Rekte al la artikolo

Babile

<<  [964]  >>

Paul Gubbins

La angla … kaj tradukado (1)

Kiam la usona prezidanto George Bush renkontis en septembro pasintjare la sud-korean prezidanton Roh Moo-hyun, ĉu li petis, ke la sud-koreoj premu la nord-koreojn rezigni pri ilia nuklea kapableco? Verdire neniu scias, ĉar la prezidanta interparolo nebuliĝis pro fuŝa traduko.

'Certe,' diris proparolanto de la Blanka Domo, 'io perdiĝis dum la tradukado okaze de la komuna fotado.' Egale, ke verŝajne temis pri interpretado, ne tradukado, restas la fakto, ke interkompreniĝo, eĉ helpe de profesiaj lingvistoj, foje malfacilas.

Nu, miskomprenoj okazas ankaŭ en Esperanto … sed ĉu ne pli saĝe dum internaciaj kunsidoj ekuzi neŭtralan, komunan lingvon? (Fonto: The Guardian, 2007-09-08.)

La angla … kaj tradukado (2)

En 2006 britaj magistratoj — tio estas vi kaj mi — elspezis £100 milionojn pro tradukado (The Guardian, 2007-12-08). Alivorte: informiloj, broŝuroj kaj eĉ ĉiujaraj raportoj estas tradukitaj en dekojn da lingvoj, por ne mencii apudŝoseajn ŝildojn kaj aliajn indikilojn.

Nun la registaro volas, ke magistratoj ĉi-rilate malpli elspezu. Hazel Blears, ministro pri komunumoj, diris: 'Ni bezonas fundamentan reekvilibrigon [tiel] de nia aliro [tiel], metante pli grandan fokuson pri lernado de la angla.' Tradukite: 'Ŝparu monon kaj uzu la anglan.' Sed bonvolu klarigi al mi, simplulo, kial, se la tuta mondo parolas la anglan, magistratoj tiom elspezas.

La angla … kaj futbalo

Pri futbalo mi ne interesiĝas … sed eĉ mi ne povis ne noti, ke la nova ĉefo de la angla piedpilka teamo estas italo, kiu apenaŭ regas la anglan. Bonege … ĉu nun oni ekrimarkos, ke la angla ne tiom disvastiĝis, kiom oni volas kredi?

La angla … kaj enmigrintoj

Raporto pri enmigrintoj en Britujon konkludas, ke tiuj, kiuj posedas bonajn lingvajn kapablojn en la angla, pli efike komunikiĝas kun kolegoj (The Fiscal and Economic Impact of Immigration, 5.5.1. [oktobro 2007]). Nu … jes. Sed laŭdire la tuta mondo parolas la anglan … kial do necesas priatenti lingvo-mankojn inter enmigrintoj? Aŭ ĉu, naive, mi ion miskomprenas?

La angla … kaj lernejanoj

Raportite en The Observer (2007-11-25) estis, ke mankas al lernejoj sufiĉe da mono por instrui la infanojn de enmigrintoj, kiuj — vi divenis — ne parolas la anglan. 'Buĝetoj ne kunpaŝis kun kreskanta nombro de lernejanoj, por kiuj la angla estas dua lingvo, aŭ kiuj entute ĝin ne parolas.' Memevidente mensogas la ĵurnalo: ni ĉiuj scias, ĉar tion asertas najbaroj kaj kolegoj, kaj tiuj, kiuj feriis apudmediteranee en Hispanujo, ke ĉiu parolas la anglan.

La ĉina … kaj interpretado …

Dankon al Tim Owen, kiu atentigis min pri Reuters-raporto pri la oktobra kongreso de la ĉina komunista partio. Ŝajnas, ke multaj ĉinoj malbone regas sian lingvon. Kiam eksterlanda ĵurnalisto — en perfekta ĉina lingvo — pridemandis unu el la partiaj ĉefoj, tiu, pro sia fuŝita lingvo, nur duonŝerce demandis, ĉu la ĵurnalisto bezonas interpretiston. Cetere, laŭ la raporto, nur malmultaj el la plej alte edukitaj oficiuloj de la komunista partio scipovas la anglan. Kia surprizo! (Reuters, 2007-10-16, rete).

… kaj interpretado de la ĉina

Tiuj, kiuj laboras en britaj universitatoj, kaj kiuj interrilatas kun kreskanta nombro de ĉinaj studentoj, scias, ke, dum kelkaj bone regas la anglan, plejparte tamen lingvaj konoj en la angla apenaŭ sufiĉas. Artikolo en The Guardian (2007-12-11) prilumis la problemon. Ĉe ĉina universitato, en du prepar-klasoj por studontoj en Britujo, nur kvar el 54 lernantoj de la angla sukcese trapasis aŭdkomprenan ekzamenon.

