Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [966]  >>

Paul Gubbins

Multaj britaj esperantistoj — almenaŭ tiuj, kiuj vizitis la oficejon de Esperanto-Asocio de Britio en Barlastono aŭ vizitis Wedgwood Memorial College por partopreni unu el la tieaj Esperanto-kursoj — konas la vilaĝan trinkejon, la Plumotufon (angle: Plume of Feathers).

Bedaŭrinde (depende de via sinteno vid-al-vide al alkoholaĵoj) la trinkejo fermiĝis (informis Viv O'Dunne, la EAB-administranto en Barlastono): fakte jam la duan fojon, ĉar antaŭ kelkaj jaroj la ejo same fermis siajn pordojn kaj dum iom da tempo prezentis al preterpasantaj kanalboatumantoj mizeran kaj neglektatan staton.

Sendube kulpas esperantistoj pro la dua fermo. Nu, 'kulpas' iom troigas: sed certe, almenaŭ parte, respondecas pri la perdo de la Plumotufo la verda popolo. Precipe partoprenintoj en la januara festivalo-semajnfino, kiuj, soifante, vizitis unu vesperon la trinkejon sed trovis, aŭ pli bone aŭdis, hororigite, ke de ene de la ejo elvibris rokmuziko tiel laŭta, ke ne eblus konversacii. Ili do rezignacie turnis la dorsojn al la Plumo kaj supreniris tra la vilaĝo al la dua bierejo, la Duko de Jorko. Tiel perdis la Plumo kelkdekojn da pundoj (jes, certe, tiom da: esperantistoj soifas ne nur je scioj pri sia literaturo — vidu sube) kaj do jen la rezulto: kelkajn tagojn poste la ejo estas fermita.

Nepras diri, tamen, ke kelkaj esperantistoj heroe batalis, ne kalkulante la koston al sia aŭdkapablo, por savi la trinkejon. Kiam la grizbarbuloj kaj grizcerbuloj perfide decidis dukumi, jam kunsidis en la Plumo grupo de junaj esperantistoj, membroj de Junularo Esperantista Brita (JEB). Laŭ la movo de lipoj kaj aliaj muskoloj de la vizaĝoj, ili ŝajne konversaciis; kaj do gratulon al vi, gekaraj, kiuj faris vian plejeblon por subteni kaj savi la Plumon.

Bedaŭrinde, tamen, kiam vi atingos la aĝon de la grizbarbuloj kaj grizcerbuloj, vi estos plene surdaj, pro elmetado al bruaĉo tia. Sed ni fiere salutas vin, pro via sindonemo, via kuraĝo, via preteratento de via propra sanstato (mi diros pli laŭte, ĉar verŝajne vi ne kaptis: VIA PROPRA SANSTATO). Pro tio vi plene meritas la financan apogon, kiun vi ricevas de EAB.

Pli serioze: aperis pasintjare la anglalingva Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887–2007 de 'nia' Geoffrey Sutton, kiu redaktas la kuzan periodaĵon de La Brita Esperantisto, Update. Eble vi surpriziĝas, eĉ ŝokiĝas, ke en tiu ĉi numero de LBE vi ne legos recenzon pri la 740-paĝa unika kaj pionira verko de Geoffrey.

Recenzi 100-paĝan poemaron aŭ eĉ 200-paĝan romanon relative facilas: recenzi volumon, kiu nur tre malmultaj legos de kovrilo al kovrilo, prezentas apartajn defiojn. Kaj, honeste, mi ne sentis min kompetenta 'recenzi' en la tradicia senco verkon tiel ampleksan.

Cetere, pro la kosto de la volumo (66 eŭroj), mi ne recenzocele ricevis de la eldonejo Mondial ekzempleron, kiun mi estus povinta sendi al fakulo pri kompetenta ol mi. Plie, mi ne volas liberiĝi de mia propra ekzemplo, ĉar — kaj tio gravas, atestante pri la valoro de la volumo — mi uzas ĝin preskaŭ ĉiutage.

Pro tio mi povas diri, ke mi enmanigas la enciklopedion kun ĉiam kreskanta admiro kaj respekto. Geoffrey klare, logike kaj rimarkinde detale pritraktas kvin periodojn de esperanta literaturo, pli-malpli fruan romantismon, maturan romantismon, parnasismon, modernismon kaj postmodernismon. Se tamen vi jam pro fakterminozo oscedas, pacienciĝu: tre facilas orientiĝi en la libro kaj tuj trovi informojn pri ĉiuj konataj (kaj foje malpli konataj) verkistoj. La enciklopedion, alivorte, posedu ĉiu, kiu eĉ nur duonserioze okupiĝas aŭ interesiĝas pri la kulturo de Esperanto.

Ekzistas alia grava kialo por akiri la enciklopedion — ĝia propaganda valoro. Jen, almenaŭ por anglalingvanoj, eble la plej solida (laŭvorte) armilo, per kiu kontraŭstari la ankoraŭ ofte aŭdatajn mensogojn, ke al tiel nomata artefarita lingvo mankas kulturo.

Verdire la volumo trovu lokon en ĉiu grava biblioteko de la lando, ĉu urba, ĉu universitata: tamen, eĉ se tio pro la kosto ne eblas, indas lasi la libron sur tablo, kiam vizitas najbaroj, amikoj aŭ parencoj, por ke neesperantistoj ekkonu iomete la literaturan riĉecon de Esperanto.

Neniu, zamenhofe, estas profeto en sia urbeto, kaj estus domaĝe, se en Britujo ne ricevus Geoffrey la aplaŭdon, kiun li sendube meritas (por ne mencii, ke aparte ni, anglalingvanoj, amase aĉetu la libron pro la supre menciitaj kialoj).

Do ĉi tie ni agnosku la apenaŭ kalkuleblan servon, kiun Geoffrey plenumis por Esperanto. Nome de la brita esperantistaro, ni do sincere dankas kaj senrezerve gratulas.

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>