Rekte al la artikolo

Ostoporozo

<<  [966]  >>

Malcolm Jones

Jen iom modifita teksto de prelego prezentita dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono.

Mi sentas la bezonon pritrakti temon iom gravan, kiu leviĝis lastatempe en mia konscio. Jes, mi sciis pri ĝi jam antaŭe, sed nur vere ekinteresiĝis pri ĝi antaŭ du-tri monatoj, kiam kuracistoj diagnozis ĉe du miaj proksimaj parencoj, nome mia patrino kaj mia pli aĝa frato, la malsanon ostoporozo.

Mia interesiĝo unue celis ekscii, ĝuste kio okazis aŭ okazas al ili, kaj kion ni aliaj familianoj povas fari por helpi.

Krome, ĝuste tiutempe, tute hazarde, Jack Warren demandis min pro alia kialo pri la ĝusteco de la Esperanto-vorto ostoporozo: ankaŭ tio igis min iom pli esplori la temon.

Por komenci, ni konsideru la vorton. Ĝi mem ne troviĝas en NPIV (1-a eldono), sed pluraj kombinoj komenciĝas per osto-, ekzemple ostogenezo, ostopatio. Porozo ne troviĝas kiel ia radiko aŭ sufikso, sed ostoporozo ja troveblas en kelkaj esperantlingvaj dokumentoj en la interreto. Do supozeble la komuna uzo determinos la ekzistorajton de la vorto, kiu — se la 'pseŭdosufikso' ne akcepteblos — estos sendependa radiko ostoporoz-.

Aparte en la nuna rondo valoras iom pritrakti la prononcon. Ni angloj emas paroli angle, eĉ kiahm ni juzahs Esperahntoŭ-vohtojn, ĉju nej? Do, ni zorgu, ke niaj vokaloj restu samaj, aparte kiam ili ripetiĝas ene de unu vorto. Mia temo estas do 'ostoporozo' ne 'ostoŭporoŭzoŭ'.

Nun, al la temo. Mi emfazu por tiuj, kiuj ne konas min, ke mi tute ne estas fakulo pri medicinaj aferoj. Mi nur serĉis informojn en libroj, kiujn fakte mia edzino trovis en nia urba biblioteko, kaj en diversaj retpaĝoj, kiujn mi mem elserĉis (rolstereotipoj ankoraŭ vivas!). Mi intencas transdoni al vi sintezon de tiu informaro, kaj mi pardonpetas, se mi diros ion misan. Certe mi bonvenigos poste korektojn de plikompetentuloj — eble per leteroj al la redaktoro — kaj mi esperas, ke ni ĉiuj pli bone komprenos la problemaron.

Kio estas ostoporozo?

Eble vi ĉiuj jam scias, eble iuj el vi — kiel mi — havas parencojn atakatajn de ĝi, aŭ eble eĉ mem suferas. Tamen, por tiuj, kiuj ne scias, jen provo difini ĝin: ostoporozo estas malsano, kiun karakterizas perdo de la osta maso, pli ol oni atendus por donita individuo je ties aĝo, do la ostoj iĝas malpli dikaj, malpli fortaj, kaj multe pli rompiĝemaj.

Ĝenerale, nur kiam iu suferas ian ostorompon, kio pro ostoporozo povas okazi tute sen ia falo aŭ akcidento, oni konstatas la ekziston de ostoporozo: ĝis tiam ne rimarkeblis iaj simptomoj, sed poste jes. Nun okazas kutime kronika doloro kaj ofte la doloro donas la unuan impulson al medicina esplorado, kiu konfirmas la evoluintan ostoporozon.

Niaj ostoj — malgraŭ la impreso, ke ili estas ja firmaj kaj fiksaj aĵoj — daŭre rekreiĝas dum nia vivo: okazas ĝenerale ekvilibrigita procezo de malkonstruo kaj rekonstruo, dum kiu la ostoj tamen grade plifortiĝas kaj plidikiĝas. La kompleta renoviĝo de la skeleto okazas ene de du jaroj ĉe infanoj, kaj inter sep kaj dek jaroj ĉe plenkreskuloj, ĝis la maksimuma stato je aĝo inter 30- kaj 40-jara. Post tiu aĝo, la malkonstrua efiko grade superpezas, kaj la skeleto ekvelkas — sed bonŝance por la plimultaj homoj, tio simple paralelas la gradan malfortiĝon, malvigliĝon, kiujn oni atendas kiel normalajn signojn de maljuniĝo (almenaŭ ĉe neesperantistoj!).

