Rekte al la artikolo

Privataj pensoj

<<  [965]  >>

Mamed Madok'ba

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi sidis hejme, en fotelo, observante la straton. Ho, jes, kara leganto, mi scias, kion vi diros. Maldiligentulo, vi riproĉos al mi; senhontulo, kiu sidas, observas kaj ne laboras, kiu malŝparas al si la plej bonajn horojn de la vivo. Jes, ja, mi scias: ĉion ĉi mi jam x-fojojn ripetis al mi mem. Aliflanke, kara leganto, ĉu ne de tempo al tempo necesas iom ripozi, iom plifortiĝi (aparte, kiam la laboro lamas, kiam la abeloj malbelas kaj rifuzas konduti laŭ jam establitaj kriterioj — ho, ve, jen la zorgoj, la ĉiutagaj ĝenoj de kompatinda abelo-esploristo).

Pardonu min: mi deflankiĝas. Mi volas komuniki al vi la fruktojn de mia observado (se observado entute povas doni fruktojn: certe mi neniam vidis observujon — en la zamenhofa senco — aŭ, hodiaŭ pli akcepteble [vidu, kiom progresas miaj Esperanto-studoj], observ-arbon). Nu, se vi ne estus esperantisto, kara leganto, vi eble opinius, ke mi observas la straton skoptofilie (bela vorto, ĉu ne? nekredeblas, kion oni povas trovi en la mirinda vortaro de la altestimata profesoro Wells) aŭ iel perversiocele; alivorte, ke mi gvatas geknabojn aŭ virinojn (nu, jes, inter abelo-observado kaj belo-observado ne estas granda diferenco). Sed, ĉar vi estas esperantisto, kara leganto, mi scias, ke tiel vi ne pensos. Esperantisto neniam fiagas aŭ fipensas kaj do certe, kara leganto, vi ne imputus al mi tendencojn tiajn.

Aliflanke, vi certe senpacienciĝas, volante scii, kion mi observis tra mia fenestro. Mi ne plu lasos vin en mallumo kaj donos al vi la v(inb)erojn — jen, vidu, kara leganto, fine la 'fruktojn' de mia observado (do ja eblas, ke observado donas fruktojn) — kiuj rezultis de mia antaŭfenestra kaj enfotela sidado. Kion, do, kaj jen la demando… kion aŭ kiun mi observis?

Simplas la respondo. Poŝtistojn mi observis. Poŝtistojn, pakaĵistojn, skatolistojn, leteristojn; surpiedajn, surbiciklajn, enaŭtajn aŭ enkamionajn. Resume: tutan armeon da liveristoj, ĉiuj portantaj ĝenerale po unu liveraĵon (krom la poŝtisto, kiu tenis enmane por ĉiu hejmo eble du-tri komunikaĵojn, sed ĉefe senvalorajn cirkulerojn kaj reklamilojn: apenaŭ indas ilin enkalkuli en mia bilanco).

Kaj tio, kara leganto, min pensigis (do vidu: mi ne malŝparis al mi mian tempon, ĉar ĉiam valoras pensi [krom se temas pri futbalo aŭ similaj sportaj tedaĵoj]). Kaj mi ekrezonis jene: vi britoj, kleraj, inteligentaj, kiuj tiom kontribuis al nia monda civilizacio (modelan monarĥion, perfekte funkciantan parlamentan demokration, enviindan transport-sistemon, kaj moris-dancadon [ho, pardonu, kara leganto, se mi ofendas; sed la redaktoro ĉiam petas, ke miaj opinioj estu honestaj kaj sinceraj — do kulpigu lin]), tamen vi grandskale trompiĝis, kiam vi akceptis la nocion pri tiom da liveristoj. Alivorte, pri privatigo.

Privatigo, lulkantis al vi viaj politikaj mastroj, kondukos al multe pli efikaj servoj ol tiuj administrataj de la ŝtato. Ekzemple, nur komercistoj, ne ŝtatoficistoj, kapablas organizi sukcesan (kaj profitodonan) poŝtan servon. Ni, la politikistoj, do permesos, ke ĉiu rajtas liveri pakaĵojn: tiel ni rompos mucidan ŝtatmonopolon. Kaj tiel estis.

