Rekte al la artikolo

Johano Rapley

<<  [963]  >>

Nur dek tagojn antaŭ sia 80-naskiĝdatreveno mortis la 9-an de junio en Francujo Johano Rapley. Li aktivis en Esperantujo dum pli ol 50 jaroj — profesie inter 1951 kaj 1955 por Universala Esperanto-Asocio en Rickmansworth, Anglujo. Li laboris por UEA ankaŭ en Roterdamo inter 1983 kaj 1986 kaj poste preter sia emeritiĝo inter 1989 kaj 1993. Li membris en multaj esperantaj kluboj kaj asocioj, ĉefe en la Londona Esperanto-Klubo, kies kasisto li estis kaj poste honora vic-prezidanto. Cetere li aktoris en sennombraj esperantaj teatraĵoj kaj aliaj spektakloj. En la 1990-aj jaroj li translokiĝis kun sia edzino Helga al Francujo, kie la paro asistis ĉe la kulturocentro La Kvinpetalo. Post kelkaj jaroj ili denove translokiĝis al orienta Francujo.

Pro lia morto ne nur Esperanto perdis unu el siaj plej saĝaj, plej kompetentaj amikoj, sed ankaŭ multaj esperantistoj perdis amikon bonkoran, gastaman kaj ĉiam helpeman. Al Helga Rapley kaj al aliaj familianoj ni transdonas sincerajn kondolencojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>