Rekte al la artikolo

Neniu preteksto por la (relative) junaj

<<  [966]  >>

Partopreni universalan kongreson aŭ alian eksterlandan eventon foje tre multekostas. Tamen por gejunuloj ekzistas fonduso, kiu proponas financan subtenon por ĉeesti renkontiĝojn tiajn.

Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) do invitas junajn esperantistojn malpli ol 26-jarajn (je la dato de la peto) kaj daŭre loĝantajn en Britujo peti vojaĝpremiojn. La premioj validos inter aprilo 2009 kaj marto 2010. Specife, NoJEF invitas petojn pri:

  • Premioj W F Edwards — por ĉeesti esperantajn eventojn en Britujo (ekzemple britan kongreson, someran festivalon en Barlastono);
  • Premioj Harry & Norah Holmes — por ĉeesti la Universalan Kongreson 2009 en Bjalistoko; kaj
  • Premioj Kons. Dean – por ĉeesti aliajn esperantajn eventojn ekster Britujo (ekzemple Internacian Junularan Kongreson).

Interesatoj (ret)leteru ĝis la 1-a de marto 2009 al la NoJEF-sekretario David Kelso <privataj adresoj>. Petantoj resumu en bona Esperanto siajn personajn detalojn kaj priesperantan historion, kun la kialoj peti subvencion. Indikendas la sumo petata (plejofte kotizo, vojaĝ- aŭ/kaj loĝspezoj).

Pliaj informoj haveblas ĉe www.esperanto-gb.org/nojef aŭ de la sekretario.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>