Rekte al la artikolo

Pozoj el Poznan

<<  [966]  >>

David Kelso

La aŭtoro priskribas, kun karakteriza skot-itala ironio (?), kaj ankaŭ iom kritikeme, viziton, kiun li faris kun Angela Tellier al du gravaj eventoj en Pollando.

En Esperantio abundas eventoj, kiel en Francujo fromaĝoj. Kaj, kiel fromaĝoj, ĉiu evento iom malsamas. Grandaj kongresoj, intimaj semajnfinoj; interkontinentaj konferencoj, federaciaj kunvenoj; distraj okazoj, seriozaj simpozioj; kaj tiaj plu. Tra la jaroj, mi ĝuas esplori novajn specojn, kaj de fromaĝoj kaj de kunvenoj.

Antaŭ kelkaj monatoj, en septembro 2008, mi tre ĝuis kelkajn esperantajn tagojn en Poznan, Pollando, danke al Angela Tellier, kiu sukcesis persvadi min, ke mi jes volas akompani ŝin. Ŝi sukcesis ankaŭ persvadi min, ke mi jes promesis ĉi tiun verketon al la redaktora moŝto de La Brita Esperantisto.

Temas pri 'Internacia Scienca Simpozio' por celebri la 10-jaran jubileon de la postdiploma programo pri interlingvistikaj studoj en la universitato Adam Mickiewicz en Poznan. La programo daŭras tri jarojn kaj nova kursogrupo ekstudas, nur post kiam finas la antaŭa, do la simpozio koincidis kun la komenco de la kvara 'generacio' da kursanoj.

La simpozio daŭris dum nur du tagoj sed en tiu mallonga tempo okazis 33 prelegoj/prezentaĵoj, plus malferma kaj ferma sesioj kaj bankedo. La temo estis 'Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko' — sufiĉe ampleksa temaro, mi kredas. Ĉeestis proksimume 60 homoj, inkluzive novajn studentojn, eksajn studentojn, gastojn kaj lokulojn. Aparta bono estis, ke ĉiuj bone regis la lingvon — iuj majstre.

Tuj post la simpozio okazis la ĉiujara 'festivalo' ARKONES; la literoj havas signifon, kiu eskapas min … artoj, kulturo, Esperanto …? [NDLR: Artaj Konfrontoj en Esperanto]. Ankaŭ tio daŭris dum du tagoj, pli ĝuste dum du diurnoj, ĉar temis pri 42 eroj plus du koncertoj. La supozo ŝajne estas, ke ĉiuj sufiĉe dormas kaj antaŭ kaj post la evento, do ne necesas dume.

Vere, Angela kaj mi iris por la simpozio, ne ARKONES, sed ni sukcesis ĉeesti duontagon de tio antaŭ ol ekveturi al la flughaveno. Estus malfacile priskribi ARKONES: ĝi ampleksas prelegojn, prezentaĵojn, spektaklojn kaj ekspoziciojn pri landaj kulturoj, poezio, muziko, skoltismo, kvizoj, historio, lingvistiko, eldonado, gazetaro, teatro, filmo, tradukarto … nu, vi kaptas la ideon, ĉu?

Ĉeestis, mi opinias, ĉirkaŭ 200 sendormuloj. Se vi scivolas, nu, iru ĉi-jare: ĝi okazas ĉiujare, septembre, en Poznan. Tiom plenaj estis la programoj de ambaŭ eventoj, ke ni apenaŭ vidis la urbon; ĝi estas nerimarkinda pola (post)industria urbo kun tamen historia urbocentro. Tuj frapis min, kiom ĝi puras, kaj ĉie arboj!

Gejunuloj ĝis 30 jaroj iom scipovis la anglan, sed pli aĝaj homoj preskaŭ neniom. La prezoj, surprizete, preskaŭ samas ol tiuj en Britio. Malgraŭ tio, mi forte rekomendas la polan vodkon, aparte tiun, kiu nomiĝas laŭ la (forgesita) pola vorto por bizono. Iu klarigis al mi la ligon inter bizonoj kaj tiu vodko, sed mi ne kredas ĉion aŭditan en Esperantujo …

La simpozio mem estis memorinda. Por la lokuloj, sufiĉe prestiĝa evento: ĉeestis kaj alkontribuis la malfermon la rektoro de la universitato, vicrektoro, dekano, direktoro de la interlingvistika instituto, kaj poŝpleno da profesoroj plurspecaj.

La kontribuintoj al la programo simile renomis: Detlev Blanke, Michel Duc Goninaz, John Wells, Aleksandro Korĵenkov, Ilona Koutny, Aleksandro Melnikov, Brian Moon, Jukka Pietilainen, Barbara Pietrzak, Ziko van Dijk — sen mencii la konatan Angela Tellier.

La kvalito de la programo tamen iom variis. La plej bonaj eroj estis ja bonegaj, sed ankaŭ videblis (aŭdeblis) fatraso. Ĝenerale, la kvalito de enhavo superis la kvaliton de prezentado. Kiel eksinspektoro pri supera edukado, mi ŝokiĝis, ke tiom da 'profesiaj' lekciistoj el universitatoj simple ne scipovas prelegi. Kompatindaj studentoj!

