Rekte al la artikolo

Lingvolanĉilo postlanĉa

<<  [964]  >>

Fine de januaro La Brita Esperantisto intervjuis Angela Tellier, kiu respondecas pri la programo Springboard, por informiĝi, kiel ĝi nun statas.

LBE: Angela, bonvolu memorigi min, kio estas Springboard to Languages?

AT: Esence, Springboard to Languages (esperantlingve: Lingvolanĉilo) estas lerneja programo por evoluigi lingvo-konscion ĉe lernantoj. Kiel klarigis Renato Corsetti en sia prelego en Letchworth, kiun vi publikigis en la pasinta numero de LBE, lernejanoj poste — efektive pro tiu lingvo-konscio — pli facile, pli rapide kaj pli efike lernas aliajn lingvojn.

LBE: Kial estiĝis Springboard?

AT: Springboard estas nia respondo al la aktuala politiko de la brita registaro pri lingvo-instruado. Pro iuj kialoj, ne tute komprenataj, ĝi decidis antaŭ pluraj jaroj ne plu devigi lernejanojn en duagradaj lernejoj studi fremdan lingvon post la aĝo de 14. Kompense, oni celis, ke ĉiu infano ĉe Key Stage 2 (aĝoj 7—11) en bazlernejo studos almenaŭ unu fremdan lingvon.

Estiĝis miriado da problemoj — mankas fakaj instruistoj, mankas rimedoj, mankas sperto, mankas fakte entuziasmo pri lingvoj kaj la memfido necesa por instrui ilin. Ni ekvidis malfermiĝantan pordeton: per instruado de Esperanto lernejoj povus plibonigi la lernkapablon de siaj lernejanoj, kaj krei iom da tempo por pretigi sin instrui aliajn lingvojn.

LBE: Laŭ mia memoro, la unua lernejo ekinstruis Esperanton antaŭ 18 monatoj. Kio do intertempe pri la progreso de la projekto?

AT: Ĉu progreso? Nu, jes kaj ne. Ja kvar bazlernejoj adoptis la programon kaj en ĉiu lernejo pluraj klasoj sekvas ĝin. Kaj instruistoj kaj infanoj ŝajne ĝuas kaj trovas ĝin utila — do jen 'sukceso', ĉu ne? Sed ni esperas trovi multe pli ol kvar 'kobajaj' lernejoj; tia celo tamen estas malfacile plenumebla!

Daŭre ni strebas, sed samtempe ni devas dediĉi multan tempon al preparado de lernmaterialoj kaj al subteno de la nunaj provlernejoj, kaj sekve mankas tempo kaj ioma energio por elsarki kromajn provlernejojn. Ni jam kontaktis kelkcentojn da lernejoj, pluraj interesiĝas sed plejparte estroj de bazlernejoj estas, evidente, prudentaj homoj kaj bezonas alkutimiĝi al la ideo de io nova. Oni komprenu ankaŭ, ke ofte lernejestro ja interesiĝas, sed evidente neeblas tuj ŝanĝi la lernejan studprogramon por akcepti novan studprogrameron.

LBE: Kiel vi organizas la projekton?

Bildo

AT: Mi rolas kiel kunordiganto kaj projektestro, kiu provas kunplekti la diversajn fadenojn en kohera teksaĵo. La labor-teamo konsistas el malmultaj homoj kaj ĉiu havas pli-malpli difinitan rolon. Ekzemple, mi kreas la lernmaterialojn kaj verkas la gvidliniojn por instruistoj; helpas min ofte en tiu tasko Simon Davies. Tim Morley trovis la unuan provlernejon — Bar Hill, apud Cambridge — kaj dum jaro kaj duono tie instruas Springboard al pluraj klasoj. Stephen Thompson prizorgas du aliajn provlernejojn — malgrandajn lernejojn en nord-okcidenta Anglujo, kaj la kvara provlernejo troviĝas sur Manksinsulo, kie gvidas Pat Burgess.

