Rekte al la artikolo

Leslie Hartridge, 1924–2008

<<  [966]  >>

Bildo

Dum multaj jaroj Leslie Hartridge organizis sukcesan Esperanto-klubon, kiu vizitis interalie kastelon Greziljono en Francujo.

(Pli granda bildo)

Informas Carol-Lynn Hartridge, ke forpasis ŝia patro Leslie George Hartridge, 84-jara, la 14-an de decembro, 2008. Li mortis en suda Francujo, kien pro malboniĝinta sano li translokiĝis en 2006.

Les Hartridge, kiu naskiĝis en suda Londono, trejniĝis kiel inĝeniero sed elektis instrui matematikon kaj natursciencojn en lernejo en Croydon. Tion li faris ĝis emeritiĝo. Esperanton li ekkonis hazarde, verŝajne pro libro de Montague Butler, kiun li kontaktis.

Li organizis klubon por junaj esperantistoj kaj aranĝis por klubanoj internaciajn renkontiĝojn. Rezulte, dum pasko 1964, li renkontis ĉe kastelo Greziljono francan esperantistinon, Maria Gajek, kaj ili samjare geedziĝis. Dum la unuaj jaroj de la geedzeco ili parolis nur Esperanton — sian solan komunan lingvon.

Multaj britaj esperantistoj de difinita aĝo memoros s-ron Hartridge kiel plej entuziasman propagandiston de la internacia lingvo. Li verkis deksemajnan korespondan kurson (kiu poste pro kopirajtaj kialoj koliziigis lin kontraŭ Esperanto-Asocio de Britio) kaj li fervore disdonis informfoliojn pri Esperanto dum someraj eventoj tra la sud-oriento de Anglujo.

En 1987, okaze de la 100-jariĝo de Esperanto, ges-roj Hartridge aŭtis al Varsovio, trenante apartan reklamveturilon. Ankaŭ dum la Universala Kongreso en Brajtono li simile varbis por Esperanto.

Li ĉesigis sian agadon nur pro sia sanstato, sed ĝis la fino fiere portis esperantan insignon. Laŭ Carol-Lynn, ŝia patro estis 'idealisto … bonkora, honesta, grandanima kun forta sento pri humuro (aparte rilate al siaj ŝercoj) kaj pro tio li multe mankos al familianoj kaj amikoj'.

Ni kondolencas al familio Hartridge.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>