Rekte al la artikolo

Eroŝenko en Anglujo

<<  [969]  >>

Olga Kerziouk

Adaptita versio de prelego prezentita de Olga Kerziouk dum la ĉi-jara brita kongreso en Llandudno.

Ĉi tiu prov-esploro estas dediĉita al la jubileo de Vasil Eroŝenko (1890–1952): la 120-jariĝo de lia naskiĝo. Esperantistoj en multaj landoj, sed precipe en Ukrainujo, Rusujo, Japanujo kaj Ĉinujo, kie verkoj kaj vivo de Eroŝenko estas plej konataj, festas la jubileon diversmaniere: per konferencoj (tradiciaj kaj retaj), reeldono de liaj verkoj, solenaj vesperoj kaj prelegoj.

Bildo

La aŭtorino, Olga Kerziouk.

Mi havas tute personan kialon ankaŭ omaĝi al Eroŝenko: li estis mia inspiro por lerni Esperanton. Tio okazis en 1973 en la provinca urbo Ĥmelnickij en Ukrainujo, kiam mi aliĝis al Esperanto-kurso post tralego de la (porinfana) libro pri la vivo de Eroŝenko de Nadija Andrianova-Hordijenko [1].

Kiu estis Vasil Eroŝenko? Multaj mitoj ekestis pri li. Mi mem diras jene: Eroŝenko estis esperantisto, poligloto, humanisto, homarano, verkisto, mondvojaĝanto, talenta pedagogo pri instruado de blinduloj. Liaj verkoj estas pensigaj kaj profundaj kaj meritas, ke pli da homoj sciu pri ili, same kiel pri lia mirinda vivo.

En ĉi tiu artikolo temos nur pri unu paĝeto en lia vivo: la unua eksterlanda vojaĝo. Tiel okazis, ke la cellando de la vojaĝo estis Anglujo. La vojaĝo mem estas sufiĉe bone dokumentita. Jen elekto de nur kelkaj dokumentoj de fruaj jaroj: en 1912 artikolo de la sekretario de la Londona Esperanto-Klubo en The Daily Herald: 'a Blind Russian, a member of a Moscow orchestra, having received six months' furlough, has come alone to London, being passed on from town to town by Esperantists. He is now living in London among Esperantists, and is engaged in learning English' [2]; ruslingva artikoleto 'Puteshestvie russkogo sleptsa' (Vojaĝo de rusa blindulo) en revuo Vokrug sveta (Ĉirkaŭ la mondo) [3]; en 1913 'Eksterlanda vojaĝo de blinda esperantisto V. Eroŝenko' (rememoroj de Vasil Eroŝenko kaj paralela traduko el Esperanto en la rusan de A.N. Ŝarapova) [4].

Sekvis en 1916, 11/03, parolado de Eroŝenko en kunveno en Jokohamo, Japanujo: 'Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mi jam sciis, ke homoj estas fratoj, sed nur post kiam mi vizitis Anglion kaj konatiĝis kaj amikiĝis dank' al Esperanto kun reprezentantoj de diversaj nacioj, mi komencis iom-post-iom kompreni, kion fakte signifas frateco de la homaro' [5]; en 1923 rakonto de Eroŝenko 'Unu paĝeto en mia lerneja vivo' (originale verkita en Esperanto, komence publikigita en la japana kaj la ĉina): '… mi devis ĉiam vivi en la bruego de tiaj urbegoj kiel Moskvo, Londono, Tokio, k.t.p.'; Antaŭparolo de Hujucz, verkita en Ŝanhajo, junion 1923: 'En 1912 S-ro Eroŝenko iris Londonon por studi en la Normala Reĝa Kolegio por Blinduloj, sed li revenis hejmen post kelkaj monatoj' [6].

En ĉiuj postaj libroj kaj multnombraj, ofte bazitaj je fantazioj kaj onidiroj, artikoloj pri Eroŝenko, la vojaĝo al Anglujo estas ĉiam menciita. En 1970-aj jaroj en Sovetunio aperis du biografiaj libroj pri la vivo de Eroŝenko: la jam menciita libro de Nadija Andrianova-Hordijenko (1973) en la ukraina kaj libro de Aleksandro Harkovskij (1978) en la rusa [7].

