Rekte al la artikolo

Studrondo studata

<<  [968]  >>

Paul Gubbins

Antaŭ jaroj mi aŭdis pri la aŭtuna skota studrondo sed – ho, hontu! – mi neniam partoprenis. Eble fortimigis min la distanco, kolizio kun aŭtuna federacia kunveno, troa profesia okupiteco, pigreco aŭ simpla forgesemo. Aŭ ĉiuj aŭ neniuj el tiuj iom lamaj pretekstoj.

Tamen, kiam oni invitis min studronde prelegi, forfalis ĉiuj kialoj, ĉu imagaj, ĉu realaj, ne viziti Dunblane, kie okazas la evento.

Kaj kia ĉarma urbo – plena, ŝajne, de katoj, inkluzive de du dolĉaj katidoj, dormetantaj sur interna fenestrobreto kaj kun kiuj mi travitre babiladis, ĝis mi konsciis, ke en la malheleta salono malantaŭ la fenestro brilis okuloparo kaŝe observanta. Ho, ve. Ĉu mirige, ke skotoj volas sendependiĝi de angloj, se tiuj kun katoj tiel publike dialogas?

Krom katoj, troveblas en Dunblane impona katedralo. Troveblas ankaŭ eĉ pli impona trinkejo: la Tappit Hen. La nomo, ŝajne, rilatas nek al motoroj nek al farmbestoj sed al speco de trinkujo. Ĉe la Tappit Hen la zingibran bieron mi ne povas rekomendi, sed la kaprican, petoleman blondulinon jes ja. Blondulino, parenteze, ne estas tio, kion vi kredas. Ĝi estas biermarko. Almenaŭ tion, reveninte hejmen, mi kredigis al mia edzino.

Bildo

Tasoj inter la taskoj: Duncan Thomson kaj Hju Reid koncentriĝas pri tasoj kaj kafo, antaŭ ol reiri al taskoj kaj la studĉambro.

(Pli granda bildo)

Pri miaj du prelegoj mi prefere silentu. Fanfaronemulo mi ne estas: do neniom mi diros pri miaj lingve lertaj, vigle vervaj, spice spritaj, nete nuancitaj prelegoj, post kiuj tiom tumultadis la aplaŭdo. Mi permesos al aliaj tion diri. Same, pro modesteco, mi ne malkovros la nomojn de la venkeganta teamo en la diable-demande vespera kvizo aranĝita de Duncan Thomson. Kiel dirite, fanfaroni mi ne volas. Tio simple ne decas.

Decas tamen raporti, ke la studrondanoj studrondiris al Callendar-palaco (kiel insistis ĝin nomi iu David Kelso, subtenata de PIV kaj duobla viskio en apudpalaca trinkejo).

Callendar House – nepris certigi al mia edzino, ke ne pri calendar girls temis – entenas muzeon pri skota historio kaj enorman, ame konservatan 18-jarcentan kuirejon.

Tie oni proponis al ni pecojn da shortbread – ege manĝindajn, sed kial necesas monstra kuirejo, kun malferma forno tiom vasta, ke en ĝi povus komforte ekzisti ĉiuj parencoj miaj intaj, antaj kaj ontaj, por baki biskvitojn, mi ne komprenis. Kulpis eble la viskio.

Studinte la palacon, la rondanoj studis tradukarton – fakte tradukekzercojn preparitajn de Bill Auld kaj aperigitajn en pasintaj numeroj de La Brita Esperantisto. Mi estis atentigonta, ke eble, uzante materialon publikigitan en la periodaĵo, kaj ne petinte de mi, la redaktoro, permeson tiel ĝin recikligi, ili lezas kopirajton.

Mi estis do insistonta, ke ili tuj pagu al mi grandan kaj kompensan sumon (al mia privata konto, memevidente), kiam enkapiĝis, ke mi estas gasto en Dunblane kaj do eble ne konvenus tiel malĝentili. Krome, vizitinte Callendar-palacon, kaj leginte pri la militoj inter skotoj kaj angloj, mi ne povis forgesi, kiel skotoj traktis malamikajn anglojn. Pri kopirajto kaj kompenso mi do rapide rezignis.

Povas esti, ke la studrondo akiros estontece alian formon. Altiĝas kostoj, malaltiĝas partoprenantoj – kie en la brita Esperanto-movado, certagrade pli virtuala ol reala, tio ne okazas? – kaj do la rondanoj diskutis, kiamaniere reagi al cirkonstancoj ŝanĝiĝantaj kaj kiel laŭe adapti la semajnfinon.

Volo ŝanĝi ne forestas, kaj pri tio mi ĝojas: domaĝe estus, se malaperus semajnfino tiom bunta, tiom varia, tiom prelege altkvalita (pardonu la fanfaronadon: jen la vortoj de la redaktoro de LBE kaj ne de la aŭtoro, kiu tamen foje du ĉapelojn surportas) kaj, super ĉio, tiom amikeca.

Alivorte, valoras partopreni – kaj, se venontjare ankoraŭ en Dunblane, memori, ke la urbo proponas krom la Tappit Hen ĉinan kaj fiŝ-kaj-frit-manĝejojn: la vespermanĝo ĉe la studrondejo grumbligis plurajn ankoraŭ malplenajn stomakojn.

Kaj por ĉeesti necesas lerni nek la skotgaelan nek la katan.

Paul Gubbins parolas kate, rane kaj trajne sed malofte samtempe. Redaktas lin de tempo al tempo pluraj esperantaj periodaĵoj kaj verkas lin teatraĵoj. Preferata ŝatokupo: dormi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>