Rekte al la artikolo

Neniel relative, sed tute sukcesa

<<  [963]  >>

Ruth Stanier

Wilfrid Atkinson. Relativeco per bildoj. Eldonis: Wilfrid Atkinson, 2006. 100 paĝoj. ISBN-10: 0-902756-26-5; ISBN-13: 978-0-902756-26-7. £5.75 inkl. afranko. Distribuas Esperanto-Asocio de Britio.

Bildo

Sur la kovrilo de Relativeco per bildoj tekstas: 'por kompreni la esencajn ideojn de Einstein per bildoj'. Ĉu ĝi sukcesas? Mi opinias, ke jes.

Por kiu estas la libro? Por esperantistoj, kiuj ne jam scias pri relativeco, kaj kiuj volus scii, kio estas relativeco. Oni povas legi la libron detale por bone kompreni, sed oni povas ankaŭ legi la tekston kaj vidi la diagramojn, ne komprenante ĉiun ekvacion — tiel oni lernas la esencajn ideojn pri relativeco sen la detaloj.

La libro komenciĝas per tre legebla antaŭparolo, kiun mi trovis tre bonveniga. Mi supozis, ke post la antaŭparolo la teksto iĝos malpli legebla (mi klarigu, ke mi ne estas esperanta spertulo), sed fakte mi povis legi la tutan libron preskaŭ sen vortaro.

Ĉiu ĉapitro komenciĝas per klarigo pri la fizikaj teorioj uzataj, ĝis Einstein proponis la teorion de relativeco, kaj kiujn oni uzas nuntempe en la ĉiutaga vivo. La klarigoj estas utilaj kaj klaraj, kaj la diagramoj helpas al tiuj, kiuj ne certas pri fiziko, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne aparte spertas pri Esperanto.

En ĉiu ĉapitro, post klarigo pri nerelativeca fiziko, Atkinson diskutas relativecon. La ĉapitroj temas pri spaco kaj tempo, dinamiko, ondoj tra spaco, elektro-magnetismo kaj gravito (sed en la ĉapitro pri gravito la aŭtoro ne provas klarigi ĝeneralan relativecon). Kiel troveblas sur la kovrilo: 'Por legi la tekston, ne necesas universitata diplomo en matematiko — lerneja nivelo sufiĉas. Klaraj diagramoj ilustras la ĉefajn ideojn. Pli matematikemaj legantoj trovos aldonajn komentojn kaj klarigojn en apendico'. Konsentite, sed verŝajne helpus al lernanto, se ties 'lerneja nivelo' de matematiko aŭ fiziko estus bona.

Kelkaj ideoj pri relativeco estas kontraŭ-intuiciaj, ekster la ĉiutaga sperto. De tempo al tempo mi ne komprenis ideon, sed en preskaŭ ĉiu kazo mi legis poste, ke la ideo estas stranga por nia kutima pensmaniero: la aŭtoro certe sciis, kiam la leganto bezonos kuraĝigon.

Ŝajnas al mi, ke la presisto ne kutimiĝas al kelkaj matematikaj konvencioj. Estas konvencio, ke v, a, ktp, prezentas kvantojn vektorajn, kaj v, a, ktp, prezentas nevektorajn. Por leganto, kiu kutimiĝas al la konvencio, la teksto estas konfuza, ĝis oni rimarkas, ke v samas al v. Ankau la '1' (unu) kaj la 'l' (L) samas, do kiam mi legis ĉe paĝo 25 'm/l-m', mi komence legis ĝin kiel 'm dividita per unu minus m', anstatau 'metroj en lumo-metro'.

Sed tiel la leganto estas avertita kontraŭ apartaĵoj tiaj. Entute mi esperas, ke oni senprobleme legos kaj ĝuos tiun ĉi libron.

Ruth Stanier loĝas en Hereford, kie ŝi instruas matematikon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>