Rekte al la artikolo

Kremaĵo sur jam riĉa festivala kuko

<<  [966]  >>

Bildo

Unuafoje dum la festivala semajnfino okazis tiel nomata Drondo — alivorte diskutrondo gvidata de Derek Tatton. Maldekstre de Derek sidas Joyce Bunting, Edith Sheldrick, Derek Kelso kaj (sub la fotinto, kaj dorskape) Peter Redfarn.

(Pli granda bildo)

Rekorde — almenaŭ en la lastaj jaroj — partoprenis 23 homoj la januaran festivalan semajnfinon en Barlastono. Entute vizitis Wedgwood Memorial College 23 homoj; kelkaj venis por labori en Biblioteko Butler kaj do ne rekte pro la du festivalaj staĝoj, sed estas kreita klare sentebla esperanta etoso.

Bildo

Sally Phillips kaj Peter Bolwell koncentriĝas dum legado de unu el la studataj teatraĵoj.

(Pli granda bildo)

Al la kutima, kaj jam en sia 15-a jaro, teatra semajnfino, aldoniĝis unuafoje diskut-rondo, la tiel nomata Drondo. La partoprenantaro dividiĝis pli-malpli egale inter la du grupoj: kelkaj diskutis sub la prezidanteco de Derek Tatton diversajn aktualajn politikajn kaj sociajn temojn; kelkaj studis komediojn, inkluzive de 'La sonĝo de la kursgvidanto' de Marjorie Boulton (prezentota tekst-en-mane dum la ĉi-jara brita kongreso en Salisbury).

Bildo

Colin Simmonds gvidis ĝuindan praktikan sesion pri aktorado.

(Pli granda bildo)

Sabatvesperon prelegis al anoj de ambaŭ grupoj Geoffrey Greatrex, iama prezidanto de EAB kaj nun lekciisto ĉe kanada universitato. Li prezentis sian vaste laŭditan prelegon el la pasintjara Universala Kongreso en Roterdamo kun titolo 'Prokopio de Cezareo: Enigma historio de la epoko de Justiniano'.

Kia imperiestro estis do Justiniano? Ĉu klerulo aŭ kruelulo? Ĉu iu, kiu enkondukis leĝaron kaj respondecis pri plej belaj konstruaĵoj? Aŭ ĉu monstro, kiu, laŭ la historiisto Prokopio, persekutis samseksemulojn, herezulojn kaj paganojn? Aŭ ĉu fakte ambaŭ?

Bildo

En Barlastono oni ĉiam tre bone manĝas. Servas sin inter aliaj Arthur Sly kaj Geoffrey King.

(Pli granda bildo)

Dank' al unu el la plej kleraj, samtempe vervaj, prelegoj — kaj prelegistoj — jam de jaroj aŭditaj en Barlastono, festivalanoj eksciis: vere kremaĵo sur jam riĉa kuko.

Nur unusola plendeto, kiu neniel rilatas al la esperanta flanko de la semajnfino: la kolegio, kredeble por ŝpari monon, malŝaltis en koridoroj kaj dormoĉambroj kelkajn radiatorojn. Aŭdiĝis do plendetoj de iuj festivalanoj, ke ili dumnokte malvarmis.

Bildo

Derek Tatton kaj, maldekstre, Joyce Bunting, partoprenas en vigla diskuto pri temo aktuala en la Drondo-diskutrondo.

(Pli granda bildo)

Kaj alia afero: kial — kaj kien — subite malaperis libroj el la kolegia ĉambro Eric Tams, kiu nun prezentas mornan, neglektatan aspekton?

Ĉu ĉe venonta vizito estos malaperintaj de sur la muroj kelkaj el la ne senvaloraj pentraĵoj? Kaj ĉu en la manĝoĉambro oni ne plu uzos manĝilaron sed fingrojn?

Ho, ve … tiaj la tempoj, en kiuj ni vivas. Almenaŭ fluis la biero en la vespera, post-prokopio-prelega Duko de Jorko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>