Rekte al la artikolo

Babile

<<  [963]  >>

Paul Gubbins

Ĉiu uzu la anglan …

Kiom ofte oni tion aŭdas? Sed laŭ letero en The Guardian (2007-01-23), la malfacilaĵoj de la angla grave kontribuas al disleksio. Ŝajnas, ke en Finnlando aŭ Italujo, apenaŭ ekzistas disleksio, dum dulingvaj uzantoj de la kimra kaj de la angla malpli suferas pro disleksio en la kimra. Ĉu ekzistas disleksio en Esperanto?

Ĉiu uzas la anglan (1) …

Ankaŭ tion oni ofte aŭdas. Sed kredeble manko de komuna lingvo inter ŝipanaroj kontribuas al akcidentoj. Servis maristoj havantaj inter si ok naciecojn en la kargo-ŝipo Napoli, kiu vrakiĝis en januaro apud strando en Devono (memorindas la scenoj, kiam piratoj kaj aliaj alproprigantoj forportis el la sursabliĝintaj konteneroj motorciklojn kaj aliajn varojn).

La maristo-sindikato Nautilus atentigis, ke multlingvaj ŝipanaroj malutilas al sekureco. Bob Crow, sekretario de la sindikato RMT, diris: 'Sekureco postulas komunan surŝipan lingvon' — kiu supozeble mankis almenaŭ ĝis kontentiga grado (malgraŭ vulgaraj nocioj pri la ĉieo de la angla) en la Napoli (The Guardian, 2007-01-24).

Ĉiu uzas la anglan (2) …

La dua novaĵero en la malfruvespera BBC1-bulteno la 20-an de februaro temis pri la angla lingvo. La registaro, laŭ la raporto, elspezas jare cent milionojn da pundoj rilate tradukadon kaj interpretadon por enmigrintoj. Politikistoj nun proponas, ke enmigruntoj lernu la anglan, antaŭ ol alveni al Britujo. Sed kial … ĉiu jam parolas la anglan, ĉu ne?

… aŭ ne uzas (1) …

Kia surprizo! Portugalaj laboristoj ĉe la fabriko (apenaŭ eblas nomi ĝin 'bieno') en Suffolk, kie en februaro pro tiel nomata birdogripo estas mortigitaj pli ol 150 000 meleagroj, ne parolas la anglan. Laŭ The Guardian, kunlaboras en la fabriko kun dek portugaloj po unu interpretisto (2007-02-10).

… aŭ ne uzas (2) …

Fajrobrigadistoj en Crewe lernas la polan por pli bone kaze de incendio komuniki kun membroj de la tiea pola komunumo. 'Multaj poloj ne scipovas la anglan,' diris Carl Hanson, brigadestro en Crewe. Aldonis Henryka Garlacz: 'Nepras, ke poloj informu brigadistojn, kio okazis, kaj se ĉiuj ambaŭflanke lernus kelkajn frazojn, ili povus pli bone komunikiĝi' (Congleton Advertiser, 2007-04-05).

Brila maniero elspezi publikan monon … kaj do nun kial ne eklerni la bengalan aŭ la araban aŭ la … ho! Kial policistoj kaj ambulancistoj ankaŭ ne eklernu? Fakte, kial la tuta publiko ne eklernu, por ke urĝkaze …? Stultaĵo! Kial ne eklerni Esperanton?

… aŭ ne uzas (3) …

Registara komisiono, starigita post la londonaj bombatencoj en 2005 por enketi pri komunumaj rilatoj en Britujo, trovis, ke magistratoj jare elspezas ĉirkaŭ £300 milionojn pro tradukado kaj interpretado (laŭ The Observer, 2007-06-10). La komisiono konsilis, ke magistratoj uzu ĉi tiun sumon por instrui la anglan kiel fremdan lingvon. Bona ideo … sed bela ekzemplo pri politiko neniel kohera. Ĉu ne lastatempe multaj kolegioj, kiuj instruis la anglan, nuligis kursojn pro tranĉita financa subtenado?

Petskriboj

En februaro mi iom kontraŭvole subskribis peticion favore al Esperanto. La peticio aperas ĉe registara retejo kreita por indiki, ke regantoj regatojn aŭskultas. Mi kontraŭvole subskribis, ĉar unue mi ne kredas, ke registaro, kiu en 2003 ignoris amasprotestojn kontraŭ la Irak-milito, aŭskultos; due, mi timas, ke mizera subskribo-rikolto ridindigos Esperanton kaj permesos al kontraŭuloj diri: Ho, vi atingis nur kelkdekojn da subskriboj, dum ŝoforoj, kiuj kontraŭas mejlo-imposton, allogis 1,5 milionojn da interesatoj; kaj trie, mi forte bedaŭras misuzon en la anglalingva petskribo de la poseda pronomo 'its'. Miaopinie gravas gramatikaĵoj tiaj. Ĉu homoj serioze traktos nin, dum ni pledas por Esperanto, senatente kaj senzorge (mis)uzante nian propran lingvon?

