Javo. Raportite estas, ke 70% de la medikamentoj donacitaj al la registaro indonezia portas etikedojn en 'nelegeblaj fremdaj lingvoj' (The Guardian, 2006-05-29). Ĉu ne saĝe, se medikamentoj estus etikeditaj per unusola, komuna lingvo — prefere Esperanto? Tamen asocii saĝecon kun monda lingva politiko egalas al asocii ĉastecon kun kunikloj.

Esperanto … mirinda lingvo

Bone propagandis Esperanton 87-jaraĝa Jeanne Day el Fife, Skotlando, kiam ŝi intervjuiĝis en The Guardian (2006-03-16). Tiu ĉi rimarkinde aktiva homo eklernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj kaj klarigis, ke la 'mirinda' internacia lingvo, kun diversaj aliaj interesoj, kontribuas al sana kaj plenplena vivo. Dankon kaj gratulon pro tre pozitiva mencio!

Esperanto … en la franca

Aperis en la franca ĵurnalo Le Figaro intervjuo tre favora al Esperanto kun la lingvisto Robert Phillipson (2006-05-12). En ĝi Phillipson argumentis, ke la Eŭropa Unio nepre konsideru neŭtralan interkomunikilon. 'Efektive,' li diris, 'tiu jam ekzistas: Esperanto!' Dankon al Angela Tellier pro la atentigo.

Dulingva Usono

Frapis min la titolo de raporto en The Guardian (2006-05-10): 'America is a bilingual nation'. Ŝajnas, ke anglalingvaj usonanoj konsterniĝis, parolante pri 'profanado', kiam hispanlingvanoj ekkantis la usonan nacian himnon en la hispana — a la luz de la aurora, ktp. La raportisto, Ariel Dorfman, notis, ke tiel hispanlingvanoj 'transiris linion, tiel senintence anoncante ion, kion usonanoj jam delonge timas: la fakton, ke ilia lando survojas fariĝi dulingva nacio.' Dorfman tiel substrekas tion, kion mi jam delonge diras al studentoj, sed kion ili ne volas kredi: plej verŝajne dum viaj vivoj vi vidos la unuan hispanlingvan usonan prezidanton … kaj kia bato por la prestiĝo de la angla — la usona — lingvo.

Eta demando

Se la tuta mondo parolas la anglan, kial Royal Bank of Scotland, kunlabore kun Bank of China, ofertas dulingvan respondoservon al la 55 000 ĉinaj studentoj en Britujo? [The Guardian, 2006-06-12.]

La Esperanto-klasĉambro …

…almenaŭ en arta formo videblis en junio dum ekspozicio ĉe muzeo en Hackney, Londono, kiu — laŭ oficialaj informoj — kritikas kaj celebras provojn pri unuigo kaj reliefigas niajn revojn pri farado kaj malfarado de eŭropa kunesto. Dum la ekspozicio Terry Page prezentis senpagan Esperanto-lecionon, kaj vizitantoj povis informiĝi pri la internacia lingvo en Britujo kaj aliloke. Fotoj pri la Esperanto-klasĉambro, kun klarigoj en foje iom tordita angla lingvo (jes tiu, kiun ĉiu ĉie perfekte parolas), troveblas ĉe www.c3.hu/~ligal/305.html, kie — negative — oni tamen parolas pri la 'bankroto de ĉiaj idealoj,' inkluzive de Esperanto. Hmm…

Gratulon …

… al la nordgermana urbo Herzberg am Harz, kiu nun oficiale — post subtena decido de la urba konsilantaro — nomiĝas 'Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo'. Pliaj informoj legeblas ĉe www.ic-herzberg.de.

Lingva justeco

Kiam emeritiĝis Stephen Jakobi, la fondinto de bonfara organizaĵo Justaj Jurprocesoj Eksterlandaj, li resumis sian karieron, dirante: 'Unu el la plej grandaj bariloj kontraŭ justeco estas lingvoj' (The Guardian, 2006-05-15). Li aldonis, ke ĉiam necesas dungi bonan lokan advokaton (kiu regas la lokan lingvon). Strange en mondo, kie regas la internacia usonangla lingvo.

Serenadis esperante

Leginte nekrologojn en The Guardian (2006-05-10), mi rimarkis, ke iu George Batey el Nottinghamshire, eksa karboministo, kiu mortis je la aĝo de 87, kantis al siaj infanoj 'serenadojn' en Esperanto (ankaŭ en aliaj lingvoj, pri kiuj li ekinteresiĝis pro internacia skolta ĵamboreo en 1937). Interesa homo: ĉu iam aktiva en la brita Esperanto-movado?

Dankon …

… al ĉiuj, kiuj finance subtenis La Verdan Ranaron kaj tiel helpis surscenejigi du unuaktaĵojn dum la Universala Kongreso en Florenco: fotoj pri la teatraĵoj aperas sur la kovrilo de ĉi tiu numero de LBE. Donacoj inkluzivis monon kolektitan de membroj de la jorkŝira federacio, kaj £30 senditajn anonime fine de marto.

Solvo

Traduko el la 'Geordie': Mi terure kontuziĝis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>