Malcolm Jones okupiĝas pri partneriĝo de lernejoj, kaj ĝuste nun ni preparas proponon por Comenius-projekto (por Bar Hill, lernejoj en Germanujo kaj Hungarujo), kaj ni esperas ricevi de la Eŭropa Unio financan subtenon, sed, nu, ni vidos. Viv O'Dunne flegas la administrajn aspektojn de la projekto kaj preparas ilustraĵojn. Por la vere belaspektaj strigoj ni devas danki al Peter Oliver. Vi, Paŭlo, kiel vi scias, helpas foje pri publicaj kaj gazetaraj aspektoj.

Lastatempa aliĝinto al la teamo estas Tim Owen, kiu helpas min pri komputila prezentado de lernmaterialoj. Kompreneble estas multaj aliaj, kiuj helpas kontroli dokumentojn, konsilas, surŝultrigas specifajn taskojn, kiam urĝas la bezono, kaj al ĉiuj mi tre kore dankas. David Kelso, kiel vi verŝajne scias, rolas kiel ligo inter ni 'la projekt-teamo' kaj la Administra Komitato, de kie fontas la monrimedoj por ĝin efektivigi.

LBE: Ho, jes… financoj…

AT: Nu, EAB ja estas prieduka bonfara organizo (angle: educational charity), do, ne surprize, granda parto de ties elspezo estas dediĉata al edukado kaj rilataj aferoj; ĝi do financas Springboard — sed ne ĉiom venas de EAB! Ankaŭ Esperantic Studies Foundation (ESF) tre bonkore subtenas nin. ESF aparte interesiĝas pri sendependa (tio estas 'neesperantista') taksado de la projekto, kiun faras por ni la Universitato de Manĉestro, do ni dediĉas grandan parton de la mono aljuĝita al ni de ESF al tiu celo.

Ni ĵus ricevis ankaŭ belan monsumon de la Institucio Hodler '68 kaj ankaŭ al ĝi ni tre kore dankas. Fine, mi menciu la fondaĵon NoJEF, kiu subvenciis edukan seminarion en la unua jaro de la projekto. Resume, la financa kontribuo de EAB estas la plej granda, sed ne la sola, kontribuo.

LBE: Vi menciis, ke la Universitato de Manĉestro pritaksas la projekton. Malgraŭ la postuloj de ESF, ĉu vere tio necesas?

Bildo

Lydia kaj Serge Erofeyeva fotis Angela ĉe la somera festivalo.

AT: Ni tuj konstatis, ke nepras konvinki edukistojn (ĉefadministrantojn pri edukado, regionajn konsilantojn, lernejestrojn, registarajn oficulojn kaj similajn), ke la projekto havas stabilan bazon. Ni do interesiĝis pri jam faritaj esploroj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Sendube vi scias, ke dum la pasintaj 90 jaroj oni instruis Esperanton diverscele en pluraj lernejoj ĉie en la mondo, kaj ke foje oni studis la rezultojn; preskaŭ ĉiam estas evidente, ke Esperanto estas multe pli facile lernebla ol aliaj lingvoj kaj ke ĝia ellernado aparte helpas al malpli lertaj infanoj.

Dumlonge ni serĉis por elfosi kiel eble plej multajn raportojn pri tiuj studoj. Pluraj estas nun tiom malnovaj, ke apenaŭ eblas rilatigi ilin al la nuntempa eduka mondo; aliaj ne estas tiom rigoraj kiom necesas, kelkaj tamen ja pli taŭgaj por citado. Interese, preskau ĉiuj estis taksataj de esperantistoj, kio ne nepre malvalidigas la rezultojn, sed interna taksado estas ne tre bone vidata de la ekstera mondo.

Por provi ne fali en la saman kaptilon, ni volis trovi neesperantistan fakulon, kiu dum kvin jaroj studos la projekton. Danke al ESF, ni povis 'dungi' fakulinon pri lingvolernado (ĉe la Universitato de Manĉestro), kiu jam faris similajn esplorojn kaj interesiĝas pri la nia. Nu, ni bone kunlaboras, kaj mi esperas ke post pluraj jaroj eblos eldoni interesan libron pri la projekto.