Gravas pluraj faktoroj en tiu tuta rekonstrulaboro, sed aparte rimarkeblas la influo de la hormonoj estrogeno kaj testosterono — kaj estas konate, ke ilia ĉeesto varias ne nur inter la seksoj, sed ankaŭ dum la vivo de individuo. Parenteze, la vorto testosterono troviĝas en NPIV (1-a eldono), estrogeno tamen ne — ĉu esperantistinoj ne jam plendis?!

Kelkaj aliaj malsanoj, kaj kelkaj drogoj — ofte uzataj pro aliaj malsanoj — povas flanke efiki je tiu (mal)konstru-procezo, aŭ interrompante ĝin, aŭ malhelpante la konstruan fazon, aŭ helpante la alkonstruan, tiel ke eĉ pli junaj homoj povas sperti similan malfortigon de la ostoj.

Diagnozo

La diagnozo de ostoporozo plej ofte rezultas el esploroj post ia ostorompo, aparte se la rompo okazis pro ŝajne negrava stumblo aŭ falo de stara alteco aŭ malpli. Plej ofte trafitaj estas la manartiko, la kokso, la pelvo aŭ la humero (supera brako).

(Parenteza lingvo-lecioneto: Oni bezonas humuron por forigi la malbonhumoron post rompo de humero!) La esploromaniero estas kutime unue per radiografado (iksoradioj) aŭ per mezurado de proteinoj dum la procezo de ostorekreiĝo. La Monda Organizaĵo pri Sano decidis tamen, ke nur tiel nomata 'DXA'-skanado fidinde konfirmas diagnozon pri ostoporozo, sen entrepreni iom danĝeran osto-biopsion: ĝuste la homoj kun rompiĝemaj ostoj ne bone tolerus plian, ĥirurgian atakon al siaj ostoj!

'DXA' estas mallongigo de antaŭa mallongigo 'DEXA'(!) — el la angla dual-energy x-ray absorptiometry, do oni uzas du diversfortajn iksoradiarojn kaj mezuras ilian sorbiĝon en la ostoj por kalkuli la mineraldensecon de la ostoj, tiel konstatante la ekziston aŭ ne de ostoporozo.

Kiu povas suferi je ostoporozo?

La facila repondo estas kompreneble 'Ni ĉiuj' — sed pluraj faktoroj ludas rolon: unue la genetika heredaĵo — se onia patro aŭ patrino suferis ostoporozon, do plias la ŝancoj, ke oni estos mem trafita; due, precipe kio okazis dum la infanaĝo ĝis frua adolteco gravas: se nutrado estis iel netaŭga, se korpa moviĝo malmultis, se oni suferis apartajn malsanojn kaj/aŭ uzis certajn drogojn, ĉio tio povas negative influi la ostokreadon, limigi la maksimuman fortecon de la ostoj kaj emigi al posta ostoporozo.

Do la malbona novaĵo por la plejparto de la legantoj — jam estas tro malfrue! Nu, ne tute: mi mencios poste. Tamen por niaj infanoj kaj genepoj tute ne, do valoras plu legi.

Evidente, ostoporozo estas precipe, sed ne ekskluzive, malsano de ne plu junaj homoj, kaj eĉ pli precize de maljunulinoj. Ĝenerale, la ostoj de viroj estas simple pro naturaj kaŭzoj pli densaj ol tiuj de virinoj, do multe pli da 'malkonstruo' estas bezonata, ĝis viro suferas ostoporozon.

Laŭstatistike, unu virino el kvin kaj unu viro el 12 suferas ostorompiĝon pro ostoporozo iam dum la vivo. Post la aĝo de 80 spertas koksostorompiĝon unu virino el tri, aŭ unu viro el kvin. Simile, 1% da virinoj, sed nur 0,5% da viroj ĝis la aĝo de 65 spertas vertebrorompiĝon pro ostoporozo, dum je la aĝo de 80 temas pri 40%, respektive 20%.

