Rekte al la artikolo

Dankon, Malcolm!

<<  [968]  >>

Richard Phillips

Post kvinhora aŭtovojaĝo mi fine atingis Wedgwood Memorial College por partopreni la semajnfinon Course-You-Can. Ekde tiam, post longa vojaĝo, ĉio iris pli glate.

Mi kaj sep aliaj burĝonantaj esperantistoj malstreĉiĝis kun nia instruisto, Malcolm Jones. Ni estis iom retiriĝemaj, ĉar kiel multaj esperantistoj ni ne sciis, kiel multon diri en Esperanto. Tamen ni ĉiuj ridis, kiam Roger priskribis sian okupon ĉe arkitekto-firmao kiel tiun de 'korpo de hundo'. Dum la unua vespero iuj el ni konatiĝis kun la trinkejo Duko de Jorko kaj la bonega tiea biero Nigra Ŝafo.

Malcolm avertis nin, ke la morgaŭo estos pli malfacila, sed post bonega matenmanĝo ni gajnis memfidon. Ni lernis uzi la vortojn kio, tiu, ia, ĉial, neniel, ktp, kaj parolis pli flue. Ni ankaŭ plibonigis nian prononcadon, legante kaj tradukante ŝercojn.

Dum la posttagmezo ni havis libertempon kaj la vetero estis bonega kaj suna. La koloroj de la arbaro estis brilegaj. La biblioteko kaj la librovendejo estis ambaŭ malfermaj, do ni aĉetis librojn laŭ la sama nivelo kiel nia lernado.

La saman vesperon ni vizitis la Dukon de Jorko kun la pli lertaj esperantistoj, kiuj partoprenis la Drondo-diskutgrupon. Tie ni penis partopreni en iliaj konversacioj. Ili estis tre afablaj kaj refalis en la anglan lingvon, kiam ili komprenis, ke ni iom velkis.

Dum la lasta mateno, ni legis amuzajn teatraĵojn kreitajn por junuloj. La grupo estas fotografita kaj ni interŝanĝis informojn por interkomuniki unu kun la aliaj. Post bonega tagmanĝo ni foriris kun ho-ve-oj kaj la intenco resti en kontakto.

La kurso estis bonega kaj forte rekomendindas. Dankon, Malcolm!

Bildo

Malantaŭe, de maldekstre: Richard Phillips, Carolyn Wade, Ron Cufley, Roger Moore, Malcolm Jones; antaŭe, de maldekstre, Simon Perry, Ann Richards, Lorna Flanagan, Brian Haddon.

Bildo

Partoprenas unu el la diskutrondoj, de maldekstre, Michael Sims, Ron Lynn, Mark Palmer, Ed Roberton kaj Derek Tatton.

Bildo

Geoffrey Sutton kaj Carolyn Wade zorge aŭskultas ĉetablan konversacion pri esperantaj kanzonoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>