La aŭtoro de la artikolo notis: 'Ĉinaj studentoj, kiuj kapablas nek aŭde kompreni, nek paroli aŭ skribi, post ĉirkaŭ ok jaroj da formala instruado en la angla, tamen survojas al Britujo.' Jen grava problemo apenaŭ komprenata — fakte subtapiŝigata — en nia lando, kies enloĝantoj daŭre opinias, ke ĉiu en la mondo parolas ilian lingvon. Se legantoj de La Brita Esperantisto ne kredas, ke ekzistas problemo, jen specimeno, kiun mi antaŭ nelonge ricevis de ĉina studentino:

Pual,
About the final exm, I want to know whether it has the same questions like what we talked in the lecture and seminar? Can you give me a explain?

Aliflanke, kial maltrankviliĝi? La verkinto kapablas interkompreniĝi … kaj troveblas britaj studantoj, denaskaj (fuŝ)parolantoj de la angla, kies skriba lingvo ne multe superas (foje malsuperas) tiun de mia ĉina korespondantino.

… kaj oranĝo-aranĝoj

Projekto Koloro Oranĝa estas lanĉita — ĉu senŝeligita? — por protesti kontraŭ subpremataj homaj rajtoj en Ĉinujo. Organizantoj, kiuj preparis retejon en Esperanto (www.thecolororange.net/uk/page21_eo), volas, ke en kaj ekster Ĉinujo aparte dum la Olimpikaj Ludoj oni uzu oranĝkolorajn objektojn. La 'totalisma reĝimo', laŭ la organizantoj, ne povos malpermesi la koloron (kaj do ankaŭ ne la proteston). La kampanjo estas inspirita de la pentristo Kandinsky, kiu skribis, ke 'la koloro oranĝa estas ruĝo farita pli humana per flavo'. La projekto sonas studentece simpla, preskaŭ Monty-Python-skeĉeca … sed eble pro tio sukcesos. Interese.

Ni gratulas …

Rolf Fantom, kiu gajnis unuan premion en la oratora konkurso okazinta dum la pasintjara Universala Kongreso en Jokohamo. Pardonon, ke nia oratoro ne estas listigita en la lasta numero de La Brita Esperantisto inter aliaj britaj kongresaj premiitoj … sed se neniu ĝustatempe informas pri novaĵoj tiaj, neniu ĝustatempe priraportas. Tamen … sincerajn gratulojn!

Elizabeth Stanley, kies anglalingva traduko de la esperanta poemo 'Al la juda foririnto' de Leen Deij estas alte laŭdata kadre de traduk-konkurso organizita de la Stephen Spender Memorial Trust. Malgraŭ tio, ke Elizabeth ne gajnis unuan premion, ŝi estas invitita al ceremonio por premiitoj en London okazinta pasintjare en novembro. Ŝi skribis: 'Mi estas ravita, ĉar sur la aliĝilo mi tutklare indikis, ke la poemo estas origine verkita en Esperanto. Mi kredas, ke pro tio la organizantoj tuj enrubujigus mian tradukon. Sed ne! Ili serioze traktis Esperanton kiel lingvon, per kiu oni poezias. Ĉu ne mirinde?'

Jack Warren, kiu ricevis laŭdan mencion en la prestiĝa konkurso LIRO 2007 pro traduko de la prozaĵo 'Eveline' de James Joyce. La konkurson organizas ĉiujare La Ondo de Esperanto.

La kabeiginto

En mia vivo oni akuzis min — ĝenerale malĝuste — pri diversaj aferoj. Neniam, tamen, ke mi kabeigis esperantiston. Tamen (danke al Hilary Chapman, kiu atentigis min pri la kuriozaĵo) en Heroldo de Esperanto (2109, 11 2007) mi legas: 'En Florenco la dramaturgio de Paul Gubbins konvinkis zurikan E-iston (el itala deveno) kabei.' Jen ĉio. Mankas pliaj informoj. Tamen mi dankas: ĉiam bonvenas scienca, konstrua kritiko. Tiel mi lernas, ke esperantistojn ridigi (la unua unuaktaĵo) aŭ pensigi (la dua), tre danĝeras. Aparte, kiam temas pri zurikano de itala deveno.