Dum lastaj jardekoj aperis novaj studoj pri Eroŝenko, en kiuj la vojaĝo en Anglujon estas menciita. Temas pri artikoloj de Julija Patlanj el Kievo, Ukrainujo, kaj Sergej Proĥorov el Kolomna, Rusujo. Ili okazigis la unuan interretan konferencon pri Eroŝenko. En la nuna jubilea jaro okazas la dua internacia interreta konferenco 'Eroŝenko kaj lia epoko', kiu proponas vastan temaron por esploroj [8]. Inter proponitaj temoj estas ankaŭ la vojaĝo en Anglujon. Evidente, ke la vojaĝo bezonas pli detalan studon ol ĝis nun. Britaj esperantistoj povas kontribui al la esploroj. Do, esperante pri ekinteresiĝo pri la konferenco kaj la vivo de Eroŝenko mi decidis aperigi la artikolon en La Brita Esperantisto.

En la angla aperis kelkaj artikoloj de David Paulson en la interreto [9]. Gravaj informoj pri la verkaro de Eroŝenko por anglalingvanoj troviĝas ankaŭ en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton [10].

Espereble iam aperos nova, pli scienca, plena biografio de Eroŝenko, kun aldono de novaj eltrovoj pri lia vivo. Jen nur prov-sintezo de miaj scioj pri lia vojaĝo en Anglujon.

Renkontiĝoj en Anglujo: 'kion fakte signifas frateco de la homaro'?

Dudekdujara Vasil Eroŝenko estis en Anglujo ekde februaro ĝis septembro 1912. Li komencis la vojaĝon el Moskvo per trajno, aĉetinte la bileton por la tria klaso, kaj – post diversaj aventuroj – alvenis el Calais al Charing Cross la 6-an de februaro 1912. La tutan vojaĝon organizis lia elstara instruistino kaj pioniro de E-movado Anna Ŝarapova (1863–1923) [11].

Kiujn homojn renkontis Eroŝenko en Anglujo kaj kion ni scias pri ili? Pri kelkaj el ili rakontis Eroŝenko mem en sia priskribo de la vojaĝo. Li mencias esperantistojn: ges-rojn Blaise, s-ron Merrick, s-ron Phillimore.

Kompreneble, dum sia restado Eroŝenko konatiĝis ne nur kun esperantistoj. Krom ges-roj Campbell, nomitaj en la vojaĝpriskribo, li povis renkonti ankaŭ famajn enmigrintojn el la rusa imperio, kiuj multis en Londono. Tial la biografoj de Eroŝenko enkondukis ilin en siajn biografiojn (mi pensas ĉefe pri la du jam menciitaj). Temas pri du historiaj figuroj: bone konata Princo Petro Kropotkin kaj malpli konata revoluciulo/teroristo Petro Karpoviĉ. Kromaj esploroj estas bezonataj por identigi aliajn, eble neelpensitajn homojn, kiel ekzemple bibliotekistinon en la (Brita?) Biblioteko nenomitan de la ukraina biografo.

Ges-roj Paul kaj Margaret Blaise

Novgeedzoj Paul kaj Margareto Blaise, kiuj geedziĝis en 1910, renkontis la blindan junulon el Moskvo en la stacidomo Charing Cross. Eroŝenko loĝis ĉe la familio dum 10 tagoj. En siaj poeziplenaj rememoroj li skribas: 'Dek tagojn mi pasigis kun la gesinjoroj Blaise, kaj ĉi tiuj tagoj estis la plej feliĉaj el mia vivo en Anglio. … Sinjorino Blaise, kiel bona patrino, komencis instrui al mi bonajn manierojn' [sekvas detala priskribo de la instruado pri te-trinkado].

Kion alian ni scias pri la familio de esperantaj pioniroj Blaise? Ĉi tiu eminenta paro – inter la unuaj internaciaj Esperanto-familioj (belga-kimra) – meritis du apartajn artikolojn en la Enciklopedio de Esperanto kaj fotojn en la galerio de elstaraj esperantistoj [12].

