Rekte al la artikolo

La junulo, kiu timis fantomojn

<<  [965]  >>

Brian Burns

Jen rakonto el la unua mondomilito. Laŭ la aŭtoro, ĝi fontas el vero… sed la konversacioj kaj emociaj reagoj estas inventitaj.

Dum la unua mondomilito, taĉmento de junaj soldatoj marŝis tra sia hejmurbo al la stacidomo por trafi vagonaron — la unua etapo survoje al Francujo. Amikoj ĉiuj, kiuj ĝis antaŭ nelonge laboris en fabrikoj, butikoj kaj ĉe bienoj en kaj ĉirkaŭ la urbo.

Antaŭ nur kelkaj semajnoj ili eniris rekrutejon, kie serĝento varbis ĉiun volontulon por militservi. Nun trejnitaj soldatoj, ili ekentreprenis grandan aventuron por kontraŭbatali kaj venki la malamikon.

Per vagonaro, ŝipo kaj fine veturilo, la taĉmento atingis sian regimenton ĉe la fronto, kie la soldatoj starigis tendojn kaj preparis manĝaĵon, antaŭ ol ekfali sur la litrulaĵojn. Sed por kelkaj, nenia ripozo. Serĝento vokis nomojn por la unua gardodeĵoro kaj asignis al la lacaj, malsekaj junuloj iliajn postenojn.

Tamen unu el tiuj aspektis maltrankvile kaj ne tuj moviĝis.

'Ĉu vi ne scias la irejon?' demandis la serĝento. 'Via posteno ĉe la tombejo estas tuj preter la heĝo.'

'Mi scias, kie ĝi estas,' respondis la soldato, 'sed mi timas fantomojn.'

La apuduloj ekridis.

'Silentu!' ordonis la serĝento, rigardante la knabon (ĉar vere li aĝis apenaŭ pli ol knabo) kaj, sciante, ke, se li insistus, ke la soldato plenumu la ordonon, tiu ne gvatus malamikojn sed fantomojn, li ŝanĝis sian sintenon kaj diris, ke la soldato gardu la vojon.

La sekvan matenon la kamaradoj moketis la junulon, kiu tamen restis bonhumora kaj nur ridetis. Baldaŭ la afero estis forgesita, ĉar la taĉmento trovis sin en tranĉeoj, kie ne mortintoj sed vivantoj ilin terurigis.

La malamiko situis ĉirkaŭ nur 100 metrojn for, trans nenieslando kovrita per pikildratoj. Ĉie koto, kaj plenigis la orelojn preskaŭ senĉesa pafado de fusilo kaj mitralo, de obusoj kaj grenadoj.

Plurfoje la malamikaj bombetoj celtrafis. Unu tagon aŭdiĝis krio: 'Grenado!' Konsterniĝis la nervstreĉita grupo, kaj viroj konfuzitaj provis en ĉiuj direktoj forkuri — krom unu.

Tiu ekvidis la grenadon kaj, konsciante, ke ĉi tiu peco de mortiga minaco estas eksplodiĝonta, la soldato post nur sekundona hezito sin ĵetis sur la grenadon, kiu tuj erupciis. La kuraĝulo tuj mortis, sed tiel savis la vivojn de siaj kamaradoj.

Kiu tiel sin oferis? Jes — la junulo, kiu timis fantomojn. Pro sia ago li gajnis postmorte la plej altan medalon pro heroeco.

Vere, kuraĝo estas stranga fenomeno.

Brian Burns loĝas en Armagh. Li estas emerita ŝtatoficisto, kiu laboris kiel kontisto. Li eklernis Esperanton antaŭ pli ol 40 jaroj sed ne daŭrigis sian studon. En 2003 li denove eklernis la internacian lingvon kaj kompletigis la kursojn elementan kaj superan. Li vivas, kiel li diras, kviete, kaj plaĉas al li legi, inkluzive esperantajn librojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>