Prisilentata revuo

En la sama numero de Heroldo de Esperanto (vidu supre) menciatas la 'prisilentata revuo' Femina. Nu, ni ne prisilentu ĝin ĉi tie. Ĝi pritraktas diversajn temojn, diversajn homojn, kiuj interesos ne nur virinojn sed ankaŭ virojn; ĝi belaspektas, kaj ekstere kaj interne, kun multaj fotoj; kaj la artikoloj, en senriproĉa Esperanto, neniam tro longaj, taŭgas por progresantoj kaj por progesintoj. Femina haveblas de la brita peranto Hilary Chapman <privata telefonnumero>.

De Barlastono al Bretonujo

La du lastaj eroj menciis Hilary Chapman … do kial ne tria? Anoncite estas, ke Hilary kuninstruos dum la 12-aj Internaciaj Esperanto-Renkontiĝoj en Pluezek, Francujo, inter la 16-a kaj la 23-a de aŭgusto. Tio signifas, ke britaj kursemuloj povos studi en Barlastono inter la 9-a kaj 15-a de aŭgusto ĉe la somera festivalo, poste tuj transiri la markolon al Bretonujo. Detaloj pri Pluezek troveblas de www.babelo.org; pri la barlastona somerfestivalo de Esperanto House, Barlastono.

Helpu trovi premioton

En 2007 gajnis la prestiĝan OSIEK-premion Armela Lequint kaj Jacques Le Puil. La premio — bedaŭrinde ne multe konata en Esperantujo — rekompencas vivantan aŭtoron pro verko ne fikcia aŭ tradukita en Esperanton. Nun la organizantoj de la premio volas, ke esperantistoj nomumu verkojn, por ke OSIEK-membroj voĉdone elektu la plej valoran tekston de 2008. Oni do sendu la proponojn rete al Madeleine de Zilah ĉe <privata retadreso>, indikante ne nur la titolon de la verkoj rekomendataj sed ankaŭ la nomon kaj adreson de la rekomendanto kaj dirante, ĉu tiu membras en OSIEK. Laŭ Madeleine de Zilah: 'Ju pli da proponoj, aparte de eminentuloj, verkistoj, kleruloj, estas, des pli justa estas la premiado.'

Helpu subteni marokanon

Raportite en Internacia Pedagogia Revuo (07/4): tiom fervoras pri Esperanto la maroka instruisto Boughoud Si Abdelkrim, ke li piediras ok kilometrojn, poste busas 26 kilometrojn, por interrete esperantumi. La sinjoro nun instruas Esperanton al siaj lernejanoj. Eblas saluti kaj gratuli lin ĉe <privata retadreso>.

Mankas komuna lingvo …

… inter francaj kaj britaj esperantistoj, kiuj ambaŭ kongresumos la saman semajnfinon en majo apud du malsamaj maroj. Ho, ve … sed se brita esperantisto (fi! hont'!) preferos Martigues, apud Marseille, ol Southport, apud Liverpolo, do jen la TTT-adreso: esperantomartigues2008.unblog.fr. Vi rajtas tien iri laŭ du kondiĉoj: 1. vi verku 1000-vortan raporton en senriproĉa Esperanto, kun fotoj, por La Brita Esperantisto; kaj 2. vi invitigu la redaktoron de tiu ĉi plej renoma revuo gastprelegi (kontraŭ veturkostoj kaj honorario) dum la venontjara franca kongreso. Ĉu konsentite?

Fine: pro amo

Nepras foje memori, ke nia esperanta mondo ne tro malsimilas de tiu de aliaj popoloj kaj nacioj. Dum anglalingvaj libroj estas ofte (sed ne ĉiam) plurdekmil- ekzemplere eldonitaj, niaj esperantaj eldonaĵoj ĝenerale ne atingas pli ol 500 ekzemplerojn. Sed ni ne solas. Raporto en The Observer, pri la frankfurta libro-foiro (2007-10-14), trafe atentigis, ke en pluraj mondopartoj la eldonkvantoj same relative nanas.

Aka Morchiladze, furor-romanisto en la iama sovetia ŝtato Georgujo, nun sendependa, diris, ke, se vendiĝas 2000 ekzempleroj, tio indikas grandan sukceson. Sed la meza eldonkvanto por fikciaj verkoj estas 500. Komentis la aŭtoro de la Observer-artikolo, Carole Cadwallader: 'Fariĝante aŭtoro en Georgujo, vi skribas pro amo.' Kaj tiu ĉi 'morala klareco,' laŭ Cadwallader, validas ankaŭ, miaopinie, por Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>