Rekte al la artikolo

Diservo kaj fiservo

<<  [963]  >>

Girvan kaj Máire McKay

La ĉi-jara kongreso de la Esperanto-Asocio de Skotlando okazis de la 15-a ĝis la 17-a de junio en Lanark, historia urbeto asociita kun la skota heroo William Wallace. Ni ĉeestis kiel vizitantaj anoj de la Esperanto-Asocio de Irlando.

Vendredon kaj sabaton ni kunvenis en la antikva urba Tollbooth (antaŭa impostejo kaj malliberejo), tute apud la preĝejo de Sankta Nikolao, sur kies fasado staras en niĉo militema statuo de Wallace ekipita per glavo, ŝildo kaj kasko.

Dimanĉon ni translokiĝis al la proksima New Lanark, rimarkinda industria komunumo kreita de la filantropo Robert Owen. La komunumo situas en profunda arbara valo de la rivero Clyde, kie ekzistis kotonŝpinejo fondita de la glasgova industriisto David Dale.

La kongresprogramo estis varia kaj interesa. Post 'nesolena malfermo' fare de David Kelso, la ĉarma gastprelegantino Vladka Chvátalová el Ĉeĥujo parolis pri 'Mia hejmlando', prezentante fascinajn faktojn pri sia lando. Sekve, mi havis okazon diri kelkajn vortojn pri miaj tradukoj skota kaj angla de La infana raso de Vilĉjo Auld.

Sabaton, Andrew Weir faris interesegan paroladon titolitan 'Lingvistiko por la perpleksaj', kaj Hju Rid (Hugh Reid) rakontis pri la Projekto Wallström.

Post iom da libera tempo, komitatkunsido kaj apetitveka tagmanĝo preparita de Ute Reid, Vladka denove parolis, ĉi-foje pri 'Bruselo — ĉu hodiaŭa Babelo?'.

Post tepaŭzo, David Bisset gvidis nin dum promenado tra la urbo. En la vespero, oni povis elekti inter diservo kaj restado en trinkejo ('fiservo'). La tago finiĝis per abunda bankedo en agrabla restoracio The Courtyard.

Dimanĉon ni kunvenis en la Vilaĝa Halo en New Lanark, kie Jack Casey prelegis pri 'Robert Owen — la homo, la vizio'. Ni ne povis ne admiri la dediĉon kaj noblan (kvankam memprofitan!) ekzemplon de tiu ĉi viro, kiu ne nur reformis la nehumanajn kondiĉojn, en kiuj devis labori la muelejaj laboristoj, sed ankaŭ fondis la unuan infanvartejon en la mondo, plibonigis kaj pliĝuigis la vivon de infanoj kaj virinoj, kaj inspiris la fondiĝon de sindikatoj de laboristoj, kaj de similaj industriaj komunumoj en Usono.

Post kafpaŭzo, ni ĝuis gvidatan viziton tra New Lanark — vere neforgesebla sperto. Ni vizitis la ekspozicion Millennium Experience (Jarmila Sperto), teksuman maŝinarejon, infanlernejon fonditan de Owen, domaron de la laboristaj familioj, kaj la hejmon de Owen mem. Kelkaj el ni manĝis en la mueleja restoracio, dum aliaj reelektis la bongustan manĝaĵon preparitan de la sindona Ute.

La 'nesolena fermo' sekvis la tepaŭzon. Tiam la plimulto de la kongresanoj adiaŭis, sed kelkaj restis ĝis lundo por ekskursi al Biggar.

La kongresanaro estis sufiĉe internacia. Ĝi konsistis el esperantistoj el Ĉeĥujo (Vladka), Ĉinujo (s-ino Xiaofeng Gong), Irlando (ni), Drew Herman el Alasko, Usono, Eduardo Vargas (alinome 'Solo', muzikisto kaj komikisto) el Hispanujo, kaj EAB-membroj el Anglujo, Kimrujo kaj, kompreneble, Skotlando.

Verdikto: ege sukcesa kaj tre ĝua kongreseto. Al ĉiuj ni volas esprimi nian koran dankon.

La aŭtoroj loĝas en Tullamore, Irlando. Girvan McKay regule kontribuas al la magazino Monato kaj lastatempe tradukis La infanan rason; Máire McKay aktivas interalie en ekologiaj rondoj kaj pri Amnestio Internacia.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>