Kio kontribuas al ostoporozo?

Kio severigas ĝin? Pli frue mi menciis hormonojn kiel gravan faktoron en la ostorekreiĝa procezo. Estas unu el la faktoj de virina vivo, ke ŝi dum la meza aĝo, dum la malfruaj kvardekaj aŭ la kvindekaj jaroj, trairas la periodon nomatan 'menopaŭzo': ĝuste dum tiu fazo, ŝia hormona ekvilibro tute ŝanĝiĝas — ŝi ne plu produktas la saman kvanton da estrogeno, la hormono, kiu inhibas la malkonstruon kaj pozitive influas la rekonstruon de osta materialo.

Do, dum tiu stadio de la vivo ŝiaj ostoj tute nature, sed relative draste, maldensiĝas.

Eĉ junaj virinoj, kiuj sekvas rigoran trejnadon kiel atletoj aŭ baletistoj, aŭ kiuj, mi diru, 'nur' tro malmulte manĝas pro severa — evidente misa — regado de la korpaj pezo aŭ dimensioj, emas per tio mildigi, interrompi aŭ tute ĉesigi sian menstruadon. El tio rezultas kvazaŭ frua menopaŭzo, kun la akompanaj perdo de estrogeno kaj ostomaldensiĝo. Rezulte, ankaŭ ili povas suferi ostorompiĝon pro ŝajne nenio — eĉ nur promenante.

Ĉe viroj, la plej oftaj kaŭzoj de ostoporozo estas troa konsumado de alkoholaĵoj kaj la uzo de steroidoj, kiuj ambaŭ inhibas ostorekonstruon; sed ankaŭ diversaj malsanoj aŭ kuracmanieroj, kiuj reduktas la kvanton da testosterono, kondukas al la febliĝo de la ostoj. Ĝenerale ankaŭ tro da salo kaŭzas perdon de kalcio, do kontribuas al osto-malkonstruo.

Iuj el la koncernaj malsanoj estas:

  • 'hipertiroidismo' (tiroido superaktiva) — tiu ĉi pli malkonstruas ol rekonstruas la ostan materialon;
  • 'celiakio', la netolerateco de gluteno ĉe ies maldika intesto — tiu ĉi malhelpas la sorbiĝon de diversaj nutraĵoj, aparte kalcio kaj vitamino D, kiuj ambaŭ gravegas por ostokonstruo;
  • 'reŭmata artrito' — la inflamaĵo mem kontribuas al ostomalkonstruo, sed ankaŭ la fakto, ke ĝi emas senmovigi homojn, malfortigas la ostojn, kaj la plej efika kuracado por tia artrito — per steroidoj — eĉ pli antaŭenigas la malkonstruon … tiel oni vere estas kaptita! Zorga flegado estas ege necesa.

Prevento kaj kuraco

Do, jen la problemoj. Ĉu eblas preventi aŭ kuraci ilin per vivstilo? Certagrade jes. Foje oni devas modifi sian vivstilon por aŭ preventi ostoporozon, aŭ, se jam diagnozitan, por mildigi ĝin aŭ por resaniĝi post ostorompo.

Unue gravas regula korpa moviĝo, aparte sed ne nur kun tiel nomataj 'pezportaj' ekzercoj. Due, oni ne fumu, kaj nur modere trinku alkoholaĵojn. Trie, oni rekonu la nutraĵojn, kiuj provizas pli da kalcio, kaj manĝu ilin ĉiutage. La plej multaj el ni prenas malpli ol la rekomenditan ĉiutagan kvanton.

Pli detale pri ekzercado: niaj ostoj parte rekonstruiĝas responde al la ŝarĝoj, al kiuj ni elmetas ilin, do ĝenerale tiuj ostoj plej fortiĝas, kiuj devas toleri la plej grandajn streĉojn. Krom se la ostoj jam estas malfortigitaj, oni ekzerciĝu tiel, ke la ostoj estu sub premo, ekzemple per kur(et)ado, tenisludado aŭ aliaj rakedludoj, biciklado, halterlevado, aŭ uzante ilojn en la gimnastejo, remmaŝinojn aŭ senmovajn biciklojn, ktp.