Oni trovas multajn menciojn pri Paul kaj Margaret Blaise dissemitaj tra la brita dokumentaro kaj en katalogoj de bibliotekoj.

Jen nur kelkaj ekzemploj pri Paul Blaise (1880–?), 'fama belga esperantisto' (laŭ priskribo de H.A. de Hoog): 'S-ro Paul Blaise kondukis grandan karavanon al sia hejmlando, Belgujo, por la 7-a UK en Antverpeno' [13]; '[ĉ]ar s-ro Paul Blaise, kiu tiel longatempe fervore deĵoradis kiel ĉefreprezentanto de la U.E.A., pro troa okupiteco ne povas plu trovi la tempon por kontentige plenumi la ĉiam kreskantajn devojn de Distrikta Delegito, la kunvenintaj delegitoj antaŭ kelkaj semajnoj akceptis kun granda bedaŭro lian eksiĝon' [14].

Alia rememoro: 'The other day I had tea with Mr Paul Blaise, secretary of the Belgian Chamber of Commerce in London. Mr Blaise has English geniality and a Belgian fondness for cigars. However, I'm fond of his cigars too, so it's an Entente Cordiale. He tells me that only greatly increased responsibilities at the Chamber are causing him to resign his post as Honorary Treasurer of B.E.A. His almost life-long interest in Esperanto is as keen as ever, and he is giving up his Easter holiday in order to go to Geneva for a conference of the Universal Esperanto Association, of which he is a founder' [15].

Lia edzino Margaret Lily Blaise (1878– 1935), laŭ mi, meritas specialan artikolon. The Esperanto Manual de 1908 listigas jenajn titolojn de fraŭlino Margaret L. Jones, F.B.E.A.: 'Vice-president, Liverpool Esperanto-Group; Vice-President, Federation of Esperanto Groups of Lancashire and Cheshire; Consular-Delegate to the Universal Esperanto Association; and Esperanto Lecturer at Southport Science and Art Schools; Technical Schools, St. Helens; Technical Schools, Leigh; and at the Y.M.C.A. Institute, Liverpool'. Ŝi estis tre aktiva en la kristana Esperanto-movado kaj en 1929 iniciatis la tiam faman Duan Dimanĉan Rondon (D.D.R.) en Londono. 'Ŝi gvidis la Duan Dimanĉan Rondon ĝis sia tro frua morto, la 5-an de aŭgusto 1935 en la aĝo de 57 jaroj' [16].

Sian lastan poemon Margaret Blaise verkis kelkajn tagojn antaŭ la morto. La poemo komenciĝis kaj finiĝis per jenaj vortoj: 'Mi amas la Sinjoron – Li mortis ja por mi. / Do vivon kaj laboron / Dediĉos mi al Li'. La poemo kun la aldonita titolo 'ia lasta poemo' aperis en Kristana Revuo, vol. 2, n-ro 13, decembro 1937.

S-ino Blaise verkis mem kaj eldonis tri librojn: The Esperanto Manual (1908, unua eldono – tri miloj da ekzempleroj venditaj), La Profitoj de Esperanto (1909) kaj pledon por Esperanto A World Language: Why not Esperanto? (kelkaj eldonoj). The Esperanto Manual estis tre populara kaj havis kelkajn reeldonojn, same kiel aliaj libroj. En la Brita Biblioteko troviĝas kvar kopioj de la lernolibro (katalogitaj sub ŝia fraŭlina familinomo Jones) kaj broŝureto A World Language: Why not Esperanto? (sepa eldono, represo el The Link, junio 1916).

La sepa eldono de A World Language: Why not Esperanto? aperis, dum la unua mondmilito ankoraŭ daŭris, sed la fido de s-ino Blaise en la estonteco de Esperanto, malgraŭ ĉiuj elprovoj, restis firma: 'Everything to-day proves, therefore, not only that there is an urgent demand for a lingua franca, but that Esperanto is that universal auxiliary language, offered to us by our big ally, Russia, cradled for us by our friend France, especially recommended by our ward Belgium, schooled and tested in all civilized countries of the world, and now standing, waiting, at the commercial doors of all nations. Who will be the first to admit it? Britain, America or Germany?'

