Rekte al la artikolo

La unua flugleciono

<<  [968]  >>

Frances Eason

Aeroplanoj dum multaj jaroj interesas min. Dum la dua mondmilito ni spektis la aerbatalojn inter britaj kaj germanaj aviadiloj. Sekve ne surprizos, ke, kiam mi komencis labori kaj gajni monon, mi telefonis al la Surrey-flugklubo ĉe la Croydon-flughaveno pri fluglecionoj.

Mi bone memoras la unuan lecionon en aviadilo Tiger Moth kun identigilo G-ACDJ. Efektive tiu ĉi maŝino aperis en la filmo Mrs Henderson Presents kun Judi Dench. Bedaŭrinde en 2005 ĝi kraŝis kaj estas detruita.

En Surrey ni estis elmetataj al kutima brita somero. Ĉiam, kiam mi aranĝis lecionon, profundaj nebuloj aperis en la ĉielo. Venis la vortoj: 'Vi ne povos flugi hodiaŭ.'

Bildo

En la foto, Frances kaj Heather Eason ĝuas la pasintjaran Britan Kongreson en Salisbury.

(Pli granda bildo)

Fine la vetero estis iomete pli bona. Portante pantalonojn, dikan jakon interne harkovritan, kaj ŝuojn, mi transiris la makadamon. Mi trapasis multajn aliajn aeroplanetojn apartenantajn al la klubo de la markoj Magister, Chipmunk, Hornet kaj Tiger Moth. For de ili staris du Dakota, kiuj apartenis al Transair.

Mi promenis al la klubdomo. Ĝi enhavis salonon, bufedon, kaj instruĉambron. Ĉie estis bildoj kaj modeloj de aeroplanoj, mapoj kaj aeronaŭtikaj informoj. Por mi estis paradizo. Estis multaj personoj en la bufedejo. Ŝajnis, ke ili atendis ion. Ili ofte regardis la horloĝon. Ĉu ili volis trinki alkoholaĵojn antaŭ ol flugi? Kiam iliaj montriloj montris la dudekan horon, la bufedo malfermiĝis kaj ili mendis … lakton! Ĉar mi estis la sola virino, mi devis fari teon por tiuj, kiuj ne volis trinki lakton.

Fine la instrukciisto venis al mi kaj informis: 'Nebuloj venos baldaŭ sed ni povos flugi dum duonhoro je 1000 futoj.' Li donis al mi kaskon, tiel nomatajn gosport-tubojn [por ke instruanto kaj instruato interkomunikiĝu – red], kaj protektajn okulvitrojn. Li surmetis paraŝuton sur mian dorson simile al kuseno, por ke mi povu atingi la direktilojn.

Atinginte arĝentbluan Tiger Moth, li diris, ke mi eksidu en la antaŭan sidlokon, kie li ligis min per rimenoj kiel bebon en infanĉareto. Post rapida rigardo al la direktiloj, la instrukciisto diris: 'Penu flugi rekte kaj ebene. Vi estras.' Mi konsentis, dirante: 'Mi estras', kiel li instruis al mi. Poste li aldonis: 'Flugu al la direkto de tiuj gasrezervujoj'.

Kia ŝerco! Tio ŝajne facilis sed por mi estis la pli malfacila afero en la mondo. Obeante, mi penis ĉion memori. Ĉu la flugiloj estis ebenaj? Mi audis voĉon per la interkomunikilo: 'Zorgu pri la alteco.' Senscie mi estis malaltiginta la aviadilon 500 futojn. Mi penis realtigi la flugmaŝinon denove al 1000 futoj kaj preskaŭ staŭlis. La instrukciisto pliigis la rivoluojn. Denove mi penis flugi ebene. Subite malaperis la gasrezervujoj. 'Ili estis malantaŭ ni,' informis la instrukciisto. Senscie mi estis turninta la aviadilon laŭ 180 gradoj.

Estis malpli da regiloj en la Tiger Moth ol en nuna aŭto. La instrukciisto diris al mi kiel turni, uzante kombinon da aleronoj kaj empeneronoj. Kiam mi rajdis per motorciklo, mi kutimis formeti mian brakon por turni angulon, kaj tion mi ja faris en la aviadilo. Ĝi preskaŭ forbloviĝis. Duan fojon tion mi ne faris.

Bedaŭrinde, baldaŭ poste, fermiĝis la Croydon-flughaveno. Miaj geamikoj decidis, ke kialas mia terura pilotado. Sed estis mirinda travivaĵo piloti biplanon, kaj pli amuze ol veturi en aviadilo kiel pasaĝero.

Frances Eason naskiĝis en Londono kaj iĝis instruistino. Ŝi lernis pri Esperanto antaŭ 50 jaroj kaj renkontis sian edzon, Les, ĉe Barlastono en 1964. Ŝi havas du infanojn. Post la morto de Les, ŝi decidis fari ĉion, kion ŝi ĉiam volis fari, sed por kio ŝi neniam havis tempon. Ŝi do transloĝiĝis, iris al universitato kaj gajnis licencion, kaj verkis romanon, aŭtobiografion, artikolojn kaj rakontojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>