Rekte al la artikolo

Raif Markarian, 1930–2008

<<  [966]  >>

John Wells

Raif Markarian, unu el la plej agemaj kaj entuziasmigaj anoj de la brita Esperanto-movado en la dua parto de la pasinta jarcento, mortis 78-jara la 16-an de novembro pro koratako.

Bildo

Li naskiĝis en Manĉestro en la jaro 1930. Lia patro, Markar Markarian, estis armeno, profesie vendisto de vestaĵoj. Li mortis kiam Raif estis nur 5-jara. La patrino, Trilby, estis frizistino.

Post studoj de la franca kaj latina lingvoj en Exeter College, Oksfordo, Raif fariĝis entuziasma lingvoinstruisto en Manĉestro, poste ĉefinstruisto de modernaj lingvoj en Crawley en suda Anglujo.

Post tio li fariĝis lernejestro en Chorley, norda Anglujo, kaj fine lernejestro de gimnazio en Ilford, Londono. Li faris kelkajn fruajn esplorojn pri la propedeŭtika utilo de Esperanto por tiuj, kiuj poste studos aliajn lingvojn, kaj estis aparte fiera, ke Ivo Lapenna laŭdis tiun laboron.

Dum dek tri jaroj, 1962–75, Raif estis sekretario de la Societo de Britaj Instruistoj de Esperanto. Li poste fariĝis ĝia vicprezidanto. En tiu rolo li evidentigis rimarkindan energion, organizante kaj pledante por la instruado de Esperanto en la lernejoj. Tiu societo estas nun parto de EAB kaj grandparte respondecas por la elstara projekto Lingvolanĉilo.

Dum multaj jaroj Raif estis ankaŭ membro kaj 'fratulo' (Fellow) de Esperanto-Asocio de Britio kaj dum iom da tempo ties vicprezidanto. Li estis dumviva membro de Londona Esperanto-Klubo.

Ne malplej grave, Raif zorgis, ke liaj du filinoj, Joy kaj Nikola, estu denaskaj parolantoj de Esperanto. Li edziĝis dufoje: unue en la jaro 1956 al Eluned Davies, kiun li renkontis per la Kristan-Scienca eklezio, al kiu li apartenis. Ilia filino Joy naskiĝis en 1961. Eluned mortis en 1967.

Lia dua edziĝo estis kun Kimie Ozawa, en vaste raportata duobla Esperanto-geedziĝo (samtempe kun Herbert kaj Barbara Platt) en 1970. Ilia filino Nikola naskiĝis en 1975. Raif kaj Kimie disiĝis en 1987.

Raif aŭtoris Ni Parolu Esperanton (rektmetoda 'unua libro de parola Esperanto', 1964) kaj kunaŭtoris, kun J. H. Sullivan, la dupartan Secondary School Esperanto (1968, 1979). Tiuj verkoj restas nesuperitaj kiel lernmaterialoj por anglalingvaj adoleskaj lernantoj de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>