S-ino Blaise konis multajn elstarajn esperantistojn kaj mendis de ili artikolojn speciale por sia lernolibro. Tial, laŭ mia opinio, tiuj artikoloj (aŭtoris ilin Marie Hankel, H. Bolingbroke Mudie, Gaston Moch, Hector Hodler, Gabriel Chavet, John Ellis, Paul Blaise) ne devintus resti forgesitaj en ne-plu-reeldonata lernolibro, sed aperi aparte kiel valoraj kontribuoj el frua periodo de Esperanto.

En la antaŭparolo por la unua eldono (aperanta ankaŭ en postaj reviziitaj eldonoj) la aŭtorino esprimas sian dankon al la kontribuintoj: 'Without exception, the contributors are busy people (and I wrote at one of the busiest times in the year for all), and yet not one refused. This fact alone is typical of the knightly service rendered by Esperantists to one another, and of the powerful instrument which Esperanto is in the hands of its possessors. It is literally the key to the whole world' [17].

La dua reviziita eldono de 1911 enhavas ankaŭ belan nigra-blankan foton de eleganta Margaret L. Blaise. Ŝiaj originalaj verkoj (inter ili surpriza poemo 'La Morto' verkita en februaro 1908) ne estu preterlasitaj de niaj studantoj de la frua periodo de esperanta literaturo.

Ju pli mi mem trovas pri la vivo de ĉi tiu mirinda paro, des pli klara iĝas al mi la frazo de Eroŝenko pri 'la plej feliĉaj' dek tagoj en Anglio. 'Sed iam mi revenos / Kun ĝoja anĝelar' / Kaj, Di-sendite, benos / Al laca teranar',' skribis Margaret en sia lasta poemo. Ĉu Eroŝenko sciis pri ŝia morto en 1935? Kiam mortis s-ro Paul Blaise?

S-ro William Percy Merrick (1868–1956)

Pri W.P. Merrick skribis Eroŝenko jenon: 'S-ro Blaise kaj konsulo por blinduloj s-ro Merrick faris por mi tre multe: ili trovis por mi novajn amikojn, rekomendis min al homoj, kiuj tiel aŭ alie povis esti utilaj al mi, kaj … konatigis min kun s-ro Phillimore.'

Enciklopedio de Esperanto mencias ankaŭ jenon: 'E-istiĝis en 1903, Propagandas inter blinduloj. Kas. de la gazeto "E-a Ligilio".' David Paulson en sia artikolo skribas: 'And when he arrived in London he met a blind British Esperantist, W.P Merrick (1868–1956), who was to have a very long and distinguished career in the British Esperanto movement' [18].

Sendube, la vivo de s-ro W.P. Merrick bezonas pli da esploroj, same kiel liaj verkoj dissemitaj tra esperantaj eldonaĵoj (ekzemple en Kristana Revuo).

S-ro W. Phillimore, F.B.E.A. (?)

El la artikolo pri William Phillimore (1844–1934) en Esperanta Enciklopedio ni ekscias jenon: 'E-isto de 1905. Lernis Braille-skribon en 1910 kaj transskribis de tiu tempo ĝis nun multajn librojn por blinduloj, inter ili laste la verkon Tridek Jarojn en Ora Nordo por blindulo en hospitalo.'

Eroŝenko lasis al ni jenajn varmajn vortojn pri sia amiko: 'Ĉi tiu bonkorega homo konsentis instrui al mi la anglan. Li trovis al mi ĉambron en la familio de angloj – neesperantistoj – kaj dum mia tuta restado en Anglio li zorgis pri miaj monaj aferoj kaj iĝis por mi la plej bona amiko, pri kiu mi nur povis revi.'

Iom poste en sia artikolo 'La Graveco de Esperanto por la Blinduloj' Phillimore skribis: 'Legu en la Januara numero (1913) de la gazeto La Ondo de Esperanto la rakonton de blindulo, Sinjoro Eroŝenko, en kiu li priskribas sian vojaĝon de Moskvo al Londono sen akompanantoj' [19]. Li prezentas la priskribon de Eroŝenko mem kaj diras fine: 'Renkontoj kaj kunvenoj, similaj al tiuj kiujn s-ro Eroŝenko rakontis, ofte okazas ĉe internaciaj kongresoj de Esperantistoj … kaj tre ĝojplenaj estas tiaj renkontoj.' Phillimore certe parolis ankaŭ pri sia propra sperto.