Tromponto durada

Laŭ informoj de franca ano de esperanta biciklanta grupo, tromponto uzanta la nomon 'Tony Brown', ŝajne esperantisto en Londono (sed konata nek al EAB nek al la Londona Klubo), petis, ke la franco rezervu por li dum ses semajnoj komfortan hotelon en Parizo. La ulo indikis, ke li ne posedas bankkonton sed pretas pagi pere de ĉeko farita de kompanio Irish Press. Cetere li rifuzis doni poŝtan adreson.

Laŭ la franco, kiu subskribis sian averton (dissenditan en februaro) simple Cirilo: 'La trompo de tiu fi-esperantisto estas tiaspeca. Post kiam mi estus dirinta al li, ke mi deponis la ĉekon, li verŝajne estus trovinta motivon, por ke mi resendu parton de la sumo al li aŭ al iu amiko. … Tiu trompo estas ege simpla sed terure efika. Estas domaĝe, ke nur unu homo putrigas la esperanto-movadon pro tiaj fiagoj.' Konsentite!

Trompinto plurvoĉa

Dum la semajnfino de la 10-a kaj 11-a de marto deko da britaj esperantistoj ricevis ĝenajn kaj kredeble malicajn telefonvokojn. Plej trafata estis la honora sekretario de EAB, David Kelso, kiu, kiam sonoris la telefono, levis la aŭdilon por trovi, ke li estas konektita — per ligo malbonkvalita, verŝajne satelita — al ekzemple Ian Mac Dowall, Kate Hall, Arnold Pitt, Anthony Rawlinson, aŭ alia.

David plendis ĉe British Telecom, kiu informis, ke eblas starigi tiel nomatan konferencolinion sen la permeso de enplektotoj, kaj ke semajnfine ne eblas kontroli linion tian, ĉar maldeĵoras koncerna personalo. Anthony opiniis, ke temas eble pri iu, kiu volas scii, ĉu esperantistoj uzas inter si la internacian lingvon. Jen unu teorio: sed ĉu la motivoj pli fias? Kaj kiu estas iniciatinto — kredeble esperantisto, kredeble brito — kiu (por uzi la suprajn vortojn de Cirilo) 'putrigas la esperanto-movadon'?

Helpu!

Ed Borsboom, kies libro Vivo de Andreo Cseh, estas rezencita en la lasta numero de La Brita Esperantisto, skribis: 'Mi volas gratuli vin pro la alta nivelo de la revuo. Mi legis plurajn aliajn artikolojn kun granda intereso.'

Cetere li aldonis jenan peton: 'Kiu povas helpi min? Mi serĉas la mortodaton de Adolf Mildwurf, kiu loĝis ankoraŭ en 1964 en Britio.' Kiu disponas pri la serĉata informo? Ed kontakteblas ĉe: <privata retadreso>.

Al(b)loga lingvo

En la fruaj jaroj de la interreto regis la angla — verdire la usona — lingvo. Vidu, diris kontraŭuloj de Esperanto, la angla estas la adoptita lingvo de retumantoj — denove pruvo pri la internacieco de la angla. Nu, evidente: interreto naskiĝis en Usono, tie, kie troveblis la unuaj adeptoj.

Tamen la situacio ŝanĝiĝis. Laŭ The Guardian (2007-04-12), la plej populara bloglingvo estas la japana. Ne malpli ol 37% el ĉiuj blogoj devenas de Japanujo … iom malpli devenas de angleparolantaj landoj. Do jen … la japana estas la plej al(b)loga lingvo.

(Mal)feliĉan naskiĝdatrevenon

Okaze de la 50-a jubileo de la Eŭropa Unio, pluraj ĵurnalistoj notis, ke la unio stagnas. Kulpas, almenaŭ parte, laŭ Timothy Garton Ash (The Guardian, 2007- 03-22), manko de komuna lingvo.

En komentario, titolita 'Eŭropo novan kaj aŭdacan rakonton bezonas — kaj devas inventi novajn rakontilojn', la ĵurnalisto konkludis: '[Eŭropo] eksciu, kiu, en kiu lingvo, per kiaj komunikiloj, tiel rakontos.' Bone … sed ĉu la aŭtoro estas la sama Timothy Garton Ash, kiu antaŭ kelkaj jaroj primokis en la sama gazeto Esperanton?

Volas korespondi …

… pri neidentigitaj flugantaj objektoj (angle: 'UFOs') Tomasz Zavski, ul. Zakoplanska 48, 54-031 Wroclaw, Pollando.

Volas foti …

… kaj fondi Internacian Esperantistan Foto-Asocion ĉina UEA-delegito, Sun Minĝiao. Eblas kontakti lin ĉe <privata retadreso>.

Gratulindas (1) …

… la esperant-lingva kolokvo pri planlingvaj bibliotekoj okazanta en oktobro en Vieno. La evento aparte gravas, ĉar tiel ŝtata organizaĵo, la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu organizas la kolokvon, agnoskas la gravecon de Esperanto kaj oficiale ĝin rekonas.

Gratulindas (2) …

… britoj premiitaj en la ĉi-jaraj belartaj konkursoj de UEA. Update-redaktoro Geoffrey Sutton gajnis unuan premion en la branĉo 'eseo' pro studaĵo 'Pri la periodoj de la Esperanto-literaturo'; Michael Cayley gajnis duan premion en la branĉo 'poezio' pro 'Memoroj'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>