Tutsincere, niaj John Wells kaj Angela elstaris pro la evidenta kvalito de preparado kaj prezentado — krom ankaŭ de la enhavo. Ŝajne en iuj landoj, tamen, sufiĉas regi la fakon sen ĝeniĝi pri instruado. Aparte evidentis, ke iuj ne komprenas la diferencon inter skribita teksto kaj parolata prelego: la parola enhavu multe malpli da detalo, kun mallongaj frazoj kaj klarega strukturo. Vivu la inspektoroj pri edukado!

Ankaŭ la kvalito de enhavo iom variis. Inter la elstaraj kontribuoj mi menciu Blanke (informado pri interlingvistiko), Fiedler (frazeologio), Wells (frazmelodio), Korĵenkov (zamenhofologio), kaj Kováts (eŭropa referenckadro); laŭ mia takso, kroma dekduo estis ja interesaj; la cetera duono? — nu …

La programo inkluzivis plurajn 'diplomlaboraĵojn' (pli-malpli, disertaciojn) de la interlingvistika programo, plejparte de modesta kvalito. Mi dirus, ke ili pli similis al dumdiplomaj projektoj ol vere postdiplomaj.

La organizantoj faris eraron tre oftan en tiaj okazoj: ili enŝovis tro da eroj, tiel ke ĉiu disponis nur 15 aŭ 20 minutojn (plus kvin por demandoj). Estus multe pli bone, se la programo konsistus el duono de la nombro da eroj kaj ĉiu disponus pri duonhoro. Mi pardonpetu pro mia kritikado, ĉar mi ege ĝuis la programon.

Mankas spaco por detale priskribi la kontribuaĵojn. Mi menciu nur unu: Sabine Fiedler (el Germanujo) tre interese parolis pri frazeologio en Esperanto — 'juna lingvistika branĉo kun longa historio' (ŝiaj vortoj).

Karakterizaj diroj troviĝas en ĉiuj lingvoj — 'best laid plans of mice and men', 'pour encourager les autres', 'la dolce vita', kaj similaj: tiuj esprimoj klare spegulas la kulturon kaj historion de la parolantoj. Same en Esperanto. Kiel en aliaj lingvoj, niaj esprimoj estas aŭ pruntitaj de aliaj lingvoj: 'kiam la kato promenas, la muŝoj festenas' (kaj la plimulto de la Proverbaro de Zamenhof); aŭ ili spegulas nian jam 100-jaran historion: 'tio estas Volapük al mi', 'ne ŝovu la nazon …', 'fina venko' (kaj variaĵoj), 'knedu min, sinjorino', kaj cetere. Iomagrade, do, la frazeologio estas indikilo de kultura maturiĝo.

Estas komuna miskoncepto, ke kulturoj estas 'apartaj': nur ĉe plej izola insulo meze de Pacifiko, antaŭ alveno de okcidentuloj, loka kulturo estas vere 'aparta'. Ĉiuj aliaj prunteprenas de, aŭ dividas konstante kun, najbaraj kulturoj: la angla kun la skotlanda, la brita kun la franca, la pola kun la rusa, ktp.

Same pri Esperanto: ni libere pruntis de la eŭropaj kulturoj, iom malpli de aliaj, ekster Eŭropo, kaj iom post iom ni kreas nian 'propran' kulturon. Tion ne diris Sabine sed ŝia parolado naskis tiujn pensojn en la aŭskultanta kapo.

Angela Tellier, kompreneble, plej kompetente prezentis la esencajn aspektojn de nia projekto Lingvo-lanĉilo (Springboard to Languages), substrekante, ke la projekto temas ne pri instruado de Esperanto sed pri plibonigo de lingvolernado per lingvokonscio, evoluigota per lerno de Esperanto.

Interese, tiujn ideojn eĥis alia programero, de Malgorzata Nitkowska (polino), kiu parolis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en lernado de la angla! Ŝiaj esploroj estas malpli evoluigitaj ol tiuj de Angela, sed ŝi pritraktis pli vastan gamon da lingvaj aspektoj ol Lingvolanĉilo (ĝis nun): vortordo, genro, verboformoj, prepozicioj k.s. Denove, pensiga kontribuo.

Nu, sume, kiom valoris? Ni vojaĝis, ni spertis novan urbon, ni matenmanĝis kun areto da akademianoj, ni ĝuis bonegajn prelegojn (kaj aliajn!), ni renkontis kunpacientojn el multaj landoj, ĉiuj tre kompetentaj esperantanoj.

Plej grave, eble, ni streĉe uzis nian belan lingvon en plej postula kunteksto, luktante kontraŭ imponaj defioj lingvaj, kulturaj, mensaj, eĉ filozofiaj.

Kaj la bizono — mi ne forgesu la belan bizonon kaj ties nektaron.

David Kelso, kiel supre menciita, estas eksinspektoro pri supera edukado en Skotlando, kiu nun dividas sian tempon inter Skotlando, Italujo kaj, kiel honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio (se ne mencii aliajn taskojn en Esperantujo), la internacia lingvo. Li atentigas, ke Angela Tellier respondecas nek pri la enhavo nek pri la stilo de la raporto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>