LBE: Jes, ankaŭ tion mi esperas. Foje mi havas la impreson, ke ni britoj fidas esplorojn faritajn nur en Britujo, aŭ almenaŭ Usono, kaj ke — stulte — esploroj farataj, ni diru, en centra Eŭropo, neniel imponas la administrantojn kaj aliajn gravulojn, pri kiuj vi parolis. Tamen, kun aŭ sen science starigitaj datenoj pri la projektoj, kio pri la estonteco?

AT: Bona demando — por honeste respondi, mi vere ne scias. Mi esperas, ke post jaro, eble iom pli, ĉiuj lernmaterialoj estos pretaj; tiam ni devos pripensi ĉu revizii ilin por adapti, eĉ modernigi ilin. Kaj mi volus prilabori version por elektronika tabulo (angle: electronic whiteboard), sed tio postulus tempon.

Ni ĉiuj esperas, ke iun tagon la projekto estos memdaŭra, tio estas, ke pluraj lernejoj serĉos nin kaj petos uzi la materialojn. Tiukaze, nia rolo ŝanĝiĝus kaj ni iĝus 'eldonejo', eble eĉ iom profitus? Mi apenaŭ kredas, ke ĉiuj lernejoj en Anglujo, poste Britujo, poste la anglalingva mondo, uzos Lingvolanĉilon — bela revo, sed ne tre verŝajna. Se 20—30 lernejoj en Britio uzus ĝin, se ekzistus konstanta ekzemplo, kiun aliaj, ne nur anglalingvaj, lernejoj povus vidi kaj pridemandi, mi estus kontenta.

Mi certas, ke Esperanto valoras, ne nur por internacia komunikado, sed por evoluigi lingvo-konscion. Persone, mi plej kontente dediĉus ankoraŭ plurajn jarojn al la projekto. Krom la Esperanta aspekto, ĝi estas vere interesa el pedagogia kaj lingvistika vidpunktoj.

LBE: Nu, certe, vi pravas. Sed, kiel vi menciis, nepras helpo, ĉu homa, ĉu financa. Kiamaniere ordinaraj esperantistoj — se vere eblas paroli pri 'ordinara' esperantisto! — povus kontribui al Springboard?

AT: Nu, la ĉefan laboron devas fari fakuloj pri instruado sed jes, certe, estas rolo ankaŭ por nefakaj movadanoj — viaj 'ordinaraj' esperantistoj. La ĉefa kontribuo, kiun ili povus fari, estas trovi eblajn provlernejojn (pilot schools). Ni jam faris anoncon pri tio en Update, sensukcese — eble anonco en ĉi tiu prestiĝa ĵurnalo efikus, ĉu ne?!

Sed pli serioze, se iu leganto konas instruiston en bazlernejo, des pli bone lernejestron de bazlernejo, kiu eble interesiĝus pri la projekto, nepre kontaktu min, mi petas (angela@springboard2language.org), kaj ni povos interkonsenti pri tio, kiel plej efike profiti de la 'eblo'.

Kaj se, eventuale, estas instruistoj ĉe bazlernejoj inter la membraro, pri kiuj mi ankoraŭ ne scias, ankaŭ ili bonvolu kontakti min. Ne temas nur pri instruado; eĉ se iu ne volas instrui, aŭ opinias, ke la sinteno de la lernejestro estas tro malsimpatia, tia samideano povus ja tre helpi per konsilo pri bazlerneja pedagogio, per kontrolo kaj prikomentado de lernmaterialoj, kaj simile.

LBE: Angela, mi elkore dankas pro la intervjuo. Samtempe mi gratulas vin kaj vian diligentan skipon pro la enorma laboro jam farita, kaj pro la sukcesoj jam atingitaj. Nome de legantoj de La Brita Esperantisto mi deziras al vi ĉiun sukceson en la estonteco.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>