Rekte al la artikolo

Reage

<<  [968]  >>

Eric Walker

En la artikolo de Guy Johnston, en la lasta numero de La Brita Esperantisto, li skribis, ke, kiam li kaj aliaj grimpis monton en Ĉeĥujo, ili subite konstatis, ke ili staras ĉe la landlimo inter Ĉeĥujo kaj Pollando. Tio memorigis min pri amuza evento okazinta en 1974.

Tiam mi vojaĝis en Pollando, uzante la tiel nomatan Pasportan Servon. Gastigis min s-ro Glaizer en Cieszyn, landlima urbo. Dimanĉon ni ekskursis al apuda monto. Tiam ĉiujare, sur la monto, okazis landlima renkontiĝo por esperantistoj el Ĉeĥujo kaj Pollando. Fakte la landlimo konsistis nur el fostoj je intervaloj de cent metroj.

Do, kiam ni alvenis, jam troviĝis tie kelkcentoj da esperantistoj. Je unu flanko, mi forgesas kiun, staris malgranda kafejo, kie eblis aĉeti trinkaĵojn kaj bieron. La kafejo plenplenis. Ekstere, sur la altebenaĵo preskaŭ kampaspekta, kaj ĉirkaŭ la fostoj, svarmis homoj ree transirantaj la landlimon.

En 1974 en Ĉeĥujo la reĝimo de Gustav Husak iĝis pli kaj pli severa. Pro tio, ĉeĥflanke de la landlimo, kontrolis kvin policanoj, kurantaj ĉien alien, la pasportojn de la esperantistoj. Polflanke staris nur du policanoj, kiuj rigardis, sed nenion faris.

Se la kontrolitoj ne estis ĉekoj, la policanoj puŝis ilin reen en Pollandon. Tamen la elpelitoj paŝis eble 50 metrojn kaj denove eniris Ĉeĥujon. Regis ĥaoso, kaj fine la ĉeĥaj policanoj rezignis pri tasko senespera.

Kaj mi?

Mi bele festis kun esperantistoj de ambaŭ nacioj.

Eric Walker, kiu loĝas en orienta Anglujo, estas iama honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio. Li multe vojaĝas al Pollando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>