Tia ekzercado alportas plurfacete gajnojn, krom plifortigado de la ostoj: ĝi kontribuas al regado de la propra pezo, plibonigas la sanstaton de la koro, aktivigas onin, bonefikas sur la nervoj, forigante maltrankvilon aŭ deprimon (depresion), kaj ĝi ofte okazas kun aliuloj, do plibonigas la socian vivon.

Se oni jam suferas ostoporozon, oni ne neglektu korpan moviĝon, sed oni evitu la ekzercojn, kiuj kaŭzas ekfrapon de la korpopartoj, kiel ekzemple kurado aŭ saltado; preferindas simpla sed vigla promenado, grimpado de ŝtuparo, naĝado, senmova biciklado, kaj disciplinoj kiel jogo, tajĉio, aŭ Aleksander-teĥniko.

Tiaj ofte pli taŭgas — tamen oni nepre sekvu konsilojn de kuracisto aŭ terapiisto: povas esti ekzemple, ke, se oni tro streĉas aŭ kurbigas la dorson, oni riskas kaŭzi romp(et)ojn de la vertebroj.

Kroma efiko de multaj el la nomitaj ekzercoj, kaj aparte de jogo kaj tajĉio, estas ke oni pli bone regas sian korpan ekvilibron, kio reduktas la ŝancojn, ke oni falu kaj rompu oston.

Dieto

Nun pri dieto: la bezonataj kvantoj da kalcio kaj vitamino D varias dum la vivo.

La rekomendita taga kvanto da kalcio estas por infanoj 550mg; por knabinoj 11–18-jaraj 800mg, por samaĝoj knaboj 1000mg; por plenkreskuloj 700mg, sed por mamnutrantinoj aŭ gesuferantoj de ostoporozo 1200mg.

La plej kalciriĉaj nutraĵoj estas lakto kaj laktoproduktoj, brasiko, spinaco, faboj kaj fazeoloj, lentoj kaj kikeroj, simile pluraj aliaj nuksoj kaj semoj; ankaŭ pilĉardoj provizas bonan kvanton da kalcio. Tie ĉi mi devas rimarki, ke iuj sciencistoj iom pridubas la valoron de laktoproduktoj kiel armilo kontraŭ ostoporozo — ili observis popolojn en landoj afrikaj aŭ aziaj, kie oni ne tiom multe konsumas laktoproduktojn, kaj ili konstatis, ke tamen tie ne tiom oftas kazoj de ostoporozo.

La situacio pri vitamino D estas iom konfuza: la rekomendita taga kvanto por infanoj, gravedulinoj kaj homoj pli ol 65-jaraĝaj estas 10 mikrogramoj (0,00001g) — sed nia averaĝa, tradicia dieto provizas nur trionon ĝis duonon de tiom, kaj ju pli aĝaj ni iĝas, des malpli de la vitamino ni konsumas; iuj eĉ opinias, ke ni bezonas duoble tiom post la aĝo de 70, se ni evitu ostorompojn.

Vitamino D gravas, ĉar ĝi reguligas la ekvilibron de enkorpa kalcio kaj helpas ĝian sorbiĝon — kalcio estas nome la fortikigilo de la ostoj. Oni povas akiri iom da vitamino D per nutraĵoj kiel butero, iuj margarinoj, laktoproduktoj, ovoj, fiŝoj (aparte olehavaj kiel tinuso, sardino, skombro, moruo), sed ŝajne tio ne sufiĉas.

Bonŝance ekzistas alia fonto — malbonŝance por britoj, tiu fonto estas la suno!

Ni povas krei la vitaminon D en la haŭto, se ĝi estas elmetita al sunbrilo, kaj efektive ni havigas al ni averaĝe pli ol duonon de la bezonataĵo ĝuste tiel. Vere, por tiu ĉi efiko ne multe valoras sidi sub la suno, se la tuta korpo estas kovrita per vestaĵoj, vualoj, ktp. Oni rekomendas minimume po 10 minutojn tage da forta sunbrilo. Jen defio!