Unue, mi kredas, vi hurais, kara leganto. Jes, vi konsentis: nur privatuloj kapablas organizi poŝto-, sano-, fervojo-, eduko-, gaso- aŭ elektro-servojn; nur tiel malaltiĝos kostoj, plialtiĝos kvalito. Kaj, jes, pri sopiritaj pliboniĝoj vi legis en viaj gazetoj; pri progreso kaj prospero vi aŭdis dum naciaj elektoj. Sed, kara leganto, vi ne nombris la liveristojn en via strato.

Vidu: ĉu vere efikas, se vizitas vian straton ĉiutage du, tri, kvar liveristoj, de tiu aŭ alia firmao, portantaj po unu pakaĵon? Kaj ĉu ne ĉiu havas (krom la kompatinda ulo de via bizare nomata reĝa poŝtservo, kiu — ekologie laŭdinde — biciklas) kamionon, almenaŭ kamioneton, foje privatan aŭton, nur pro unu pakaĵo? Fakte, ĉu ne tiom da homoj, de tiom da kompanioj, farantaj pli malpli la saman taskon, tute malefike laboras (por ne paroli pri la ekologiaj sekvoj de tiom da veturiloj)?

Mi opinias, kara leganto, ke la politikistoj, kiuj lanĉis privatigajn programojn, bone, kaj cinike, komprenis, ke adekvate subvenciata ŝtata sistemo kapablas plenumi same kontentige tion, kion celas privatuloj. Samtempe ili komprenis, ke konkurantaj privataj kompanioj, ĉiuj kun stabanoj farantaj pli-malpli similajn taskojn, tiel laborigos homojn, kiuj alie estus senlaboraj. Pli bone doni al ili sensencajn, rutinajn, burokratajn taskojn, kaj duobligi, triobligi, kvarobligi la laboron en du, tri, kvar konkurantaj kompanioj, ol havi nur unu ŝtatan firmaon, kiu povus per malpli da laborantoj multe pli efike funkcii. Kaj imagu, kara leganto, vi primokis la mastrojn en iama orienta Germanujo, sciante, ke la ŝtato inventis laboron por siaj civitanoj, duobligante, triobligante taskojn en fabrikoj, por ke ne ekzistu senlaboreco. Ve… samon kreis en via lando viaj politikistoj, ne tamen en la nomo de socialismo, sed privatigo. Kaj vi tute ne rimarkis!

Sed, kara leganto, jen dilemo: ĉu pli bone ekzisti kun pluraj, konkurantaj kaj funde neniel efikaj kompanioj, aŭ kun monopoloj, multe pli efikaj, ĉar entute laborigantaj malpli da homoj, sed tiel kreante armeon da senlaboruloj? Verdire la respondon mi, simpla abel-esploristo, ne povas proponi. Natursciencisto mi estas, ne sociologo. Aŭ politikisto. Feliĉe.

Tamen sidante sur mia fotelo, observante la straton, mi antaŭvidas tempon, kiam politikisto estos kaptita de ideo freŝa kaj avangarda. Kial ne, tiu diros, dum vi aprobe aplaŭdos, krei unu kompanion por liveri leterojn kaj pakaĵojn… tiel venos nur unu kamioneto en vian straton? Multe pli efike. Kaj samtempe… kial ne starigi nacian fervojo-sistemon, por ke oni klare komprenu, kiu respondecas pri kio? Kial ne unu nacian sanservon, edukosistemon, por ke ĉiu estu egale traktata… kaj kiel ne ordigi aferojn, tiel ke elektro-kompanio respondecas nur pri elektro, gaso- nur pri gaso, telefono- nur pri telefonoj, ktp? Tiel, trumpetos la politikisto, nia socio — malpli komplika, malpli kosta — multe pli efike funkcios.

Jes, kara leganto, venos tempo tia. Tamen intertempe necesas leviĝi de mia fotelo kaj de miaj pensoj kaj reiri al la laboratorio. Tie atendas la abeloj. Ve… la abeloj, la abeloj…

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed dum jaroj loĝas en Birmingamo. Li preparas magistran disertacion pri la muzikeco de abeloj. Li intencas partopreni la venontjaran kongreson en Salisbury, por renkonti la kreskantan nombron de siaj admirantaj legantoj [NDLR: jes, vere], sed nur, se tion permesos la esploroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>