Londona Esperanto-Klubo

Ĉu Eroŝenko vizitis Londonan Esperanto-Klubon? En la libro de Harry Holmes Londono vokas: 1903–1978. Historio de la Londona Esperanto-Klubo (1981) ne estas menciita Eroŝenko sub la jaro 1912. Mi supozas, ke Eroŝenko vizitis la klubon. En tiu tempo li ankoraŭ ne iĝis fama, do ne ricevis apartan mencion, kiel ekzemple Edmond Privat: 'Ges. Privat faris propagandan vojaĝon tra Britujo kaj, kiel li ofte faris, Privat parolis en la Klubo.' Pri la vizito de ges-roj Privat informis ankaŭ The British Esperantist: 'S-ro Privat dum la monato Februaro vizitis diversajn anglajn urbojn kaj faris propagandajn parolojn, multe entuziasmigante la samideanojn' [20]. Lia vizito estis raportita ankaŭ en ĉefaj britaj amaskomunikiloj, kiel The Times [21].

Post tri monatoj de estado de Eroŝenko en Londono kaj lernado de la angla, ges-roj Blaise kaj s-ro Phillimore veturigis la blindan gaston en Norwood, kie tiam troviĝis la Reĝa Kolegio por Blinduloj kaj Muzika Akademio por blinduloj (fondita en 1871). Laŭ informoj de Aleksandro Ĥarkovskij, Eroŝenko studis en la kolegio ekde la 20-a de majo ĝis la 23-a de julio.

Post jaroj, la 2-an de novembro 1917, Eroŝenko parolis en la angla en Birmo antaŭ la gastoj kaj parencoj de la Lernejo por Blinduloj. En la parolado li priskribis edukadon de blinduloj en Eŭropo, do bazis sin ankaŭ je siaj scioj pri la kolegio. En 1912 estris la kolegion elstara homo – usona filantropisto s-ro Francis Joseph Campbell (1832–1914), la unua blindulo, kiu grimpis la Blankan Monton. Li estis la ĉefo (principal) de la kolegio 1871–1912. En la sama jaro la postenon transprenis lia filo Guy Marshall Campbell. En la biografioj estas menciita ankaŭ s-ino Campbell (Eroŝenko evidente renkontis la duan edzinon Sofija).

Inter aliaj ne-esperantistaj renkontitoj en Anglujo ambaŭ nomitaj biografoj de Eroŝenko mencias Princon Kropotkin. Sed nur la ukraina aŭtorino multe rakontas pri la amikeco inter Eroŝenko kaj Petro Karpoviĉ. Ambaŭ politikaj ekzilitoj el la Rusa Imperio vivis tiutempe en Anglujo kaj tute eblas, ke Eroŝenko renkontis ilin, eĉ se li mem, konscia pri la carista cenzuro, ne povis verki pri tio en sia raporto pri la vojaĝo. Jen kelkaj vortoj pri ĉi tiuj du homoj.

Petro Karpoviĉ (1874–1917)

Laŭ la ukraina verkistino, Eroŝenko kune kun Petro Karpoviĉ vizitis la komunistan klubon ĉe 107 Charlotte-strato (la klubo translokiĝis en ĉi tiun adreson en 1902; Lenin ĉeestis ĝian solenan malfermon). Ankaŭ ¦arkovskij mencias la klubon, sed ne klarigas kiel Eroŝenko eksciis pri ĝi. Li ankaŭ ne mencias la nomon de la klubo (li parolas pri 'societo de rusaj politikaj enmigrintoj/Hercena rondeto).

Estas interese noti, ke ¦arkovskij tute ne mencias Karpoviĉ, dum la ukraina verkistino sur kelkaj paĝoj detale priskribas la amikecon inter 'du ukrainoj' (Eroŝenko havis ukrainan patron kaj rusan patrinon) kaj rakontas la historian de la vivo de Karpoviĉ (li atencis la vivon de la ministro de edukado de la Rusa Imperio, Bogolepov, kaj estis kondamnita al la mortopuno, sed pardonita kaj ekzilita en Siberion, de kie li fuĝis kaj ekloĝis en Londono).

