Rekte al la artikolo

Beatrice Clarke, 1914–2009

<<  [968]  >>

Marteno McClelland

Diligentega, amikema Beatrice Clarke estis volontulino ĉe la Londona Esperanto-Centro dum la deĵorperiodo de Bert Platt kaj ĝis la ĉesigo de la centro en septembro 1999. Ĉiusemajne ŝi deĵoris po unu tago, vojaĝanta de la loĝejo en Hove en East Sussex, komence akompanata de volontulino Hilary (Caroline) Gilmore el Brighton.

Beatrice komence helpis al Bert Platt krei katalogon pri la tuta vendebla librostoko, por ke la membraro de EAB/ BEA kaj aliaj povu mendi, aparte perpoŝte. Amador Diaz kaj Mikaelo Drogosz poste daŭrigis la ĝisdatigon de la katalogo.

Kiam mi unue konatiĝis kun Beatrice ĉe la centro, ŝi regule helpis al biblio- tekisto Geoffrey King registri ricevitaĵojn por la Biblioteko Butler, aparte kiam Geoffrey ankoraŭ profesie laboris. Poste, honorofica sekretario Will Green pro- ponis, ke Beatrice okupiĝu pri nova tasko por la membraro: krei bendotekon.

Beatrice plene dediĉis sin al la tasko kontakti bonvoĉajn volontulojn por sursonbendigi taŭgajn legaĵojn, kaj simile, por eventuala pruntedono al membroj. Ofte ŝi tiurilate laboris hejme. Kun Mikaelo Drogosz, Beatrice organizis por membroj apartan katalogon pri la bendoteko. Plurajn artikolojn verkis Beatrice por La Brita Esperantisto por reklami la servon kaj mencii lastajn aldonaĵojn. Vidbendojn ŝi poste aldonis al la pruntebla kolekto.

Kelkfoje Beatrice prelegis ĉe la Londona Esperanto-Klubo, sed multajn jarojn ŝi organize aktivis en la loka Brighton and Hove Esperanto Society. Plena je interesaj rakontoj, ŝi fieris pri korespondantoj en Ĉinujo, Francujo, Kubo, Portugalujo kaj Vjetnamujo. Cetere ŝi partoprenis plurajn esperantajn aranĝojn en aliaj landoj. Kiam okazis la UK en Brighton en 1989, Beatrice aparte okupis sin per helpa laboro. Poste ŝi okupiĝis pri korektado de lecionoj en la Free Postal Course.

Antaŭ nur kelkaj jaroj, Beatrice sole vojaĝis al Aŭstralio por festi la 90-jariĝon de la fratino. Mi vidis ŝin finfoje ĉe la Brita Kongreso en Scarborough, kie ni multe babilis. Lastatempaj faloj tamen malhelpis ŝin kaj sendube kontribuis al ŝia morto la 9-an de septembro.

La kremacio okazis en Brighton. Mi sincere kondolencas al ŝia filino Ruth kaj al ceteraj familianoj. Nia brita movado perdis imitinde modelan samideaninon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>