Rekte al la artikolo

Unuafoje en Barlastono

<<  [964]  >>

Miland Joshi

Pasintjare, en aŭgusto, la aŭtoro vizitis por la unua fojo la someran festivalon en Barlastono. Jen liaj impresoj.

Mi ĵus revenis de mia unua spertaĵo pri la somera festivalo en Barlastono. Nepras, ke partoprenantoj jam finis almenaŭ bazan esperantan kurson, ĉar uzi la anglan ne permesatas dum la semajno (krom sesio por pritaksi la programon). Tial mi daŭre kunportis vortaron, kiun la spertuloj ne bezonis. Entute la evento celas provizi esperantan medion — kaj amuzon — al ĉeestantoj.

Okazis kursoj je du niveloj. Komencintoj kompreneble ĉeestis la malaltan. Mi, kiel progresanto (sed tute ne spertulo), aliĝis al la pli alta, kaj povis ĝin ĝui. Cetere mi kaptis la eblecon aĉeti rarajn librojn ne haveblajn aliloke, eĉ ne per Interreto.

Bildo

Kuntrinkas ĉe la Plumotufo, ĉirkaŭ la tablo de maldekstre, Angela Tellier, Jack Warren, David Kelso, Janjo Swynnoe, Derek Tatton, Tim Owen kaj Derek Tatton.

(Pli granda bildo)

Dum unu el la liberaj sesioj, kiuj ĉiam enprogramiĝis tuj post la tagmanĝo, mi vizitis la ceramikan fabrikon Wedgwood; dum alia mi vizitis lokan lesivejon. La kolegio ne disponas pri lesivejo por vizitantoj sed, krom tio, ĝi similas al bona hotelo, proponante kontraŭ la kosto ion vere valoran: tri fojojn tage elstarajn manĝaĵojn, inkluzive dum la paŭzoj de teo kaj kafo.

La edukaj sesioj estas bone planitaj kaj dume eblis ekzerci nian kreivon. La kursestro, Paul Gubbins, ĵus reveninte de la Universala Kongreso en Japanujo, enprogramigis japanan elementon: poezio-konkurson laŭ la formo de hajko aŭ tankao.

Kelkaj el ni ja provis skribi hajkojn kaj tankaojn dum la semajno. Mi tre kontentis gajni la hajko-premion; Janjo Swynnoe gajnis la tankao-premion (vidu specimenajn poeziaĵojn).

Bildo

Vizitis la somerfestivalon Serge kaj Lydia el Rusujo.

(Pli granda bildo)

Ĉeestis du eksterlandaj vizitantoj: du amikemaj rusoj, Lydia kaj Serge, de la urbo Niĵni-Tagil. Ili vizitis (kaj ĝuis) la Wedgwood-fabrikon kun angla kursanino.

Lydia diris, ke ŝi intencis viziti Britujon por plibonigi la anglan — fakte, ŝi estas instruistino pri la angla en Rusujo. Do, ŝia vizito havis du lingvistikajn celojn. Serge estas astronomo, do ni havis komunan intereson. Bedaŭrinde, la vetero aĉis dum la unuaj du tagoj, do mi ne povis uzi mian binoklon ĝis la tria nokto. Sed mi povis vidi finfine la ruĝegan stelon Mu Cephei kaj la andromedan galaksion.

Ĵaudon la kursanoj (kaj la instruistoj) montris siajn diversajn talentojn dum distra vespero. Kelkaj kantis, kelkaj ludis muzik-instrumentojn, kelkaj voĉlegis propran poezion.

Bildo

Jack Warren, maldekstre, konversacias kun John Murray pri la esploroj, kiujn John faris en Biblioteko Butler.

(Pli granda bildo)

Tim Owen kaj mi faris skeĉon bazitan sur filmo de Monty Python, temanta pri tio, kiel ne instrui Esperanton. Nia skeĉo estis nur ŝerco, tamen kelkaj venis al mi poste, dirante, ke ili ĝuis ĝin. Kion fari, krom ilin danki pro ilia bonaj gusto kaj prudento?

Post la distra vespero disponeblis refreŝigaĵoj, kaj la rusoj disdonis bildkartojn pri sia urbo kaj rusan ĉokoladon. Ili ankaŭ alportis vodkon, bonegan laŭ spertulo pri alkoholaĵoj, David Kelso. Mi akceptas lian opinion, kvankam la kelkaj gutoj, kiujn mi glutis, efikis kiel fajro en mia gorĝo.

La lastan tagon ni ĝuis interesan prelegeton de David Kelso. Li parolis pri neologismoj, donante utilajn principojn pri akcepto aŭ neakcepto.

Sume, la somera festivalo estas vizitinda. Ĝi provizas taŭgan sperton, kiel eniri en Esperanto-parolantan medion, kaj valoras aparte por tiuj, kiuj atingis jam postkomencantan nivelon.

Miland Joshi naskiĝis en Barejno en hinda familio kaj iĝis brita civitano antaŭ pli ol 20 jaroj. Li laboris kiel statistikisto, kaj nun estas doktoriĝonta pri statistiko ĉe la Universitato de Warwick. Li eklernis Esperanton fine de 2003 kaj ĉeestis la Letchworth-kongreson. Ĉi-jare li esperas viziti sian unuan UK, en Roterdamo. Li loĝas en Birmingamo. (Legu pri la ĉi-jara somera festivalo.)

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>