Princo Petro Kropotkin (1842–1921)

Princo Petro Kropotkin estis unu el la plej elstaraj figuroj inter la politikaj elmigrintoj el la Rusa Imperio, kaj granda aŭtoritato en anarkiistaj rondoj tutmonde. La brita ĵurnalo The Times regule informis pri li kaj speciale menciis lian jubileon (70-jariĝon) en 1912 [22].

¦arkovskij rakontas pri prelegoj de Kropotkin en Londono. Laŭ li, Eroŝenko petis la filinon de Kropotkin konatigi lin kun ŝia patro. Ŝi invitis lin kun aliaj junuloj en Brajtonon, kie loĝis Kropotkin kun la familio. Tie gastis ankaŭ grafo Orlov-Davidov, al kiu apartenis teroj en la naskiĝvilaĝo de Eroŝenko, Obuĥivkal. La patro de Eroŝenko luis terojn de la grafo. Juna blindulo kun revolucia entuziasmo proponis al la grafo malpligrandigi la prezon de la rento [23].

Andrianova-Hordijenko alimaniere prezentas la tutan epizodon: konata teroristo Petro Karpoviĉ (pri kies atenco kaj posta juĝproceso verkis ankaŭ okcidentaj amaskomunikiloj) informis sian blindan amikon pri la planoj de la revolucia junularo veturi en Brajtonon. Li detale rakontas al Eroŝenko pri la vivo de Kropotkin [24]. (La ukraina biografo ne mencias, ke ĉe Kropokin gastis Orlov-Davidov.)

La ideoj de Kropotkin, kies verkoj estis multe eldonataj en Anglujo, sendube influis Eroŝenkon. Esploristino el Ukrainujo, Julija Patlanj, jam komencis esplori la temon. La libro de Kropotkin, Mutual Aid: A Factor of Evolution, aperis en Londono en 1903 (tradukita en Esperanton sub la titolo Interhelpo kiel faktoro de evoluo: Moskvo, Impeto, 1995) kaj estis diskutata en anarkiistaj rondoj de Londono. Mi supozas, ke Eroŝenko sciis ĝian enhavon.

Mistera bibliotekistino?

Andrianova-Hordijenko rakontas en sia libro pri 'bonkora bibliotekistino, kiu mem lernis la rusan lingvon'. Ŝi informis Eroŝenkon pri la komunista klubo [25] kaj, ke oni renkontiĝas dimanĉe. Ŝi mem jam vizitis eventojn en la klubo kaj praktikis tie la lingvon. Ukraina verkistino metas la bibliotekistinon en la Brita Biblioteko (dum aliaj biografoj parolas nur pri 'biblioteko', ne menciante ĝuste kiun).

La libro de P.R. Harris, kiu detale pristudas la historion de la Brita Biblioteko kaj prezentas multajn fotojn de stabanoj, tamen elvokas multajn dubojn pri ŝia ekzisto; ja tiutempaj stabanoj – kaj de supera kaj de malsupera tavolo – estis nur viroj [26]. Plej verŝajne temas pri alia biblioteko – The National Library for the Blind, pri kiu informas W.P. Merrick en Kristana Revuo (represita el Ligilo por Vidantoj, n-ro 9, 1929). Laŭ li, la bibliotekon fondis 'neriĉa blindulino f-ino Arnold' kaj jam en 1898 'la biblioteko estis lauleĝe registrita sub patroneco de altranguloj.'

'Antaŭ la jaro 1910 unu tre sindona Esperantistino, F-ino C.H. Cather, kopiadis Esperantajn librojn por blindulo, kiu komence pruntedonis ilin al aliaj. Sed la afero ne tute sukcesis, kaj li baldaŭ vidis, ke nur profesia bibliotekisto povus bone kontroli la cirkuladon. Li do metis sian kolekton en The National Library kaj tiel fondis kolekton, kiu nuntempe entenas sep aŭ ok cent volumojn inter kiuj trovigas multaj el la plej grandaj kaj valoraj el la Esperantaj eldonaĵoj' [27].

