Rekte al la artikolo

Pri nomoj

<<  [964]  >>

Katelina Halo

Bildo

Ĉu nia estimata redaktoro permesos, ke al la aŭtuna artikolo, ĉarma kaj amuza, de Mamed Madok'ba mi respondu, ne per letero, ĉar La Brita Esperantisto malofte akceptas leterojn [NDLR: LBE malofte ricevas leterojn], sed per artikolo-letero?

Mamed Madok'ba komence demandas, ĉu plaĉas al vi via nomo. Al mi miaj personaj nomoj ege plaĉas. Pri mia familia nomo, malkiel li, mi ne tro fieras. En la angla la nomo 'Hall' ne signifas, ke la prapatroj posedis kastelan halon. Pli verŝajne, ili laboris tie, eble kuirante, eble purigante. Pli verŝajne ankoraŭ, la nomo estas nur mallongigo de Henriko.

Tamen mia persona nomo, Kathleen, estas irlanda versio de Katerino, nomo de la sanktulinoj, de rusa imperiestrino, de pluraj anglaj reĝinoj, de heroinoj de Jane Austen, Emily Bronte, ktp, ĝis la ĉarma aktorino Katherine Hepburn. Mia dua nomo, Maria, estas tiu de eĉ pli noblaj sanktulinoj, reĝinoj, ktp.

Esperantigante mian nomon (ĉar Kathleen estas malfacile prononcebla por multaj alilandanoj), mi elektis 'Katelina' por klarigi, ke mi ne nomiĝas precize Katerino, kaj por montri senhonte mian genron, pri kiu ankaŭ alilandanoj ne ĉiam certas. Mi konservas kun plezuro leteron de franco, kiu komenciĝis: 'Kara sinjoro, mi memoras vin perfekte.'

Ankaŭ malpli mi nomiĝas Katarino, nomo, kiu en Esperanto povus havi plurajn signifojn. La nomo Katelina havas ankaŭ la avantaĝon, ke al ĝi mankas la litero 'ro', kiun mi malfacile prononcas en iu ajn lingvo. Pro tiu ĉi kialo, inter aliaj, mi malakceptas ankaŭ la foje proponatan pronomon 'ri' … sed mi babilas.

Tiujn, al kiuj ne plaĉas la persona nomo, mi kore kompatas. Al samlernantino mia la gepatroj, gesinjoroj Court, malprudente donis la nomojn Edna May: en la angla, Edna May Court signifas, ke oni permesas al ŝi flirti.

Aliaj gepatroj, al kiuj filino naskiĝis la 11-an de novembro, nomis ŝin 'Poppy', do Papavo, ĉar je tiu ĉi dato angloj portas artefaritajn papavojn, memore al militmortintoj. Kaj mia fratino trovis edzon, de kies nomo la komencaj literoj estas JAM, konservaĵo. Mi akceptas do la proponon, ke ĉiu havu la rajton (kiu ja ekzistas en nia lando) elekti aŭ ŝanĝi sian nomon iam ajn laŭplaĉe.

Al la aŭtora demando, kiel etiketi etulon ĝis ties elekto de antaŭnomo, mi trovas facilan respondon. Oni adoptu la kutimon de antikvaj romianoj kaj de kelkaj nuntempaj nacioj. La unua filino nomiĝu latine Prima, en Esperanto Unua; la dua Secunda, ktp.

Por la filoj, se oni deziras nepre klarigi la genron, oni diru eble Unuulo, Duulo, ktp; nomo tia taŭgus, por ke patrino kriu tra fenestro 'Du-u-u-u-u-ulo!'

Bildo

Mi fine kaj parenteze aldonu, ke Mamed Madok'ba iom maltroigas la kristanan elcenton en nia lando. Ĉu eble li tro fidas Vikipedion?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>