Rekte al la artikolo

Fonto-foto

<<  [969]  >>

Tim Owen

Kiel bele montras la foto, Esperanto kunigas homojn el diversaj fontoj.

Britaj esperantistoj kaj tiuj, kiuj ĉeestis lastatempajn JEB-kunvenojn en Kardifo kaj Londono, kunvenis komence de junio en Bristolo. Organizis ĉi tiun neoficialan ripozigan renkontiĝon Veronika Poór, hungarino studanta fizikon en la loka universitato.

En la foto aperas nur unu brito. La aliaj partoprenantoj venas el Hungarujo, Slovakujo, Svedujo, Ukrainujo kaj Brazilo.

Ĉu ne bele vidi renkontiĝon tian en Britujo, kaj ĉu ne bele tiel reklami Esperanton, kiu ebligas diversfontan kunvenon tian?

Al mi plaĉegas, ke homoj renkontiĝas en – por si – fremda lando pere de nia internacia lingvo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>