Rekte al la artikolo

Norah Brown, 1928-2008

<<  [965]  >>

Kun granda bedaŭro ni informiĝis pri la forpaso de Norah Brown en flegejo en Rochdale — en aŭgusto, koincide kun la barlastona somera festivalo, kiun ŝi dum multaj jaroj antaŭ sia malsaniĝo partoprenis ĉiam kun granda plezuro kaj entuziasmo.

Norah, kiu loĝis en Essex, aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies prezidanto, sekretario kaj registristo ŝi iam estis. Ŝi ĝuis longan kaj riĉan esperantan vivon, inkluzive periodon kiel kasisto de EAB.

Ni kondolencas kaj al ŝiaj familianoj kaj al ŝiaj multaj amikoj en la Esperanto-movado. La foto montras ŝin dum la somera festivalo en Barlastono en 2004 — gaja, ridanta, kiel ni memoros ŝin.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>