Aldonajn malfacilaĵojn spertas homoj, kiuj bezonas iukiale limigitan dieton, ekzemple vegetaranoj kaj veganoj. Celiakuloj ĉiuokaze evitu la cerealojn: aveno, hordeo, sekalo kaj tritiko, kaj kontraŭe ĝuu maizon kaj rizon, kiuj estas senglutenaj.

Pro la donitaj informoj, aparte gravas eduki infanojn kaj gejunulojn al regula korpa aktivado — prefere subĉiela — kaj al ĝuo de varia, ekvilibrigita dieto, por ke ili donu al si la plej grandan ŝancon krei fortajn ostojn por la posta vivo: la komenco certe influas la ceteron, kaj estas malfacile poste kompensi fruajn malbonajn kutimojn, ĉar la ostoj kreiĝis laŭ la tiamaj — evidente limigitaj — postuloj kaj eblecoj, kaj ne nur ne atingos la deziratan maksimumon, sed pli frue komencos malfortiĝi.

Medikamentoj

Suferantoj de ostoporozo devus provi adopti la suprajn konsilojn pri aktivado kaj dieto tiom, kiom eblas, sed ekzistas ankaŭ pligrandiĝanta nombro da eble taŭgaj drogoj aŭ medikamentoj, kiuj povas preventi aŭ kuraci ostoporozon.

Unue, oni povas ĝustigi la kvantojn da kalcio kaj da vitamino D, glutante tiucelajn komplementajn pilolojn. Pluraj pli komplikaj drogoj, kiuj iel reguligas aŭ la retenon kaj sorbiĝon de kalcio aŭ la efikecon de la havebla vitamino D, ŝajne sukcesas por kelkaj pacientoj, sed iuj el la drogoj ne estas ankoraŭ permesataj en Britujo kaj/aŭ havas sufiĉe severajn kromefikojn, eventuale pli gravajn ol la problemoj de ostoporozo mem.

En la lasta kategorio estas la diversaj hormon-remet-traktadoj (HRT): precipe temas pri remeto de estrogeno por dum- aŭ post-menopaŭzaj virinoj. Kelkaj preparaĵoj bonege efikas dum limigita tempo, sed kromefikoj grandiĝas, se la traktado estas longdaŭra.

Tiu ĉi tuta kampo — la medikamenta kuracado de ostoporozo — estas ankoraŭ relative nova, sed ĝi iĝas ĉiam pli grava — almenaŭ en la 'evoluintaj' landoj, kie la relative bonaj sanservoj tenas viva ĉiam pligrandiĝantan nombron da maljunuloj.

En pli fruaj epokoj, multaj homoj eĉ ne atingis la aĝon, je kiu ostoporozo prezentas problemon. La medikamentoj, iliaj efikoj kaj ilia efikeco postulas multe pli da studado kaj esplorado, ĝis ili estos vere fidinde utiligeblaj por vasta pacientaro.

Alternativaj metodoj

Alternativaj aŭ 'naturaj' kuracmetodoj estas eĉ malpli bone studataj de la tradiciaj, sciencaj medicinistoj, sed pluraj homoj ŝajne ja profitis — eĉ eble 'nur' en la mildigo de doloroj post ostorompo — per akupunkturo, abelterapio, Aleksander-teĥniko, homeopatio, refleksologio, ktp.

Kreskas ankaŭ la nombro de helpofontoj por suferantoj de ostoporozo, ĉu temas pri konsilado; pri konkreta helpo en la domo post ostorompo; pri resaniĝo, terapio kaj ekzercado; pri financaj sekvoj de la malsano, se oni devas foresti de la laborejo aŭ dungi flegiston; pri akiro de taŭgaj mebloj aŭ necesa ekipaĵo; ktp, ktp.

En Britujo, la ĉefa, unua konsultejo estas NOS, Nacia Ostoporozo-Asocio, kies sidejo estas apud Bath: ĝia retadreso estas www.nos.org.uk. De tie oni ricevas tre detalajn informojn, kun eventuala pludirekto al aliaj pli specialigitaj organizaĵoj.

Mi esperas, ke vi trovis mian temon interesa, kaj ke vi ĉiuj sukcesos eviti la ĝenon, suferon, doloregon de ostoporozo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>