Ontaj biografoj bezonos esplori pli pri aliaj detaloj de lia vivo en Anglujo, aparte pri lia restado en la Reĝa Kolegio por Blinduloj. Por la historio de nia literaturo estos interese esplori ankaŭ, ĉu Eroŝenko komencis verki esperante jam en Anglujo. Ĉu li estas la aŭtoro de Fabelo pri ĵenj-ŝenj aperinta en aprilo 1912 en La Revuo kaj subskribita ERO? Aŭ ĉu ĝin verkis iu alia, ekzemple pastro Inocento Seriŝev, alia interesa figuro de la Esperanto-movado? – supozo esprimita de Julija Patlanj. Laŭ ŝi, la verko de ERO montras la slavan originon de ĝia aŭtoro kaj aldone bonan konon de Siberio.

Tiuj detaloj helpos krei pli riĉan bildon pri la estado de Eroŝenko en Anglujo, samtempe liberigante lian biografion de multaj mitoj kaj elpensaĵoj. Ontaj biografoj sendube dankos nin, se ni nun kolektos informojn pri ĉi tiu mallonga, sed influa, paĝo en la vivo de Eroŝenko.

Bibliografio

[1] Hordijenko-Andrianova, Nadija. Zapalyv ia u sertsi vohon' (Ekbruligis mi fajron en kor'). Kievo: Veselka, 1973.

[2] British Esperantist, jun 1912, p. 102.

[3] Vokrug sveta, n-ro 24, 1912.

[4] La Ondo de Esperanto, n-ro 1, 1913.

[5] Nova spirito en la mondo. En: Eroŝenko, V. Stranga kato. Japana Esperanta Libro-kooperativo (JEL), 1983.

[6] Lumo kaj Ombro. Tokio: JEL, 1979.

[7] Kharkovskii, Aleksandr. Chelovek, uvidevshii mir. Moskvo: Nauka, 1978.

[8] Dua Internacia Interreta Konferenco 'Eroŝenko kaj lia Epoko' (23 decembro 2009–12 januaro 2010).

[9] Paulson, David. Eroshenko.

[10] Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York: Mondial, 2008. pp. 107–113.

[11] Artikolo de Julija Patlanj.

[12] Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo, 1933. Vol. 1, pp. 53–54.

[13] Holmes, H. Raporto de LEK, 1911.

[14] British Esperantist, aŭg 1912, p. 143.

[15] International Language, vol. VIII, February 1931, p. 24 'Mainly personal'. Verkita de K.R.C.

[16] Hoog de, H.A. Nia historio, K.E.L.I. de 1911–1961. [1964?], p. 61.

[17] Jones, Margaret L. The Esperanto Manual. London: The British Esperanto Association, 1908. p. ix.

[18] Paulson, David. Eroshenko part two.

[19] Premiitaj Tezoj. Londono: Eldonita de BEA, 1914 kune kun La Grava Signifo de l' Nova Testamento en Esperanto de Pastro A.J. Edmonds, MA, 1913.

[20] British Esperantist, mar 1912, p. 57.

[21] The Times, 29 feb 1912: News in Brief: Lord Haldane and Esperanto.

[22] The Times, 09/12/1912 'Prince Kropotkin's seventieth birthday'.

[23] Kharkovskii, Aleksandr. Chelovek, uvidevshii mir. Moskvo: Nauka, 1978, p. 46.

[24] Hordijenko-Andrianova, Nadija. Zapalyv ia u sertsi vohon'. Kievo: Veselka, 1973. p. 85.

[25] Pri la klubo sufiĉe multe verkis tiama brita gazetaro, ekz. The Times la 4-an de jan 1911: 'Anarchists in London'.

[26] Harris, P.R. A History of the British Museum library 1753–1973. London: The British Library, 1998.

[27] Kristana Revuo, vol. 2, n-ro 1, februaro 1930, p. 4.

Olga Kerziouk respondecas pri la ukrainaj, belorusaj kaj esperantaj kolektoj ĉe la Brita Biblioteko, Londono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>